Alatriste

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Alatriste
filmo
Originala titolo Alatriste
Originala lingvo hispana lingvo • latina lingvo • flandra lingvo • portugala lingvo
Kina aperdato 1 sep. 2006
Ĝenro mantela-rapira filmo, filmo bazita sur romano
Kameraado Paco Femenía
Reĝisoro(j) Agustín Díaz Yanes
Produktisto(j) Antonio Cardenal • Álvaro Augustín
Scenaro Agustín Díaz Yanes • Arturo Pérez-Reverte
Filmita en Madrido • Úbeda • Baeza • Uclés • El Álamo • Kadizo • Sevilo • Tarifa • Santiponce • Talamanko de Ĥaramo
Loko de rakonto NederlandoFlandrioHispanio
Muziko de Roque Baños
Rolantoj Viggo Mortensen • Elena Anaya • Unax Ugalde • Ariadna Gil • Eduard Fernández • Enrico Lo Verso • Eduardo Noriega • Juan Echanove • Javier Cámara • Arturo Pérez-Reverte • Blanca Portillo • Pilar López de Ayala • Nacho Pérez • Antonio Dechent • Pilar Bardem • Cristina Marcos • Francesc Orella • Francesc Garrido • Nadia de Santiago • Luis Zahera • Paco Tous • Carlos Bardem • Jesús Ruyman • Simon Cohen • Antonio Resines • Chema Ruiz • Miguel Alcíbar
Produktinta firmao Telecinco Cinema 
Origen P.C. 
NBC Universal Global Networks España
Honorigoj Goya Award for Best Producer • Goya Award for Best Artistic Direction • Goya Award for Best Costume Design
IMDb
vdr

Alatriste estas hispana filmo de 2006 reĝisorita de Agustín Díaz Yanes, kaj protagonistigita de Viggo Mortensen kaj bazita sur la protagonista rolulo de la romano Las aventuras del capitán Alatriste de Arturo Pérez-Reverte.

Kun buĝeto de 24 milionoj da eŭroj, ĝi estis la dua plej multekosta filmo de la historio de la hispana kino, superita nur de Ágora ĝis tiam,[1]​ sed la unua plej multekosta el tiuj filmitaj en hispana lingvo.[2]​ Distribuita de 20th Century Fox, la filmo ege sukcesis en Azio — kie ĝi estis konata kiel "la filmo de Hispanio" — kaj okupis la 19an rangon de hispanaj filmoj plej biletvendaj en tiu kontinento.​

Ĝia filmo startis la 7an de marto 2005 kaj finiĝis la 17an de junio samjare. Ĝi premieris la 1an de septembro 2006. La 15an de septembro 2006, la Akademio de Kinaj Artoj kaj Sciencoj de Hispanio elektis ĝin, kun aliaj du filmoj, kiel kandidata por konkurenco al posteno de hispana reprezentanto en la Oskar-premioj, sed finfine tiun postenon okupis Volver de Pedro Almodóvar, kiu eĉ ne estis inter la kvin finalistoj.

Intrigo[redakti | redakti fonton]

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.
Oni supozas, ke Alatriste estis unu el la militistoj de la fama pentraĵo de Diego de Velázquez.

En la kadro de la Tridekjara Milito la soldato Diego Alatriste y Tenorio luktas je la servo de la reĝo Filipo la 4-a kaj li ricevas el mortonta amiko komision zorgi lian filon, Íñigo Balboa, kaj malproksimigu lin el la vivo de soldato. Revene en Madrido, li ricevas alian komision kun Gualterio Malatesta, nome murdi du misterajn eksterlandanojn, kiuj estas la princo de Kimrio, estonta reĝo Karlo la 1-a de Anglio, kaj la duko de Buckingham, George Villiers. Alatriste evitas la murdon kaj ekhavas malamikecon de Malatesta, Alquézar kaj Bocanegra, la murdokomplotistoj. Tiu lasta estas onklo de Angélica, nobelulino de kiu Íñigo estas tute enamiĝinta.

Alatriste, akompanata de Íñigo kaj aliaj malriĉaj soldatoj revenas al Nederlandoj en 1625 por la lasta movo de la hispanaj trupoj: nome la sieĝo al Breda, kie Iñigo atestas la kapitulacon kiel redono de ŝlosiloj de la urbo al la generalo Ambrogio Spinola fare de la guberniestro Justinus von Nassau, kiel aperas en la fama pentraĵo de Diego de Velázquez. Revene al Hispanio, Íñigo klopodis por fuĝi kun Angélica al Napolo. Sed ŝi malakceptas, dum Alatriste havas amaferon kun la aktorino María de Castro, kiun la reĝo Filipo havas kiel amatinon. Ĉio komplikiĝas.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Geaktoraro kaj roluloj[redakti | redakti fonton]

Viggo Mortensen estis nomumita al Goja-premio al la plej bona protagonista ludado en 2006 pro sia rolo en la filmo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Alatriste en la hispana Vikipedio.