Agustín Díaz Yanes

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Agustín Díaz Yanes
Persona informo
Naskiĝo 9-an de septembro 1950 (1950-09-09) (73-jaraĝa)
en Madrido
Lingvoj hispana
Loĝloko Madrido
Ŝtataneco Hispanio
Alma mater Komplutensa Universitato de Madrido
Okupo
Okupo filmreĝisoroscenaristo • literaturkritikisto • profesorotradukisto
vdr

Agustín DÍAZ Yanes (Madrido, 9a de septembro 1950) estas hispana kinreĝisoro, scenaristo kaj romanisto. Li ricevis kelkajn Goya-premiojn.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Li estis instruisto, tradukisto, kaj literatur-kritikisto; en tiaj etosoj li eniris en kinaj taskoj, dekomence kiel scenaristo. Tiukadre ŝi reĝisoris la filmon Nadie hablará de nosotras cuando hayamos muerto en 1995, kiu havigis al li du Goya-premiojn: pro la scenaro kaj pro la reĝisorado. En 2001 kun Penélope Cruz kaj Victoria Abril, li reĝisoris la filmon Sin noticias de Dios, kiu estis nomumita al dek unu Goya-premioj.

En 2006, li ekfilmis Alatriste, bazita sur la serio de noveloj Las aventuras del capitán Alatriste de Arturo Pérez-Reverte, kun ĉefrolulo ludita de Viggo Mortensen. Ankaŭ tiu filmo estis nomumita al nombrajn Goya kaj estis la dua plej kosta filmo de la historio de la hispana kino, per buĝeto de 24 milionoj de eŭroj, sed la unua el tiuj filmitaj en hispana lingvo.

En 2008 li reĝisoris Sólo quiero caminar, sekvaĵ de Nadie hablará de nosotras.... Ĝi estis premierita en novembro 2008, kaj havigis al li unu Goya-premion: pro la reĝisorado.

En 2012 li publikigis sian unuan romanon, nome Simpatía por el diablo.

Filmoj[redakti | redakti fonton]

  • 1988 Baton Rouge, scenaristo
  • 1990 A solas contigo, scenaristo
  • 1990 Demasiado corazón, scenaristo
  • 1994 Belmonte, scenaristo
  • 1995 Nadie hablará de nosotras cuando hayamos muerto, scenaristo kaj reĝisoro
  • 1997 Al límite, scenaristo
  • 2001 Sin noticias de Dios, scenaristo kaj reĝisoro
  • 2006 Alatriste, scenaristo kaj reĝisoro
  • 2008 Sólo quiero caminar, scenaristo kaj reĝisoro
  • 2016 Oro, scenaristo kaj reĝisoro


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Agustín Díaz Yanes en la hispana Vikipedio.