José Luis Gómez

El Vikipedio, la libera enciklopedio
José Luis Gómez
Persona informo
Naskonomo José Luis Gómez García
Naskiĝo 19-an de aprilo 1940 (1940-04-19) (83-jaraĝa)
en Onubo
Lingvoj hispana
Ŝtataneco Hispanio
Okupo
Okupo teatra reĝisoro • filmaktoro • filmreĝisoroaktoro
vdr

José Luis GÓMEZ García (Onubo, 19a de aprilo 1940) estas hispana aktoro kaj reĝisoro. Estas membro de la Real Academia Española kaj honora membro de la Academia de las Artes Escénicas de España.

Li studis en Germanio kaj Francio kaj eklaboris en Germanio, de kie li estis invitita al internaciaj festivaloj kiel tiuj de Bazelo, Berlino, Frankfurto, Prago kaj Zuriko.

Lia renkonto kun Jerzy Grotowski en Wroclaw, en 1971, estis tialo por reveno en Hispanion, kie li produktoris, reĝisoris kaj aktoris en teatraĵoj kiel Informe para una Academia de Kafka kaj Gaspar de Peter Handke, kun kiuj li turneis sur scenejoj kaj hispanaj kaj latinamerikaj. Lia ludado en El resistible ascenso de Arturo Ui de Brecht kaj lia protagonista aktorado en la filmo Pascual Duarte, laŭ la similnoma romano de Camilo José Cela famigis lin en la tuta Hispanio. Poste li laboris kun kinistoj kiel Armiñán, Bollaín, Brasó, Camino, Chávarri, Gutiérrez Aragón, De la Iglesia, Losey, Pilar Miró, Saura, Gonzalo Suárez kaj Pedro Almodóvar.

En 1978, post studperiodo en Novjorko kun Lee Strasberg, li estis nomumita direktoro de la Centro Dramático Nacional, kun Núria Espert kaj Ramón Tamayo, kaj du jarojn poste de la Teatro Español. La plej elstaraj verkoj de tiu etapo estis la surscenejigojn de Bodas que fueron famosas del Pingajo y la Fandanga de José María Rodríguez Méndez, inaŭgure de la CDN, La velada en Benicarló, laŭ teksto de Manuel Azaña,[1] kaj La vida es sueño kaj Absalón de Calderón de la Barca.

filmoj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. El País (6a de novembro 1980). «Crítica | Emotivo estreno oficial de "La velada en Benicarló".». ISSN 1134-6582. Konsultita la 19an de aprilo 2020.