Sólo quiero caminar

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sólo quiero caminar
filmo
Originala titolo Solo quiero caminar
Originala lingvo hispana lingvo
Kina aperdato 31 okt. 2008
Ĝenro agfilmo
Reĝisoro(j) Agustín Díaz Yanes
Produktisto(j) José Manuel Lorenzo
Scenaro Agustín Díaz Yanes
Loko de rakonto Meksiko
Muziko de Javier Limón
Rolantoj Diego Luna • Ariadna Gil • Elena Anaya • Victoria Abril • Dagoberto Gama • José María Yazpik • Pilar López de Ayala • Ténoch Huerta • Tiley Chao • Octavio Castro • Patricia Reyes Spíndola • Gustavo Sánchez Parra • Ana Ofelia Murguía • Carlos Bardem • Jesús Castejón • Antoñete • Paco de Lucía • Jorge Zárate
Honorigoj Goya Award for Best Cinematography
IMDb
vdr

Sólo quiero caminar (Mi volas nur piediri) estas hispan-meksika drama filmo de 2008 reĝisorita de Agustín Díaz Yanes kaj protagonistigita de Elena Anaya, Diego Luna, Victoria Abril, Ariadna Gil kaj Pilar López de Ayala, inter aliaj. La filmo estas sekvo de Nadie hablará de nosotras cuando hayamos muerto (1995) kaj tiukadre Victoria Abril ludas denove la rolon de Gloria Duque. La filmo ricevis plurajn nomumojn kaj du premiojn.

Intrigo[redakti | redakti fonton]

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

Gloria Duque (Victoria Abril), Aurora (Ariadna Gil), ŝia fratino Ana (Elena Anaya) kaj Paloma (Pilar López de Ayala) malsukcesis en ŝtelo, pro kio Aurora nun estas en prizono. Dume, meksikaj drogotrafijantoj ĵus alvenintaj al Hispanio dungas kiel prostitutinon Ana. Félix, la bandestro, proponas al ŝi tujan geedziĝon kaj translokiĝon al Meksiko kun li. Gabriel (Diego Luna), ŝajne malvarma viro, zorgas pri la malpuraj aferoj de Félix, sed kondiĉe damaĝi neniam virinon. Ankaŭ Gloria translokiĝas al Meksiko por labori por la bando. Tie, ŝi konstatas pri la malfeliĉo de Ana, kiu vivas en ora kaĝo. Tamen inter ebriado kaj batado, ŝi planis revenĝon de Félix. Kun helpo de Paloma, Aurora elprizoniĝas kaj kuniĝas al siaj amikinoj en Mekskiko por plenumi la danĝeran planon.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Geaktoraro kaj roluloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Sólo quiero caminar en la hispana Vikipedio.