La familio de Pascual Duarte
La familia de Pascual Duarte | |
---|---|
literatura verko | |
Aŭtoroj | |
Aŭtoro | Camilo José Cela |
Lingvoj | |
Lingvo | hispana lingvo |
Eldonado | |
Eldondato | oktobro 2008 |
Loko de rakonto | Hispanio |
La familio de Pascual Duarte (hispane La familia de Pascual Duarte) estas ĉefverko de Camilo José Cela, kiu subite famigis lin en 1942. La verko estas forte influita de Hispana enlanda milito kaj Dua mondmilito. Tiam hispana literaturo estis forte kontrolata de faŝismo kaj cenzuro mutigis plejparton de intelektuloj, escepte al tiutempa oficiala literaturo La familio de Pascual Duarte. Preter la ŝtata propagando, la romano de la juna Cela rekte spegulis la brutalon, la mizeron, la violentan temperamenton de homoj, kies naturon apenaŭ bridis ia respekto al religiaj principoj rutine lernitaj.
Ĝi estas inkludita en la listo de la 100 plej bonaj romanoj en hispana lingvo de la 20-a jarcento farita de la hispana ĵurnalo El Mundo.[1]
Intrigo
[redakti | redakti fonton]La "heroo" Pascual Duarte simbolas, per sia sensenca krimado, la Hispanion de la interna milito kaj de postaj jaroj, kaj la romano, ankaŭ per sia stilo kaj lingvaĵo identiĝas kun la hispana realismo, krude senkompata kaj cinika, tiel elstara en la pikareska ĝenro. Pascual estas bruta kamparano kiu mortigas unue sian ĉashundon, poste mulinon kiu faligis sian edzinon Lola. Fakte kortuŝis lin la akcidenta kaj mizera morto de frateto. Ĉar li konsideris sia rivalo lokanon Estirao kiu seksallogis sian edzinon, li kverelis kontraŭ li kaj mortigis lin. Malliberigite el prizono, li murdas ankaŭ sian patrinon, kiun li konsideras okaziganta de la prostituigo de Lola. Tial li estas mortokondamnita; estante en prizono, li rakontas sian historion al advokato kiel letero.
La verko
[redakti | redakti fonton]Romano tipe hispana, se oni konsiderus ties etoson, temon kaj figurojn, akceptiĝis kun tiel granda intereso ne nur en Hispanio sed en la tuta mondo. La familio de Pascual Duarte nun eldoniĝis en preskaŭ ĉiuj literaturaj lingvoj. Al Esperanto tradukis ĝin Fernando de Diego.
Krome oni faris filmon nome "Pascual Duarte" en kiu la rolon de la protagonisto ludis la aktoro José Luis Gómez.
Analizo
[redakti | redakti fonton]Mankas markita strukturo por komprenigi la mensostatan misordon de la ĉefrolulo, kiu iel luktas kontraŭ la tragedio kaj sia destino, sangelverŝa fato. Tamen la stilo estas zorgita, ekzemple en la priskriboj de la murdoj, unue malrapidaj kaj poste akcelitaj, finante en la trankvilecon.
La verko estas pli naturalisma ol realisma. Estas detaloj kiuj ne kongruas kun la regiona realo. Sed la personeco de la ĉefrolulo estas okazigita de la malhumana devenloko.