Volver

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Volver
filmo
Originala titolo Volver
Originala lingvo hispana lingvo
Kina aperdato 10 mar. 2006, 3 aŭg. 2006, 17 mar. 2006
Ĝenro komedia filmo, filma dramo, komedia dramo, krimfilmo
Kameraado José Luis Alcaine
Reĝisoro(j) Pedro Almodóvar
Produktisto(j) Esther García Rodríguez
Scenaro Pedro Almodóvar
Filmita en Madrido
Loko de rakonto MadridoManĉo
Muziko de Alberto Iglesias
Rolantoj Penélope Cruz • Carmen Maura • Lola Dueñas • Blanca Portillo • Chus Lampreave • Yohana Cobo • Antonio de la Torre • Yolanda Ramos • María Isabel Díaz Lago • Carmen Machi • Pilar Castro • Neus Sanz
Produktinta firmao El Deseo
Honorigoj Eŭropa Filmopremio por la Plej Bona Aktorino • Eŭropa Filmopremio por la Plej Bona Kinematografisto • Eŭropa Filmopremio por la Plej Bona Komponisto • Eŭropa Filmopremio por la Plej Bona Reĝisoro • Eŭropa Filmopremio – Popola Elekto por la Plej Bona Eŭropa Filmo
IMDb
vdr

Volver (Reveni) estas la titolo de hispana filmo verkita kaj reĝisorita de Pedro Almodóvar kaj premierita en Hispanio en 2006. Ĉefaj aktorinoj estis Penélope Cruz, Carmen Maura, Lola Dueñas, Blanca Portillo, Yohana Cobo kaj Chus Lampreave.

La filmo ricevis diversajn nomumojn kaj premiojn, inter kiuj kvar Premioj de la Eŭropa Kino kaj kvin Goya-premioj. Penélope Cruz estis kandidato al Oskar-premio al la plej bona aktorino.

Intrigo[redakti | redakti fonton]

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

La filmo rakontas la historion de tri generacioj de virinoj kiuj suferas la efikojn de la rura etoso de Manĉo, la frenezo, la superstiĉo kaj eĉ la morto pere de bonkoreco, mensogo kaj vivemo. Ili estas Raimunda (Penélope Cruz), edzino de sendunga laboristo kun adoleska filino (Yohana Cobo); Sole (Lola Dueñas), ŝia fratino, harfrizistino, kaj ilia patrino (Carmen Maura), mortinta en incendio, kun sia edzo. Tiu rolulo el la morto reaperas unue al sia fratino (Chus Lampreave) kaj poste al Sole, kvankam fakte ŝi havis ankoraŭ solvotajn aferojn kun Raimunda kaj kun sia loka najbarino, Agustina (Blanca Portillo). Tiuj fantomaj aperoj ne enkadriĝas en la kutimaj terorfilmoj, sed tute male, en amuzaj komediaj scenoj.[1]

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Geaktoraro kaj roluloj[redakti | redakti fonton]

  • Penélope Cruz kiel Raimunda.
  • Carmen Maura - Irene, la fantoma avino
  • Lola Dueñas - Sole
  • Blanca Portillo - Agustina.
  • Yohana Cobo - Paula
  • Chus Lampreave kiel onklino Paula.
  • Antonio de la Torre - Paco
  • Carlos Blanco - Emilio
  • María Isabel Díaz Lago - Regina
  • Neus Sanz - Inés
  • Leandro Rivera - Helpa produktoristo
  • Pepa Aniorte - Najbarino
  • Yolanda Ramos - Televida prezentistino
  • Elvira Cuadrupani - Najbarino
  • María Alfonsa Rosso - Najbarino
  • Fanny de Castro - Najbarino
  • Eli Iranzo - Najbarino
  • Magdalena Brotto - Najbarino
  • Isabel Ayúcar - Najbarino
  • Concha Galán - Najbarino
  • Mari Franç Torres - Najbarino
  • Natalia Roig - Najbarino

Analizo[redakti | redakti fonton]

Tiu filmo estis omaĝo al la naskoloko de la reĝisoro en Manĉo kaj precize al la virinoj, kaj al iliaj roloj en la familioj. Alia ingredienco estas kritiko kaj parodio de la televidaj programoj.

La tango de Carlos Gardel nome «Volver», kun vortumado de Alfredo Le Pera, estas konvertita en flamenka peco kaj oni kantas ĝin en la filmo per la voĉo de Estrella Morente, dum Penélope Cruz fara lipan sinkronion. Tiu sama kanto aperas en la disko "Mujeres" (Virinoj, 2006) de Morente.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. «El multicine.com». Arkivita el originalo la 10an de decembro 2007. Konsultita la 18an de novembro 2007.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]