Agustín de Iturbide

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Agustín de Iturbide
Konstitucia Imperiestro de Meksiko
Agustin I of Mexico.jpg
Casa Imperial de Iturbide.svg
Persona informo
Naskiĝo 27a de septembro 1783
en Valladolid, Nova-Hispanio
Morto 19a de julio 1824
en Padilla, Tamaulipas, Meksiko
Mortis pro pafvundo [#]
Tombo Katedralo de Meksikurbo [#]
Religio katolika eklezio [#]
Lingvoj hispana [#]
Loĝloko Palace of Iturbide [#]
Ŝtataneco Meksiko [#]
Subskribo Agustín de Iturbide
Familio
Dinastio House of Itúrbide [#]
Edz(in)o Ana María de Huarte y Muñiz [#]
Infanoj Sabina de Iturbide y Huarte • Agustín Jerónimo de Iturbide y Huarte • Sister Margarita of Jesus • Salvador de Iturbide y Huarte • Ángel de Iturbide • Josefa de Iturbide y Huarte • Felipe de Iturbide y Huarte • María de Jesús de Iturbide [#]
Profesio
Okupo politikistomilitisto [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Agustín de IturbideAgustín I de México (Aŭgusteno la 1-a de Meksiko, Valladolid, nuntempa Morelia, 27a de septembro en 1783 - Padilla (Tamaulipas), 19a de Julio en 1824), konita kiel Agustín I (Aŭgusteno la 1-a) kaj kies plena nomo estis Cosme Damián Diego Agustín de Iturbide y Arámburu, Arregui, Carillo y Villaseñor,[1] estis meksika politikisto, kiu atingis tion, esti la unua kaj sola imperiestro de la Unua Meksika Imperio. Naskita al hispandevena aristokrata familio de Valladolid, ekde malgranda aĝo li eniris en la armeon, aktive partoprenis en la sendependeca milito, kiam li batalis la ribelojn en la intendantejoj de Valladolid kaj Guanajuato.

Danke al sia bona edukiteco, brila intelekto, elegantaj manieroj krom kombinado de religieco kaj rango en societo, sia dediĉo kaj militista persisteco, li atingis amon de alta vicreĝa societo, admiron kaj respekton en armeo: ĉi tio permesis lin avanci el regimenta subleŭtenanto ĝis imperiestro de Meksiko.

Infanaĝo kaj frua aĝo[redakti | redakti fonton]

Naskiĝo[redakti | redakti fonton]

Iturbide estis naskita la 27a de septembro en 1783 en Valladolid, Intendantejo de Valladolid, hodiaŭ Morelia, en la ŝtato de Michoacán. Li naskis al Don José Joaquín de Iturbide, kiu devenis el familio kies origina domo estis en Irizarri, Eŭskio, kaj loĝis ekde 1766 en Valladolid, Meksiko, kie li posedis bienon kaj du domojn ĉe la urbo, kaj al Doña Josefa de Arámburu, kiu ankaŭ devenis el malnova eŭska familio.[2]

Junaĝo[redakti | redakti fonton]

Kiam li aĝis 15 jarojn li eniris en armeon kie li atingis rangon de subleŭtenanto en la Regimento de Valladolid, dum lia patro donis al li administron de sia bieno. En 1805 li edziĝis al Doña Ana María Huarte, kaj iompostiome li iris al kantonmento en Jalapa kie li ricevis edukon kiel oficiro en hispana vicreĝa armeo.[2] Tie li loĝis tri jarojn, dume li administris la bienon ricevita el sia patro kaj akiris alian bienon, tamen post ĉi tiu tempo li petis permeson por eliri el militservo kaŭze de malsano.[3]

Sendependeca Milito[redakti | redakti fonton]

En la jaro de 1810 Iturbide loĝis en Valladolid kaj rapide li miksis sin en la klopodo liberigi tri gravajn rojalistajn homojn kiujn la ribeluloj kaptis, inter ili la intendanto de Valladolid.[4]

Dume Hidalgo kaj sia armeo kaptis la urbon Valladolid, kie la plimulto el la Infanteria Regimento de Valladolid (la regimento al kiu Iturbide apartenis) unuiĝis en lian ribelan armeon, kaj poste marŝis al Meksikurbo. Iturbide ricevis ordonojn pri kunigi siajn trupojn kun tiuj de Kolonelo Trujillo kiu devis haltigi la iradon de la armeo de Hidalgo al la ĉefurbo en pasejo de las Cruces, kie okazis fama batalo tiel nomita. Trujillo ne povis venki Hidalgon kaj devis retreti, sed li atingis dispeli pli ol duonon el lia armeo; dum la batalo Iturbide komandis la maldekstran flankon de rojalista armeo; pro liaj klopodoj, vicreĝo Venegas promociis lin al rango de kapitano.[5]

Agustín de Iturbide (portreto de la 19-a jarcento, el libro de Guadalupe Jiménez Codinach, México. Su tiempo de nacer. 1750-1821).

