Los abrazos rotos

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Los abrazos rotos
filmo
Originala titolo Los abrazos rotos
Originala lingvo hispana lingvo • angla lingvo
Kina aperdato 2009, 24 sep. 2009, 6 aŭg. 2009
Ĝenro amafera filmo, filma dramo, suspensa filmo, komedia filmo, samseksemeca filmo
Kameraado Rodrigo Prieto
Reĝisoro(j) Pedro Almodóvar
Produktisto(j) Agustín Almodóvar
Scenaro Pedro Almodóvar
Filmita en Madrido • Kanarioj
Loko de rakonto Kanarioj
Muziko de Alberto Iglesias
Rolantoj Penélope Cruz • Lluís Homar • Blanca Portillo • José Luis Gómez • Rubén Ochandiano • Tamar Novas • Ángela Molina • Chus Lampreave • Lola Dueñas • Carmen Machi • Rossy de Palma • Agustín Almodóvar • Alejo Sauras • Asier Etxeandía • Carlos Leal • Dani Martín • Mariola Fuentes • Esther García Rodríguez • Kira Miró • Coté Soler • Ramón Pons • Kiti Mánver • Chema Ruiz
Produktinta firmao El Deseo
Honorigoj Eŭropa Filmopremio por la Plej Bona Komponisto
IMDb
vdr

Los abrazos rotos (La rompitaj brakumoj) estas la titolo de hispana filmo verkita kaj reĝisorita de Pedro Almodóvar kaj premierita en Hispanio la 18an de marto 2009.[1]​ La filmo ricevis diversajn nomumojn kaj premiojn.

Intrigo[redakti | redakti fonton]

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

Viro verkas, vivas kaj amas en la malhelo. Antaŭ dek kvar jaroj, li suferis teruran trafikakcidenton, kiu lasis lin tute blinda. Li uzas du nomojn, Harry Caine (pseŭdonimo sub kiu li subskribas literaturajn verkojn, rakontojn kaj scenarojn) kaj Mateo Blanco (lia reala nomo, laŭ kiu li vivas kaj subskribas la filmojn kiujn li reĝisoras). En la aktualo, Harry Caine vivtenas sin pere de la scenaroj kiujn li verkas kaj danke al la helpo de sia malnova kaj fidela produktorino, Judit García, kaj de Diego, ŝia filo, sekretario, tajpisto kaj blindulgvidisto. La historio de Mateo, Lena, Judit kaj Ernesto Martel estas historio de amour fou (freneza amo), dominita de la fato, la ĵaluzo, la povomisuzo, la perfido kaj la kulpokomplekso.[2]

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Geaktoraro kaj roluloj[redakti | redakti fonton]

Produktorado[redakti | redakti fonton]

Oni filmis en Kanarioj kaj en la regiono Madrido.[3] Ekzemple ĉe la Viadukto de Madrido kie Pedro Almodóvar jam estis filminta scenojn de Matador (1986) kaj filmos por Los amantes pasajeros (2013).[4]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 'Los abrazos rotos' se estrenará el 18 de marzo en El Mundo, alirita la 20an de oktobro 2023.
  2. lahiguera.net. «Los abrazos rotos»., alirita la 20an de oktobro 2023.
  3. Madridiario. «Pedro Almodóvar concluye el rodaje en Madrid de 'Los abrazos rotos'». Madridiario, alirita la 20an de oktobro 2023.
  4. Diphusapaty (25a de septembro 2012). «Todo Almodóvar: Localizaciones - Viaducto de Segovia». Todo Almodóvar, alirita la 20an de oktobro 2023.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Los abrazos rotos en la hispana Vikipedio.