Los amantes pasajeros

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Los amantes pasajeros
filmo
Originala titolo Los Amantes Pasajeros
Originala lingvo hispana lingvo
Kina aperdato 8 mar. 2013
Ĝenro komedia filmo, samseksemeca filmo
Kameraado José Luis Alcaine
Reĝisoro(j) Pedro Almodóvar
Produktisto(j) Agustín Almodóvar • Esther García Rodríguez
Scenaro Pedro Almodóvar
Filmita en Madrido
Loko de rakonto Madrido
Muziko de Alberto Iglesias
Rolantoj Javier Cámara • Lola Dueñas • Cecilia Roth • Hugo Silva • José María Yazpik • Willy Toledo • Blanca Suárez • Paz Vega • Carmen Machi • Penélope Cruz • Antonio Banderas • Raúl Arévalo • Antonio de la Torre • Carlos Areces • La Terremoto de Alcorcón • Miguel Ángel Silvestre • Nasser Saleh • Agustín Almodóvar • Bárbara Santa-Cruz • Susi Sánchez
Produktinta firmao El Deseo
IMDb
vdr

Los amantes pasajeros (La pasemaj geamantoj) estas la titolo de hispana filmo verkita kaj reĝisorita de Pedro Almodóvar kaj premierita en Hispanio en 2013. Ĉefaj geaktoroj estis Javier Cámara, Raúl Arévalo, Lola Dueñas kaj Hugo Silva inter pluraj aliaj.

La filmo ricevis diversajn nomumojn kaj premiojn.

Intrigo[redakti | redakti fonton]

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

Dum flugo de Madrido al Meksikurbo per Airbus A340 de la flugentrepreno Península, aperis grava problemo, pro kiu la pasaĝeroj, vidante sin rande de la morto, iom post iom malfermas siajn plej intimajn sekretojn.

Kelkaj de la pasaĝeroj estas aparta triopo de stevardoj, nome Fajas (Carlos Areces), Joserra (Javier Cámara) kaj Ulloa (Raúl Arévalo); viziulino nome Bruna (Lola Dueñas), kiu estas ankoraŭ virgulino ĉar ŝi timigas la virojn; kunpiloto Benito Morón (Hugo Silva); ĉefpiloto Álex Acero (Antonio de la Torre), feliĉa familipatro, kun alkoholisma koramiko; sinjoro Más (José Luis Torrijo), korupta entreprenisto kiu fuĝas el Hispanio; Infante (José María Yazpik), de kiu oni scias malmulte, nur ke li legas la romanon "2666" de Roberto Bolaño; Norma Boss (Cecilia Roth), eraro kiu fariĝis virino; Ricardo Galán (Guillermo Toledo), malsukcesa aktoro; du ĵusgeedzoj irantaj al Cancún por mielmonato (Miguel Ángel Silvestre kaj Laya Martí).

Aliaj roluloj de la filmo (ekster la aviadilo) estas Ruth (Blanca Suárez); Alba (Paz Vega); León (Antonio Banderas), laboristo kiu faras eraron kiu riskos la vivon de la pasaĝeroj; Jessica (Penélope Cruz), kiu zorgas pri la transportado de la valizoj; la pordistino de la konstruaĵo en kiu loĝas Alba (Carmen Machi).

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Geaktoraro kaj roluloj[redakti | redakti fonton]

Analizo[redakti | redakti fonton]

La kritiko ĝenerale estis malfavora. Por ekzemplo, la populara retejo "Rotten Tomatoes" kvalifikis la filmon per totala averaĝo de 49 % de pozitivaj voĉoj. Tamen, ĝi komerce sukcesis: enspezis ĉirkaŭ 14,6 milionojn da eŭroj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Los amantes pasajeros en la hispana Vikipedio.