Iompostioma li ricevis ordonojn por iri suden, al la Tierra Caliente (varma tero), sed la vetero venkis lian sanon kaj li devis reiri al Meksikurbo. Kiam li reakiris sian sanon, li estis metita sub la komando de Diego García Conde, generalo kiu iris al Guanajuato por sufoki la ribelon de Albino García, kiun Iturbide kaptis kun ĉiuj siaj soldatoj post surpriza atako.[6]

Dum dua ekspedicio al Guanajuato, Iturbide atingis gravan venkon en la ponto de Salvatierra: tie li detruis la lastan gravan ribelan armeon norde el ĉefurbo. Pro ĉi tiu prodaĵo, la vicreĝo promociis lin al rango de kolonelo krom aldoni al li komandon de la Regimento de Celaya kaj la generalan komandon en la provinco de Guanajuato.[7]

En ĉi tiu tempo Iturbide daŭre batalis la gerilajn bandojn kiuj vagadis tra la provincon, li kruele kaj malestime traktis siajn malamikojn konvinkita, ke ili estis kondamnitaj al infero kiel ekskomunikitoj,[8] rapide juĝante la kaptitojn kaj ekzekutante ilin.[9]

Dume Hidalgo estis venkita en batalo de Puente de Calderón fare de Félix María Calleja kaj iom poste li estis kaptita kaj ekzekutita. Tamen en la sudo de la lando nova generalo aperis: José María Morelos, kiu havis pli grandan militan lerton kaj estris disciplinan kaj bone ekipitan armeon.[10]

Kiam Morelos marŝis al Valladolid en 1813 kaj sieĝis ĝin, Iturbide iris al la urbon el Guanajuato por helpi kun sia divizio la garnizonon, kune kun la trupoj de generalo Llano el Toluca, kiun la vicreĝo nomumis komandanton de la nova Norda Armeo. La 24a de decembro, en ago kiu komencis per skoltado de malamikaj pozicioj Iturbide atingis konfuzi la insurgentajn trupojn kaj fari, ke ili pafis ilin mem, poste li reiris en urbon por vidi la katastrofon de la sieĝanta armeo.[11]

1813-1816 (milito en Guanajuato)[redakti | redakti fonton]

Pejzaĝo de Baĥio, Gvanaĥŭato.

Iturbide respondis al konstantaj gerilaj bandoj per senkompataj rimedoj kiel malliberigi en 1814 la edzinojn kaj infanojn en Irapuato kaj Guanajuato kies patroj kaj edzoj estis sub suspekto partopreni en insurgentajn agojn; aŭ la publikigo de dekreto anoncanta, ke la virinoj de ribelaj estroj estos ekzekutitaj se ĉi tiuj ne ĉesus alporti sian "barbaran planon" al la teritorioj sub lia regado, kvankam ne ekzistas evidentenco pri la realigo de ĉi tiuj rimedoj.[12]

Ekde 1813 Iturbide dediĉis sin al la persekutado de insurgentaj gavillas (bandoj) tra la tuta regiono konita kiel El Bajío, dume li vizitis komandantojn de proksimaj regionoj por establi pli bonan kunlaboradon inter la provincoj Nueva Galicia, Guanajuato, San Luis Potosí kaj Zacatecas. Kiam la vicreĝo Calleja distingis bezonon de rojalista armeo por reorganizi ĝin mem li nomumis Iturbide Generala Komandanto de Norda Armeo.[13]

