Batalo de Sarikamiŝ

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Batalo de Sarıkamış)

La batalo de Sarıkamış [sarikamiŝ] estis grava, decida venko de la Rusa imperio kontraŭ la Osmana imperio en la Kaŭkazo, dum la unua mondmilito. La turkoj nomas tiun batalon Sarıkamış Faciası – tragedio de Sarikamiŝ.

Antaŭeventoj[redakti | redakti fonton]

La aliĝo de la Osmana impero al la centraj potencoj rezultigis tion, ke la Rusa imperio estis detranĉita al suda konekto tra la Kaŭkazo, Dardaneloj al la entento. La rusaj fortoj devis batali sur du frontoj: en la orienta fronto kaj sur la kaŭkaza fronto. La rusan imperion ne trafis surprize la osmana atako, ĉar oni atendis la turkan revanŝon ekde 1877, kiam la rusoj akiris Kars. La turkaj militaj celoj estis okupo de Kars kaj Batumi, ili volis reakiri la perditajn kaŭkazajn teritoriojn.

Militaj fortoj en la regiono[redakti | redakti fonton]

La rusoj havis jam komence de la turka militproklamo armeon kun 100 000 soldatoj en la Kaŭkazo, tiel ili ne bezonis pluajn fortigojn. La armeon komandis generalo Illarion Voronĉov-Daŝkov. La rusoj detiris rusajn taĉmentojn fine de 1914 al la orienta fronto por haltigi la fortiĝantajn germanajn kaj monarĥiajn fortojn. Kiam la turkaj taĉmentoj alvenis en la Kaŭkazon, la rusajn taĉmentojn komandis jam Judeniĉ ĉe defendo de Sarıkamış. La rusa armeo tiam nombris 60 000, dum la 3-a turka armeo – komandata presone de paŝao Enver – nombris 95 000-190 000. Multaj turkaj soldatoj dizertis aŭ amase frostmortis pro la alveninta vintro kaj la nesufiĉa post prizorgo. La soldataro de la 3-a armeo malpliiĝis ĝis fino de 1914 al 80 000.

La batalo[redakti | redakti fonton]

Meze de decembro 1914, taĉmentoj de paŝao Enver penetris en la Kaŭkazon, Armenion kaj atingis Sarıkamış. La plano de Enver estis, ke ili atakas la rusan fortikaĵon de Sarıkamış. Liman von Sanders – armea konsilisto de la Germana imperio trovis la celon danĝera kaj provis konvinki la paŝaon, ke la atako ne estas realigebla. Enver estis nekonvinkebla. Ankaŭ la rusa militista gvidantaro diskutis la situon pri defendo aŭ retiriĝo. Generalo Voronĉov volis retiriĝon, dum Judeniĉ defendon de Sarıkamış. La rusaj taĉmentoj restis en la regiono.

La turkaj taĉmentoj alvenis inter la 29-an de decembro 1914 kaj 3-an de januaro 1915 ĉe urbo Sarıkamış. La unua alvenintaj divizoj ne atendis la pliajn taĉmentojn, sed tuj ekatakis la rusojn, kiuj facile repuŝis la elĉerpiĝintajn kaj et-nombrajn taĉmentojn. La turkoj faris fatalan eraron, ke ili ne antaŭpreparis totalan atakon. La nekoordinataj turkaj taĉmentoj finis la atakon je la 4-a de januaro kaj retiriĝis en la montojn, kie la soldatoj amase mortis pro la malvarmo kaj malprizorgo.

Rezultoj[redakti | redakti fonton]

La oficialaj turkaj fontoj donas morton de 60 000 homoj, sed laŭ aliaj kalkuloj, tiu cifero devas superi eĉ 175 000, se oni kalkulas la soldataron de la 3-a truka armeo je 190 000. La mortoj okazis pro la malfacilaĵoj ĉe la post-prizogo, la vintra vetero, malbona vestaĵaro. La perdo de la rusaj fortoj estis maksimume 35.000.

Pro la grandega sangoperdo, la turkoj ŝanĝis al defenda taktiko en la kaŭkaza fronto. La 3-a turka armeo neniiĝis, Judeniĉ estis nomumita al ĉefkomandanto de la kaŭkazaj rusaj taĉmentoj. Li gvidis la atakon – somere de 1915- kontraŭ regiono de Erzincan kaj la Van-lago.

Paŝao Enver abdikigis la formalan gvidanton de la 3-a turka armeo, Hafiz Hakki, dum Enver perdis aŭtoritaton ĉe la sultano. En majo de 1915, paŝao Enver – pro eviti venĝon, koleron de la publiko – anoncis la enlandan militon kontraŭ la armenoj, kiu rezultis la amasan murdadon de la armenoj en la Osmana imperio (armena genocido).