Traktato de Brest-Litovsk

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La unua paĝo de la Traktato de Brest-Litovsk; La kolonoj (de dekstre maldekstren) estas en la rusa, otomana turka, bulgara, hungara kaj germana.

La Traktato de Brest-Litovsk estis pac-traktato inter soveta Rusio kaj Ukrainio unuflanke kaj la centraj regnoj (Aŭstrio-Hungario, Bulgario, Germanio kaj Turkio) aliflanke. Ĝi estis subskribita la 3-an de marto 1918 en Belarusio, proksime de urbo Brest, tiutempe nomata "Brest-Litovsk'".

La traktato fiksis la eliron de Rusio el la Unua mondmilito kaj el alianco (entento) kun Anglio, Francio, Italio kaj Usono. La soveta registaro timis, ke plua militado malfortigos la landon kaj renversos la registaron.

Kvankam la rezultoj de la (ne finita) milito parte kontraŭis la decidojn de la traktato, ĝi grave influis la postan sendependecon de Finnlando, Estonio, Latvio, Litovio kaj Pollando.

La kondiĉoj de la paco[redakti | redakti fonton]

La kondiĉoj, kiujn Germanio metis al la paco, estis tre pezaj kaj neniel demokratiaj; ili inkluzivis grandajn teritoriajn perdojn, ĉu per rekta cedo al Germanio ĉu per koncedo de sendependeco, kiel pri Ukrainio, kies konsilio (regata de bieneguloj) estis farinta apartan pac-interkonsenton.

Je la rusa flanko la traktado estis gvidata komence de Lev Trockij, kiu uzis sian tutan retorikon por eviti cedon al la postuloj de Germanio. Krizo ekestis je la 27-a de januaro 1918 (laŭ julia kalendaro), kiam Germanio prezentis diktaĵon pri paco. Inter la bolŝevikoj la pozicioj estis malsamaj, eĉ kontraŭaj: La maldekstro, apogata ankaŭ de la maldekstraj social-revoluciuloj, proponis malakcepti kaj puŝi la revolucian militon al ekstremo, apelaciante la amasojn de la okcidentaj landoj meti finon al la imperiisma agreso; tiun ĉi tezon subtenis precipe Nikolaj Buĥarin.

Ankaŭ Trockij kontraŭis pacon je la kondiĉoj de la diktaĵo, sed vidis elirvojon en unuflanka (rusa) rifuzo batali; tiel la germanaj generaloj ne povu militi plu pro interna opozicio. Nur Lenino postulis, ke la traktaton oni subskribu je ajna prezo.

La paco de Brest-Litovsk'[redakti | redakti fonton]

La 28-an de januaro 1918 (10-an de februaro laŭ gregoria kalendaro) ĝuste Trockij diskonigis la rusan decidon ne plu batali kaj malmobilizi la armeon. Li estis certa, ke tio finu la bataladon, sed la 16-an de februaro (Rusio je la 1-a de februaro akceptis la gregorian kalendaron) la germanaj armeestroj deklaris, ke la 17-an la armistico nuliĝos. La 18-an de februaro la germana armeo antaŭeniris kaj trairis la forlasitajn rusajn frontliniojn. Malgraŭ heroaj defendoprovoj de volontulaj taĉmentoj la situacio iĝis senespera, kaj Lenino ricevis, post minaco demisii, de la Centra Komitato de la Bolŝevisma Partio la rajton subskribi la pacon, kvankam la novaj kondiĉoj estis eĉ pli severaj ol la antaŭaj: cedo de Estonio, Latvio kaj ĉiuj teritorioj jam okupitaj de germanaj trupoj, materiaj reparacioj kaj teritoriaj cedoj al la Osmanida imperio en Transkaŭkazio. Je tiuj kondiĉoj la paco estis subskribita la 3-an de marto 1918. La 15-an de marto la plejsupera soveto ĝin ratifikis.

Germana delegacio bonvenigas Trockij en Brest-Litovsk

Sekvoj de la paco[redakti | redakti fonton]

La paco subskribita en Brest-Litovsk' estas "imperiisma paco", kiu malrespektas unu el la principoj de la oktobraj dekretoj: La rajton je mem-decido de la popoloj. Ukrainio estis okupita de la germana armeo, kiu instalis pupan registaron, kiu kamuflu la forprenon de krudmaterialo kaj greno necesaj por la germana militado okcidente. En Finnlandon, sendependiĝinta en oktobro 1917, Germanio sendis trupojn por apogi kontraŭrevolucion, kiu renversis la socialdemokratian registaron. Ankaŭ en Litovio kaj Estonio la sovetajn registarojn anstataŭis aliaj, apogataj de la germana armeo. Besarabio estis aneksita al Rumanio, kaj la Osmanida imperio okupis teritoriojn en Transkaŭkazio.

Kiam la 11-an de novembro 1918 Germanio devis sukskribi armisticon kun la aliancanoj, unu el ties kondiĉoj estis la nuligo de la Traktato de Brest-Litovsk'.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]