Lola Dueñas

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lola Dueñas
Persona informo
Naskonomo María Dolores Dueñas Navarro
Naskiĝo 6-an de oktobro 1971 (1971-10-06) (52-jaraĝa)
en Madrido
Lingvoj hispana vd
Ŝtataneco Hispanio vd
Profesio
Okupo televida aktoro • filmaktoro • aktoro vd
Aktiva dum 1996– vd
Verkado
Verkoj Volver ❦
Me Too ❦
Mar adentro vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

María Dolores Dueñas Navarro, plej ofte konata kiel Lola Dueñas (Madrido, 6a de oktobro 1971),​ estas hispana aktorino.

Biografio kaj kariero[redakti | redakti fonton]

Ŝi devenas de familio de aktoroj kaj de la spektakla etoso.

Lola studis aktoradon en la Teatro de La Abadía kun José Luis Gómez. Ŝi debutis en kino per Mensaka (1998) kaj aperinte en la televida serio Policías, en el corazón de la calle, ŝi iĝis unu el plej famaj hispanaj aktorinoj, kun laboroj en filmoj kiel Las razones de mis amigos, Piedras, Días de fútbol kaj Fuera de carta. Ŝi atingis grandan popularecon kaj profesian agnoskon pere de la laboro en Mar adentro, de Alejandro Amenábar, kaj Volver, de Pedro Almodóvar, kiu reĝisoris ŝin ankaŭ en Hable con ella, Los abrazos rotos kaj Los amantes pasajeros.

Premiita en la festivaloj de Cannes kaj San Sebastián, ŝi atingis Goya-premiojn pro Mar adentro (2004) kaj Yo, también (2009).

En 2003 ŝi renovigis sian popularecon en serio La Mesías de Movistar+, kie ŝi ludas la rolon de fanatika religiema virino, kiu enfermigas sian familion en malliberan apartigitan ĉelon.

Filmoj[redakti | redakti fonton]

  • Mensaka, páginas de una historia (Salvador García Ruiz, 1998).
  • Las razones de mis amigos (Gerardo Herrero, 2000).
  • Marta y alrededores (2000).
  • Terca vida (Fernando Huertas, 2000).
  • Todo me pasa a mí (Miquel García Borda, 2001).
  • Diminutos del calvario (Juan Antonio Bayona kaj Chiqui Carabante, 2001).
  • Hable con ella (Pedro Almodóvar, 2002).
  • Piedras (Ramón Salazar, 2002).
  • Del Flaubert que te leíste un día gris
  • Días de fútbol (David Serrano, 2003).
  • 238 (Andrés M. Koppel) (2003) (kurto).
  • En camas separadas (Javier Rebollo) (2003)
  • Ayer empezó todo (Jonay García) 2003) (kurto)
  • Mar adentro (Alejandro Amenábar, 2004).
  • Lo que sé de Lola (Javier Rebollo, 2005).
  • Volver (Pedro Almodóvar, 2005).
  • Fuera de carta (Nacho G. Velilla, 2008).
  • Yo, también (Álvaro Pastor kaj Antonio Naharro, 2009).
  • Sin ella (Jorge Colón, 2009).
  • Los abrazos rotos (Pedro Almodóvar, 2009).
  • Las chicas de la sexta planta (2011)
  • Los amantes pasajeros (Pedro Almodóvar, 2013).
  • 10.000 noches en ninguna parte (Ramón Salazar, 2013).
  • Los fenómenos (Alfonso Zarauza, 2014).
  • Incidencias (Juan Cruz kaj José Corbacho, 2015).
  • Zama (Lucrecia Martel, 2016)
  • No sé decir adiós (Lino Escalera, 2017)
  • Viaje al cuarto de una madre (Celia Rico Clavellino, 2018)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Lola Dueñas en la hispana Vikipedio.