Batalo ĉe la Somme
La batalo ĉe la Somme (1-an de julio 1916 - 18-an de novembro 1916) estis unu el la plej sangaj bataloj dum la unua mondmilito, kiun iniciatis la aliancanoj. En tiu batalo aperis unuafoje la tankoj, sed la batalo estis sensukcesa el aliancana vidpunkto.
La britoj kaj la francoj ekis la atakon en 35km-on larĝa strio, norde de la rivero Somme. La germanoj atendis la atakon en bone elkonstruita defenda sistemo.
La sturmon de la britaj soldatoj enkondukis unusemajna artileria pafado, kiu estis senefika. En la unua tago de la atakoj, la britoj perdis 20.000 soldatojn, en septembro aperis la brita tanko sur la batalkampo, sed tio ne influis la batalon. En oktobro la daŭra pluvado igis kot-maro la batalkampon kaj la aliancanoj povis antaŭeniĝi nur 8 km.
Dum la bataloj perdis la germanoj 650.000, la francoj 195.000 kaj la britoj 420.000 soldatojn (mortis, vundiĝis, kaptiĝis).
La batalo ĉe la Somme iĝis sinonimo de vana kaj ĝenerala buĉado. La aliancanoj atingis nur, ke la germana premo sur Verdun malpliiĝis.