Somme (rivero)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tiu ĉi artikolo temas pri la rivero Somme en Francio. Pri la samnoma franca departemento vidu la artikolon Somme
La rivero Somme

La rivero Somme estas rivero de 245 kilometroj da longeco en la nordoriento de Francio. Ĝi fontas apud Saint-Quentin kaj en la "golfeto de la Somme" (france baie de Somme) inter Crotoy kaj Saint-Valery-sur-Somme enfluas la Manikan Markolon.

La nomo Somme havas keltan devenon. La romianoj nomis la riveron Samara.

La Somme triste konatiĝis pro la Batalo de Somme de la Unua Mondmilito de la jaro 1916, kiu kostis multajn vivojn.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]