Krom la pacigo de la tero kaj ĉeso de la senĉesaj geriloj, la klopodoj de Iturbide celis organizi kaj protekti la arĝentoportajn konvojojn irantajn al la ĉefurbo, kio kaŭzis ne malpli ol unu disputon kun regionaj bienuloj kaj pastroj kiuj plendis pro liaj rimedoj: unu fojon kiam Iturbide eskortis konvojon al la ĉefurbo, li haltis en bieno kaj ordonis aŭ almenaŭ permesis al la soldatoj kaj azenistoj el la konvojo preni ĉion kion ili volu el la domo kaj el la staloj;[14] aŭ menciindas lia sugesto por forlasi ĉiujn la bienojn kiuj ne havis garnizonon, bruligante ilin kaj rigardante ĉiun kiu rezistu kiel ribelulo.[15]

Plendoj, eliro el militservo kaj reeniro al komando[redakti | redakti fonton]

Dum la meksikaj okazaĵoj, en Hispanio estis reĝo Fernando la 7-a, tie pentrita de Francisco de Goya.

Kiel rezultoj de liaj agadoj Iturbide estis senĉese la celo de plendoj, kiujn la vicreĝo ignoris ĝis la momento ke tiuj estis faritaj de kelkaj el gravaj familioj de Guanajuato.[16] Inter la plendistoj estis la pastro kaj Eklezia Juĝisto de Guanajuato, D-ro Antonio Labarrieta kiu plendis la traktadon fare de Iturbide al virinoj kaj infanoj kaj la sendisciplinecon de liaj trupoj, inter aliaj.[17]

La vicreĝo petis informojn pri la okazaĵoj en Guanajuato kaj ricevis bonajn informojn, ĉar estis timo pro eblaj reprezalioj fare de Iturbide; la sola homo kiu tenis sian plendon estis la D-ro Labarrieta.[18] Iturbide vokiĝis al la ĉefurbo kaj rezignis sian komandon, tenante nur la komandon de la Regimento de Celaya,[19] dum la jura proceduro okazis. Dume la nova vicreĝo, Juan Ruíz de Apodaca, elvenis kaj Iturbide eliris el armeaj aktivoj kaj loĝis en bieno en Chalco kun sia familio.

En 1820 la Konstitucio de Kadizo estis reestablita en Hispanio, kaŭzante skuadojn en la lando ĉar la pli konservativuloj ne ŝatis la malliberecon de la reĝo Fernando la 7-a kaj sekve tiun de la vicreĝo, laŭ ili komencis fari planojn por malhelpi la ekvalidecon de la konstitucio kaj protekti la interesojn de la vicreĝo kaj de lia kortego.[20] Ĉi tiuj planoj koniĝas kiel Konspiro de la Profesa.

Tamen la planoj de la vicreĝo estis frustritaj per la popola premo pro la ĵurado de la konstitucio, kun li faris en Majo kaj tiam li nomumis Iturbide kiel komandanto de la Suda Armeo por venki la lastan insurgenton kiu troviĝis en la sudo: nome Vicente Guerrero.[20]

Plano de Iguala kaj sendependeca proklamo[redakti | redakti fonton]

Gravuraĵo de la 19-a jarcento bazita sur oleportreto de Agustín de Iturbide.

Iturbide ne estis la unua elekto de la vicreĝo por komandi la sudajn trupojn, sed la du militestroj kiujn li antaŭe rigardis rifuzis la proponon pro sanstataj kaŭzoj[21], kvankam Iturbide estis la elekto de la vicreĝo ĉar li estis inter la malmultaj fideblaj militistoj kiuj restis, li estante la plej bona.[22] Iturbide akceptis la nomumon la 9an de decembro en 1820, sub la kondiĉo ke li estu senŝarĝita kiam la militiro estu finita.[23]

En tiu tempo, la politika situacio en Nova-Hispanio havis gravan tendecon por la sendependeco el la metropolo, pro la efektivigo de la Konstitucio de Kadizo kaj la laceco el milita jardeko.[21] Alia grava kaŭzo de ĉi tiu sento estis la framasonismo, kiu kreskis ekde la elveno de trupoj el Hispanio inter kiuj estis framasonoj, ĉefe inter la oficiroj.[24] Pro la rolo de la framasonoj en la proklamo de la Konstitucio de Kadizo en Hispanio, ili ankaŭ instigis la sentojn por respubliko kaj la sendependeco.

