Meksika revolucio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Collage revolución mexicana

La meksika revolucio estis serio de politikaj, sociaj kaj armeaj luktoj kiuj okazis en Meksiko inter 1910 kaj 1921. Ĝi estis unu el la plej gravaj eventoj en la meksika historio precipe, kaj en la moderna ĝenerale. La revolucio postulis la vivojn de pli ol miliono da meksikanoj, 10% de la loĝantaro el populacio de 15 milionoj en 1910.

Disvolvo[redakti | redakti fonton]

Madero kaj Zapata eniras en Kuernavakon

La civila milito proklamita de Francisco I. Madero kontraŭ la kvazaŭ-diktaturo de Porfirio Díaz, la 20-an de novembro 1910, kiu finiĝis per la promulgo de nova konstitucio en 1917, kiu estas efektiva ĝis hodiaŭ.

Díaz demisiis en 1911, kaj estis organizita balotado, en kiu Madero estis elektita prezidanto. Sed la reformoj starigitaj de Madero aperis nesufiĉaj al la plimulto de la loĝantaro kaj tiel estiĝis armitaj ribeloj kontraŭ Madero, la ĉefaj el kiuj estis estritaj de Francisco Villa, en la nordo, kaj Emiliano Zapata, en la sudo.

Madero estis murdita en 1913 de la armea ĉefkomandanto, Victoriano Huerta, kiu tiel fariĝis prezidanto. Ne ĉiuj guberniestroj, tamen, agnoskis la aŭtoritaton de Huerta kaj, sub la komando de Venustiano Carranza, ribelis kontraŭ Huerta.

Carranza proklamis sin prezidanto kaj kunvokis al konstitucia kunveno, kiu efektiviĝis de la fino de 1916 ĝis la komenco de 1917. La 5an de februaro 1917 estis promulgita la nova konstitucio; poste estis kunvokata balotado, el kiu Carranza rezultis elektita prezidanto.

Stabiligo de la situacion kaj ĉesigo de la revolucio[redakti | redakti fonton]

Álvaro OBREGÓN SALIDO, unu el la iamaj subtenantoj de Carranza kiuj ribelis kontraŭ li, kaptis potencon kaj iĝis prezidanto. Li estas tiu, kiu sukcesis unuigi la meksikan popolon kaj gvidi ilin en nova maniero, dum li bremsas la potencon de la Katolika Eklezio, enkondukante relativan socian liberecon kaj metis la fundamentojn por la donado de rajtoj al virinoj.

Malgraŭ la relativa batalhalto post 1920, la armitaj luktoj ankoraŭ ne finiĝis. La plej fama lukto, kiu okazis ekde la fino de la oficiala revolucio en 1921, estas la lukto inter la subtenantoj de la sekulara socio kaj la apartigo de la religio disde la ŝtato kaj la kontraŭuloj, kiuj volis la revenon de kelkaj el la potencoj de la registaro al la Romkatolika Eklezio kaj la revenon de la pastraro al la statuso kiun ili havis antaŭ la revolucio. La lukto iĝis perforta lukto en 1926, en la Milito de la Kristoj kaj estis decidita la sekvan jaron.

Tamen, la plej multaj historiistoj ne vidas ĉi tiun batalon kaj aliajn batalojn kiuj okazis post 1921 kiel parto de la Meksika Revolucio.

Nur en 1929 la meksika revolucio estis deklarita kiel finita. Kaj la partio, kiu dum longa tempo estis regonta la landon, nomis sin unue "Nacia Revolucia Partio (Partido Nacional Revolucionario), poste "Partio de la Meksika Revolucio" (Partido de la Revolución Mexicana) kaj tiam "Institucia Revolucia Partio" (Partido Revolucionario Institucional), kiom ajn la nocioj "revolucio" kaj "institucio" estas kontraŭdiraj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]


Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]