Militservo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Militservo en Hispanio (1945)

Militservo estas servo de individuo aŭ grupo al armeo aŭ alia milita organizo, aŭ laŭ propra volo aŭ kiel devo (deviga militservo).

Kelkaj nacioj (ekz. Israelo) postulas certan kvanton de milita servo de ĉiu civitano (krom pro escepto kiel mensa malsanoreligio). Nacioj kun plena libervola milita servo normale ne postulas militan servon de siaj civitanoj, krom se estas manko de rekrutoj dum milito.

Festo de militservantoj[redakti | redakti fonton]

En Francio kaj Hispanio, eble en aliaj ŝtatoj, kiuj havis aŭ havas devigan militservon de junaj viroj, la militservontoj ekkutimis festi antaŭ ol ili foriros al la servado. Poste tiuj homoj ofte restis solidaraj kaj starigis iajn klubojn kaj memorigajn festojn, kiuj iĝis popola festo en vilaĝoj kaj malgrandaj urboj. Tiaj festoj restas eĉ post ke la aĝo de militservo ŝanĝiĝis, aŭ ke deviga militservo ne plu ekzistas.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]