Post sia eliro el la ĉefurbo, Iturbide starigis sian komandejon en Teloloapan kaj komencis labori por finigi la insurekcion de Guerrero, eksciante, ke li kaj lia sekvantaro ne volis akcepti pardonon nek trakti pacon.[25] Pro ĉi tiuj cirkonstancoj Iturbide eklaboris en tio kiu poste devenis en la Plano de Iguala, kies elpenso vokis la fratecon inter hispanoj kaj meksikanoj, kaj serĉis eviti novan internan militon al kiun Nova Hispanio ŝajnis aliri.[26]

Iturbide agis tiel ke li trompis la vicreĝon Apodaca petante trupojn por finigi la sudan militon, ion avidita de la vicreĝo.[27] Inter aliaj aferoj Iturbide denove ricevis la komandon de la Regimento de Celaya, en kiu li havis fidindajn oficirojn por efektivigi liajn planojn.[28]

La 21an de decembro li havis en sia komando 2 500 soldatojn kun kiuj li komencis agadojn por sufoki la insurekcion kaj komenci sian grandan entreprenon en la venonta jaro.[29] Tamen li suferis gravan baton la 28an de tiu monato kiam la ariergardo de sia armeo estis venkita kaj preskaŭ detruita fare de Pedro Asensio[30]; ricevis novan baton ankaŭ la 2an de januaro en 1821 kiam Guerrero surprizis grenadistan batalionon kaj kaptis la vilaĝon de Zapotepec, tranĉante la komunikan linion kun Acapulco.[31]

Rigardante tian obstinan reziston kaj timante, ke longdaŭra batalado povus malhelpi liajn planojn, Iturbide skribis al Guerrero leteron la 10an de januaro invitante lin por ĉesi la militon kaj meti lin mem kaj liajn trupojn sub la aŭtoritato de la registaro; Guerrero malakceptis ĉi tiun proponon.[32] Iturbide ne estis senkuraĝigita pro la rifuzo, kaj li reskribis al Guerrero la 4an de februaro invitante lin al renkontiĝon en Chilpancingo sed Guerrero ne sufiĉe fidis Iturbide por iri al la renkontiĝo.[33] Anstataŭe, Iturbide sendis kolonelon José Figueroa por determini la necesajn kondiĉojn, kiuj reduktiĝis al unu: Guerrero devis unuigi sin kaj siajn trupojn kun Iturbide kaj helpi lin en liaj planoj,[33] ĉi tiu estis efektivita kun kondiĉo ke Guerrero kaj liaj trupoj ne estu rigardataj kiel pardonitaj.

Plano de Iguala[redakti | redakti fonton]

Post lia pakto kun Guerrero, Iturbide agis por sekurigi la sukceson de siaj planoj en la restaĵo de la lando, sendante mesaĝistojn al Nueva Galicia, Michoacán kaj Guanajuato inter aliaj.[34] Kun la celo de asekuri la monon kiun li bezonis por efektivigi sian planon, li haltis en Iguala monan sendon irante al Acapulco kun oro de la ŝipo de Manila, kies valoro estis 525,000 pesoj.[35]

Sen pli da malfruoj la 24an de oktobro kaj jam estante en Iguala, Iturbide publikis proklamon adresita al meksikanoj (kun ĉi tiu nomo li inkludis krom naskiĝitojn en Ameriko la eŭropanojn, afrikanojn kaj azianojn) kie li elmetis la neceson por sendependeco, dirante ke la tempo estis venita por ke “la riĉaj urboj, belaj vilaĝoj […] kiujn Hispanio edukis kaj grandigis, staru alie en la universo.”[36]

La proklamita plano povis esti resumita en tri esencaj artikoloj: (1) la konservado de la katolika, apostola romana religio sen tolero al nenia alia, (2) la absoluta sendependenco de la regno, establante moderan monarkion kun eŭropa princo sur la trono, kaj (3) la unuaĵo inter amerikanoj kaj eŭropanoj; ĉi tiuj estis poste konitaj kiel la tri garantioj.[37] La flago elektita por la plano kiu ankaŭ turniĝis en la nacia meksika flago prenis tri kolorojn, laŭ la tri garan-tioj de la plano: la blanka koloro reprezentis la purecon de la religio, la ruĝa la hispanan na-cion, kies homoj devus konsideri ilin mem kiel meksikanoj, kaj la verda la sendependecon.[38]

