Blanca Portillo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Blanca Portillo
Persona informo
Naskiĝo 15-an de junio 1963 (1963-06-15) (60-jaraĝa)
en Madrido
Lingvoj hispana
Ŝtataneco Hispanio
Alma mater RESAD
Okupo
Okupo teatra aktoro • filmaktoro
vdr

Blanca PORTILLO Martínez de Velasco [BLANka porTIljo] (Madrido, Hispanio, 15a de junio 1963) estas hispana aktorino, produktoro kaj reĝisoro.

Kariero[redakti | redakti fonton]

Ŝi ekkarieris per teatraĵoj kiel Bodas de sangre (1984, Sanga nupto de Federico García Lorca), El mal de la juventud (1985), Lope de Aguirre, traidor (1988), Marat-Sade (1992) kaj Las troyanas (1993). Inter tiuj elstaris ŝia duobla rolo de Cuento de invierno (1992, Vintra fabelo), en kiu ŝi ludis: 1) la rolon de reĝino dolormortonta pro maljusta akuzo pri adolto kaj la morto de sia unua filo. 2) kaj la rolon de ties filino kiu vivis dun jaroj kredante sin kamparanino kaj kiu sukcesis restabli la harmonion en la tero.

Poste ŝi partoprenis en teatraĵoj kiel Una bala perdida (1995), El embrujado (1995), Terror y miseria del Tercer Reich (1995), Mujeres frente al espejo (1996), kaj Un fénix demasiado frecuente (1997). Dume ŝi debutis en kino per Entre rojas kaj per El color de las nubes (1997), en kiu ŝi ludis la rolon de divorcita patrino kiu malzorgis sian filon. Tiu rolo havigis al ŝi nomumon por la Goya-premio al la plej bonkvalita nova aktorino. Blanca Portillo tamen revenis sursceneje per Madre, el drama padre (1998) — bazita sur teksto de Enrique Jardiel Poncela — kaj No hay burlas con el amor (1998). Paralele debutis en teatra reĝisorado per Hay amores que hablan (1997) kaj Shakespeare a pedazos (1999). La venontan jaron ŝi eklaboris kun Luis San Narciso por la televidserio 7 vidas, en kiu ŝi ludis la rolon de Carlota, nome hararfrizistino, kiu havigis al ŝi popularan famon.

Ŝi iom specialiĝis ankaŭ en historiaj roluloj, kiel en 2004 por La hija del aire, bazita sur teksto de Calderón de la Barca. En ĝi ŝi ludis la rolon de Semíramis, reĝino de Babilono. Poste ŝi ludis la rolon de viro — pli precize de inkviziciisto de la 17a jarcento — en la filmo "Alatriste" (2005), bazita sur romano de Arturo Pérez-Reverte. Krome ŝi laboris por la filmo Los fantasmas de Goya, reĝisorita de Miloš Forman, en kiu ŝi ludis la rolon de la reĝino Maria Luiza de Parmo.

Pedro Almodóvar dungis ŝin por grava rolo kiel najbarino de Chus Lampreave en la filmo Volver (2006) nome Agustina, vilaĝana virino suferanta pro kancero. Blanca veturis al la Festivalo de Cannes 2006 por propagandi Volver. Tie ŝi ricevis kun sia kunfilmulinoj Penélope Cruz, Chus Lampreave, Yohana Cobo, Carmen Maura kaj Lola Dueñas la premion al la plej bonkvalita aktorado. En januaro 2009 estis premierita la televidserio Acusados, en kiu ŝi ludas rolon de juĝistino Rosa Ballester. En tiu okazo ŝi relaboris kun kolegoj Silvia Abascal kaj José Coronado. En marto de la sama jaro, oni premieris la filmon de Pedro Almodóvar nome Los abrazos rotos, en kiu ŝi laboris meze de la antaŭa jaro.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Teatro[redakti | redakti fonton]

Kiel aktorino[redakti | redakti fonton]

  • Madre Coraje y sus hijos (2019)
  • Mrs Dalloway (2019-?)
  • El cartógrafo (2016-2019)
  • El emperador de la Atlántida (2016)
  • El testamento de María (2014-2016)
  • La vida es sueño (2012-2016)
  • Fisterra (2013-2014)
  • La avería (2012)
  • Antígona (2011)
  • Paseo romántico (2010-2011)
  • Medea (2009)
  • Hamlet (2009)
  • Barroco (2007-2008)
  • Mujeres soñaron caballos (2007).
  • Afterplay (2006-2007).
  • Hamelín (2005).
  • La hija del aire (2004).
  • Desorientados (2003)
  • Como en las mejores familias (2003).
  • El sueño de una noche de verano (2002)
  • El matrimonio de Boston (2001)
  • Madre, el drama padre (1998)
  • No hay burlas con el amor (1998).
  • Un fénix demasiado frecuente (1997)
  • Eslavos (1997)
  • Mujeres frente al espejo (1996)
  • El embrujado (1995)
  • Un bala perdida (1995)
  • Terror y miseria del Tercer Reich (1995)
  • Bodas de sangre (1994)
  • Oleanna (1994)
  • Las troyanas (1993)
  • Marat-Sade (1992)
  • Lope de Aguirre, traidor (1992)
  • Cuento de invierno (1992)
  • La cantante calva (1991)
  • Hécuba (1991)
  • El mal de la juventud (1985)

Kiel reĝisorino[redakti | redakti fonton]

  • El ángel exterminador (2017)
  • Don Juan Tenorio (2014)
  • La avería (2011)
  • Siglo XX... que estás en los cielos (2006)
  • Desorientados (2004)
  • Shakespeare a pedazos (1999)
  • Hay amores que hablan (1997)

Televido[redakti | redakti fonton]

  • 1991 - 1992, Crónicas urbanas
  • 1996 La otra familia
  • 1997 La casa de los líos
  • 1997 - 1998 Médico de familia
  • 1998 Más que amigos
    • Periodistas
    • Compañeros
  • 1999 - 2006 7 vidas
  • 2002 Un paso adelante
  • 2007 - 2008 Cuéntame cómo pasó
  • 2009 - 2010 Acusados
  • 2012 Frágiles
    • Hospital Central
    • Concepción Arenal, la visitadora de cárceles
  • 2013 Niños robados
  • 2014 Cuéntame un cuento
  • 2014 - 2016 El chiringuito de Pepe
  • 2016 Web Therapy
  • 2017 Sé quién eres
  • 2019 Promesas de arena

Kino[redakti | redakti fonton]

  • 2019 Retrato de mujer blanca con pelo cano y arrugas
  • 2019 Invisibles
  • 2015 Secuestro
  • 2011 La chispa de la vida
  • 2009 Los abrazos rotos
  • 2007 Siete mesas de billar francés
  • 2006 Alatriste
  • 2006 Volver
  • 2006 Los fantasmas de Goya
  • 2005 Elsa y Fred
  • 2003 Buscando a Nemo (voz)
  • 2001 Solo mía
  • 1997 El color de las nubes
  • 1996 El perro del hortelano
  • 1995 Entre rojas

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]