Elena Anaya

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Elena Anaya
Persona informo
Elena Anaya
Naskiĝo 17-an de julio 1975 (1975-07-17) (48-jaraĝa)
en Palencio
Lingvoj hispana vd
Loĝloko Madrido vd
Ŝtataneco Hispanio vd
Familio
Amkunulo Tina Afugu Cordero vd
Infanoj 2
Profesio
Okupo aktoro • filmaktoro vd
Aktiva dum 1995– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Elena ANAYA Gutiérrez (Palencia, 17a de julio 1975) estas hispana aktorino.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Ŝi ne kapablis sekvi regulan oficialan studadon en la Real Escuela Superior de Arte Dramático (RESAD), ekzemple ĉar ŝi jam estis laborante en unu de siaj unuaj filmoj: nome Familia, de Fernando León de Aranoa. Kaj tial ŝi studis aktoradon ĉe kelkaj privataj aktorinstruistoj, kombine kun aktorado en teatro (A bocados, Una luz que ya no está) kaj en kino (Las huellas borradas de Enrique Gabriel, Finisterre, Lágrimas negras kaj Grandes ocasiones).

Tutlanda agnosko okazis ĉe la filmo Lucía y el sexo, de Julio Medem, en kiu ŝi ludas la rolon de Belén, fiĉarma infanvartistino. Pro tiu ludado ŝi ricevis la premion de la Unión de Actores de España kaj nomumon al Goja-premio. Tiel ŝi famiĝis kaj ricevis proponojn de famaj hispanaj reĝisoroj kiel Miguel Albaladejo kaj Pedro Almodóvar.

Ekde 2004 ŝi faris kelkajn filmojn anglalingvajn, kiel en Holivudo Van Helsing de Stephen Sommers, kaj Dead Fish de Charley Stadler, en kiu ŝi kunaktoris kun Gary Oldman. En 2006, ŝi formis parton de la aktoraro de tre multekosta produktaĵo en la hispana kino: nome Alatriste, de Agustín Díaz Yanes. Samjare ŝi kunprotagonistis en la muzika filmeto SexyBack de la kantiso Justin Timberlake. En 2010 Anaya estis elektita de Julio Medem por la filmo Room in Rome (ĉambro en Romo), en kiu ŝi debutis kiel protagonisto, krome formante parton de duopo kun la aktorino Natasha Yarovenko: en tiu filmo la duopo preskaŭ ekskluzivas en la filmo per agado dum unu nokto en hotelĉambro.

En 2011, Pedro Almodóvar elektis ŝin kiel protagonisto, kun Antonio Banderas, por la filmo La piel que habito, per kies rolo ŝi ricevis la Goja-premion en 2011 al la plej bona aktorino.[1]​ Samjare ŝi rekonis publike sian samseksemon.[2]

Filmografio[redakti | redakti fonton]

Partoprenantaro de La piel que habito en la Kinfestivalo de Cannes. De maldekstro dekstren antaŭe: Blanca Suárez, Jan Cornet, Elena Anaya, Pedro Almodóvar, Antonio Banderas, Marisa Paredes kaj Jean-Paul Gaultier (pri vestaĵaro de la filmo). Malantaŭe: Gilles Jacob, prezidanto de la Kinfestivalo de Cannes.
Jaro Filmo Rolulo Reĝisoro
2023 Fatum Comisaria Costa Juan Galiñanes
2022 Jaula Paula Ignacio Tatay
2020 Rifkin's Festival Jo Rojas Woody Allen
2017 La cordillera Claudia Klein Santiago Mitre
Wonder Woman Drino. Poison Patty Jenkins
2016 Zipi y Zape y la isla del capitán Señorita Pam Oskar Santos
The Infiltrator Gloria Alcaino Brad Furman
2015 Swung Alice Colin Kennedy
Lejos del mar Marina Imanol Uribe
La memoria del agua Amanda Matías Bize
2014 Todos están muertos Lupe Beatriz Sanchís
2013 Pensé que iba a haber fiesta Ana Victoria Galardi
2011 La piel que habito Vera Cruz Pedro Almodóvar
2010 Cuenta atrás Nadia Pierret Fred Cavayé
Room in Rome Alba Julio Medem
2009 Hierro María Gabe Ibáñez
Cairo Time Kathryn Ruba Nadda
2008 Mesrine: L'instinct de mort Sofía Jean-François Richet
Sólo quiero caminar Ana Rodríguez Agustín Díaz Yanes
2007 Savage Grace Blanca Tom Kalin
In the land of women Sofia Buñuel Jon Kasdan
Ana y Manuel Ana Manuel Calvo
Miguel y William Leonor Inés París
2006 Alatriste Angélica de Alquézar Agustín Díaz Yanes
2005 Frágiles Helen Pérez Jaume Balagueró
Dead fish Mimi Charley Stadler
2004 Van Helsing Aleera Stephen Sommers
2003 Dos tipos duros Tatiana Juan Martínez Moreno
2002 La habitación azul Ana Walter Doehner
Rencor Esther Miguel Albaladejo
Hable con ella Ángela Pedro Almodóvar
2001 Lucía y el sexo Belén Julio Medem
Sin noticias de Dios Pili Agustín Díaz Yanes
2000 El árbol del penitente Sonsoles José María Borrell
El invierno de las anjanas Adelaida Pedro Telechea
1999 Las huellas borradas Rosa Enrique Gabriel-Lipschutz
1998 Grandes ocasiones Susy Felipe Vega
Finisterre, donde termina el mundo Laura Xavier Villaverde
Lágrimas negras Alicia Fernando Bauluz
1996 Familia Luna Fernando León de Aranoa
África África Alfonso Ungría

Televido[redakti | redakti fonton]

  • MotherFatherSon (BBC, 2019) kiel Sofía Finch.[3]
  • Jett (Cinemax, 2019) kiel Maria.
  • Días de Navidad (Netflix, 2019) kiel Esther.
  • Professionals (Movistar+, 2020-2022) kiel Graciela Davila.
  • Mentiras pasajeras (SkyShowtime, 2023) kiel Lucía.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Elena Anaya en la hispana Vikipedio.