La trupoj en Iguala ĵuris defendi la planon kaj iom poste Iturbide skribis al la vicreĝo por oferi al li prezidantecon en la estonta rega kunveno.[39] Li ankaŭ parolis pri la mono alpro-prigita, dirante ke se la vicreĝo adoptu la plano tiam li tuj sendus la monon al Acapulco, alie li konservu ĝin por pagi la trupojn tamen estonte ĝi estu redonita el la nacia trezoro kun la koresponda premio.[37]

Kvankam, la okazoj sekvantitaj al la proklamo de la plano ne estis favorablaj ĉar la vicreĝo, malgraŭ ke li ricevis paron da leteroj de Iturbide, avertis la popolon pri ne doni atenton al revoluciaj intrigoj kaj li organizis forton sude el la ĉefurbo –nomumante ĝin Suda Armeo[39]–, krom la dizerto kiu ekkomencis en la armeo reduktante ĝin al malpli ol duono, par-te kaŭze la influo de framasonoj ke preferis la konstitucian ordon.

Venko de la revolucio[redakti | redakti fonton]

Guerrero unuiĝis kun Iturbide en la vilaĝo de Teloloapa kaj tie ili decidis pri ilia plano de agado: Guerrero kaj siaj sekvantoj devis distri la atenton de la registaro dume Iturbide iris al Guanajuato, kie kelkaj urboj proklamis la Planon de Iguala antaŭe lia eniro en ĉefurbo ĉirkaŭ la mezo de aprilo. La dizerto de ĉi tiu urbo kaj de la trupoj tie troviĝitaj sub la komando de Anastasio Bustamante ŝanĝis la perspektivon de la movado aldonante al ĝi 6000 soldatojn kaj la riĉaĵon en la provinco.[40]

Krom Iturbide gajnis sekvantojn per la nuligo de impostoj direktitaj al tenado de rojalista armeo, kvankam ĉi tiu rimedo kaŭzis aliĝon de pli da vilaĝojn ĝi ankaŭ kaŭzis zor-gojn al li ĉar jam ne estis rapide trovebla mono por subteni liajn trupojn. Por rimedi tiu sita-cion Iturbide petis pastrojn kaj parokestrojn ilia helpo por admoni la popolon mone helpi lin, kaj tiel okazis ĉar la klerikaro havis intereson en la daŭrigo de ilia religia stato, protektita en la 14a artikolo de la Plano de Iguala.[41]

Dume la vicreĝo provis haltigi la propagadon de la movado, donante proklamojn kie li admonis la meksikanojn pri ne atentigi Iturbide kaj resti lojalaj al konstitucio kaj la reĝo. Li ankaŭ oferis pardonon al militistoj kiuj prenis armilojn kune Iturbide (sed ne inkludante lin) se ili prezentiĝis antaŭe rojalista oficiro ĵurante la konstitucion. Inkluzive la vicreĝo faris ke la patro de Iturbide skribi al li, kune lia edzino por submetiĝi.[42]

Sed la agadoj de la vicreĝo fine estis senfruktaj ĉar en rapida 7 monata kampanjo ekde aprilo en 1821 la tuta lando hisis la flagon de Iguala. La provincaj ĉefurboj unuiĝis antaŭe la landa ĉefurbo: en majo kaptiĝis Valladolid, Querétaro en la fino de junio,[41] dume julio Pachuca, Tlaxcala, Puebla kaj Zacatecas. Sendependeco estis proklamita en Aguascalientes la 6an de julio, kune kun la Internaj Orientaj Provincoj kaj en la lastaj tagoj de aŭgusto la Okcidentaj sekvis ilian ekzemplon hisante la Tri-Garantian flagon.[43] Dume ĉe la ĉefurbo, la trupoj tie postenigitaj –ĉefe venitaj el Hispanio– dubante pri la fideleco de la vicreĝo kaj de lia agado, eksigis lin la 5an de julio kaj la marŝalo Francisco Novella prenis la funkcion,[44] kvankam lia regado esis mallonga.

