Emiliano Zapata
Emiliano Zapata | |
---|---|
![]() meksika revoluciulo | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 8-a de aŭgusto 1879 en Anenecuilco, Meksiko |
Morto | 10-a de aprilo 1919 en Chinameca, Meksiko |
Mortokialo | Pafvundo ![]() |
Tombo | Plaza Revolución del Sur (en) ![]() ![]() |
Lingvoj | hispana |
Ŝtataneco | Meksiko ![]() |
Subskribo ![]() | |
Familio | |
Frat(in)o | Eufemio Zapata (en) ![]() ![]() |
Edz(in)o | Josefa Espejo Sánchez (en) ![]() ![]() |
Infano | Paulina Ana María Zapata Portillo (en) ![]() ![]() |
Okupo | |
Okupo | partizano revoluciulo terkultivisto ![]() |

Emiliano ZAPATA SALAZAR, naskita la 8-an de aŭgusto 1879 en Anenecuilco (Meksiko), murdita la 10-an de aprilo 1919 en Chinameca, estis unu el la ĉefrolantoj de la meksika revolucio.
Zapata naskiĝis en meksika kamparana familio kiel 9-a infano. Li neniam vizitis lernejon, ĉar, pro frua morto de lia patro, ankaŭ li devis frue labori por la familio. Jam en 1897 li estis arestita pro partopreno en manifestacio kontraŭ landokonfiskado de la loka egbienulo. Li ricevis amnestion.
Li daŭre batalis kontraŭ la maljusteco, kiu trafis ĉiutage la meksikajn kamparanojn. Post eko de la meksika revolucio, li batalis en la sudo de la lando, kiam Pancho Villa batalis en la nordo. Li estis murdita post perfido, konspiro de la registaro kaj ties agento Jesús Guajardo.
Li estas konsiderata nacia heroo de Meksiko.