Alie, post la kapto de Puebla Iturbide sendis la trupojn ke partoprenis en ĝi fari egale en la ĉefurbo, li intencis iri iom poste sed unue li ricevis la novaĵojn de la alveno de la nova vicreĝo Juan O’Donojú en Veracruz la 30an de julio,[45] kiu anoncis sian alvenon en proklamo sed ne povis efektivigi sian aŭtoritaton ekstere la urbo pro la ĉirkaŭfermo farita pro Antonio López de Santa Anna, sen kiu li ne povis eliri. Tial O’Donojú skribis al Iturbide kaj demandis al li sekurecon por iri al la ĉefurbo kaj tie trakti lin.[46]

En sia respondo, Iturbide proponis la urbon de Córdoba kaj O’Donojú akceptis, ekirante la 19an de aŭgusto kun eskorto de Santa Anna kaj alvenis malmultaj tagoj poste la saman tagon ke Iturbide. Tiel en la sekvantan tagon O’Donojú agnoskis la sendependecon subskribante la Traktaton de Córdoba, ke konfirmis Planon de Iguala kun unu grava diferenco: la klaŭzo kie establiĝis ke Fernando la 7a aŭ iu el lia familio estu la imperiestro ŝanĝiĝis por permesi ke se nek la reĝo nek liaj fratoj akceptus, la imperia Kortumo nomumu alian homon imperiestro.[47]

Kiam la traktato estis subskribita, Iturbide kaj O’Donojú ekmarŝis al la ĉefurbo, ke estis sieĝita pro la insurgentoj, kie la vicreĝo atingis en intervidiĝo ke Novella agnosku lian aŭtoritaton kaj sumetiĝu.[48] Tial li povis fari ke la trupoj en la urbo eliris kaj iris al Toluca ĝis la tempo kiam ili povis ŝipiri al Hispanio. Tio okazis la 23an de septembro, kaj la 27an la Tri-Garantia Armeo venke eniris urbon kun Iturbide ĉe kapo kaj estis aklamita pro amaso kaj ricevis la ŝlosilojn de la urbo, kompletigante la sendependecon de Nova Hispanio.

Unua Meksika Imperio[redakti | redakti fonton]

Iturbide nomumis 38 homojn[49] –inter kiuj estis O’Donojú– por formi la provizoran regantan junton, kiu elektis unuanime Iturbide kiel ĝia prezidanto kaj redaktis la Sendependecan Akton de Meksika Imperio publikita la 28an de septembro 1821. Tiel la junto starigis la regentecon dum la neesto de monarko, kiu estis formita de 5 anoj kaj ankaŭ prezidita de Iturbide.[50]

Sed frue poste O’Donojú mortis viktimo de pleŭrito ricevita kiam li alvenis en ĉefurbo kaj estis enterigita en la kapelo de Reĝoj en la la Katedralo de Meksiko kun la tutaj honoroj de vicreĝo (kvankam li neniam praktikis kiel unu). La Junto poste nomumis Iturbide Generalisimo de armoj de la imperio de maro kaj tero, kaj donis al li salajron de 120,000 pesoj jarope kiu devu kovri tempon ekde proklamo de Plano de Iguala en februaro, kvanto egala a 71,000 pesoj kiu Iturbide malakceptis anstataŭe donante ĝin al subtenado de armeo. Iturbide ankaŭ premiis pro iliaj servoj al sendependeco kelkajn generalojn kun titoloj de ĉefleŭtenanto, marŝalo kaj brigad-generalo, kaj organizis militistan administracion de imperio en kvin generalaj kapitanioj, kies komandojn li donis al sendependecaj gravuloj: inter ili Guerrero ricevis komandon de Suda Kapitanio, kaj Bustamante kapitanion kiu konsistis el la Internaj Provincoj de Oriento kaj Okcidento (pli-malpli la ŝtatoj de nord-Meksiko kaj sud-Usono).[51]

Dum tio la preparoj por instalo de Kongreso la venontan jaron daŭrigis, kaj la kun-voko al voĉdonado publikiĝis. Tiuj devu sekvi metodo starigita de hispana konstitucio, tamen Iturbide elmetis malsaman planon al la Junto por difini popolan reprezentadon en asembleo, ĉi tiu planon Junto aprobis fiksante nombron de reprezentantoj kaj la divisio de Kongreso en du ĉambroj.[52] Ĉi tiu agado kaŭzis konspirojn inter antaŭaj insurgentoj kiel Gua-dalupe Victoria, Nicolás Bravo kaj Miguel Domínguez, kiu kvankam estis arestitaj nokte la 26an de novembro.[53] La Junto tiel same nomumis reprezentantojn antaŭ aliaj nacioj: ĝi sendis kvar diplomatojn al kelkaj regnoj sed neniu al Hispanio, tial la hispana registaro ne sciis pri la ofero de meksika trono al ĝia reĝo.

Kaj dum la voĉdonado agentoj de Iturbide agis por atingi ke reprezentantoj favoraj al li estu elektaj, sed la liberuloj agis same: la rezulto estis Kongreso formita de kleraj homoj. Malgraŭ tio Iturbide atingis ke la venonta kongreso ne povu ŝanĝi la registaran formon starigita de la Plano de Iguala per la kondiĉo ke anoj de Kongreso ĵuru sekvi ĝin.[54] En tia maniero kaj kune kun granda elmontrado de artilerio kaj trupoj, la 21an de febrero 1822 la Kongreso instaliĝis en la ĉefurbo, sed ne sen semo de diskordo kaŭzita de la diversaj voloj por la nacio de la anoj de Kongreso: iuj volis Burbonojn sur la trono, aliaj volis Iturbide kaj tria frakcio volis kreadon de federala respubliko.

Aliaj detaloj[redakti | redakti fonton]

  • Li ricevis la nomon de Agustín pro la Ordeno de Aŭgustenanoj (hispane Orden de San Agustín) ĉar la tuniko de ĝia fondinto en la provinco de Michoacán, Patro Diego Baselenque, supozeble helpis la patrinon de Iturbide en 4-taga akuŝo, en kiu la esperoj pri la patrino kaj la feto estis preskaŭ perditaj, sed ĝuste kiam la tuniko estis etendita sur la kuŝejo de Sinjorino Arámburu la bebo naskiĝis la 27a de septembro.[55]
  • La nomita “Brakumo de Acatempan” ŝajnas fakte esti mito laŭ Lucas Alamán: Guerrero neniam fidis Iturbide sufiĉe por renkonti lin kaj la duopo ne renkontiĝis ĝis ilia marŝo al Bajío,[33] ĉar “la antecedentoj de rojalista perfido estis multaj.”[56]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (Espinosa), p. 12.
  2. 2,0 2,1 (Iturbide, Don Agustín de Iturbide), pp. 289-290.
  3. (Archer), p. 326.
  4. Ibidem, p.327
  5. Ibidem, p. 329.
  6. (Iturbide, Don Agustín de Iturbide, 1915), p. 294.
  7. Ibidem, p. 295.
  8. (Espinosa), p. 28.
  9. (Archer), p. 333.
  10. (Iturbide, Don Agustín de Iturbide), p. 296.
  11. Ibidem, p. 297.
  12. (Archer), p. 345.
  13. Ibidem, pp. 349-350.
  14. Ibidem, p. 342.
  15. Ibidem, p. 349.
  16. (Iturbide, Don Agustín de Iturbide), p. 301.
  17. (Archer), p. 351.
  18. (Espinosa), p. 32.
  19. (Archer), p. 355.
  20. 20,0 20,1 Ibidem, p. 36.
  21. 21,0 21,1 (Archer), p. 358.
  22. (Espinosa), p. 37.
  23. (Alamán), p. 58.
  24. Ibidem, p. 51.
  25. (Espinosa), p. 37.
  26. Ibidem, p. 38.
  27. (Alamán), p. 64.
  28. Ibidem, p. 60.
  29. Ibidem, p. 66.
  30. Ibidem, p. 68.
  31. (Bancroft), p. 707. (Pieda noto.)
  32. Ibidem, p. 708.
  33. 33,0 33,1 33,2 (Alamán), p. 76.
  34. (Bancroft), p. 709.
  35. (Alamán), p. 79.
  36. (Alamán), p. 81.
  37. 37,0 37,1 (Alamán), p. 82.
  38. (Alamán), p. 88.
  39. 39,0 39,1 (Bancroft), p. 711.
  40. (Bancroft), p. 714.
  41. 41,0 41,1 (Espinosa), p. 48.
  42. (Zamacois), p. 657.
  43. (Espinosa), p. 50.
  44. (Bancroft), p. 718.
  45. (Alamán), p. 206.
  46. (Alamán), p. 209.
  47. (Espinosa), p. 52.
  48. (Bancroft), p. 731.
  49. (Alamán), p. 252
  50. (Bancroft), p. 735.
  51. (Alamán), p. 280
  52. (Bancroft), p. 745.
  53. (Bancroft), p. 748.
  54. (Bancroft), p. 757.
  55. (Alamán), p. 46.
  56. (Bancroft), p. 708.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]