Raúl Arévalo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Raúl Arévalo
Persona informo
Raúl Arévalo
Naskonomo Raúl Arévalo Zorzo
Naskiĝo 22-an de novembro 1979 (1979-11-22) (44-jaraĝa)
en Mostolo, Provinco Madrido,  Hispanio
Lingvoj hispana vd
Ŝtataneco Hispanio vd
Profesio
Okupo aktorofilmreĝisoro • televida aktoro • scenaristo vd
Aktiva dum 2001– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Raúl ARÉVALO Zorzo (Móstoles, Madrido, 22a de novembro 1979) estas hispana aktoro kaj reĝisoro.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Ek 2003 li aperis en sia unua filmo reĝisorita de Joaquín Oristrell, nome Los abajo firmantes, kun Javier Cámara, Fernando Guillén kaj María kaj Juan Diego Botto inter aliaj. Poste venis Cosas que hacen que la vida valga la pena (2004), de Manuel Gómez Pereira; tiuokaze akompanis lin Ana Belén, José Sacristán, Rosario Pardo kaj Carmen Balagué inter aliaj.

Inter 2003 kaj 2005 Raúl ludis kelkajn rolulojn en epizodoj de kelkaj sukcesaj televidserioj kiel Hospital Central, Cuéntame cómo pasó, Aída kaj Motivos personales. Iñaki Martikorena reĝisoris lin en 2005 en la kurto La luz de la primera estrella (2005), en kiu li protagonistis kun la aktorino Marta Aledo.

En 2006, unu el liaj ĉefaj roloj estis tiu de Israel en la sukcesa unua verko de Daniel Sánchez Arévalo, AzulOscuroCasiNegro, kun Quim Gutiérrez, Marta Etura kaj Antonio de la Torre inter aliaj. Antonio Banderas elektis lin kiel unu de la protagonistoj de sia dua filmo kiel reĝisoro, nome El camino de los ingleses (2006), kun Fran Perea, Félix Gómez kaj Alberto Amarilla inter aliaj.

En 2007 li aperis en ¿Por qué se frotan las patitas?, de Álvaro Begines kun Lola Herrera, Carlos Álvarez-Novoa kaj Antonio Dechent. Li ree laboris kun Daniel Sánchez Arévalo, por kurto titolita Traumalogía. Poste li intervenis en Siete mesas de billar francés (2007), reĝisorita de Gracia Querejeta kaj protagonistigita de Maribel Verdú, Blanca Portillo, Ramón Barea kaj Amparo Baró, kaj en Tocar el cielo (2007), de Marcos Carnevale kun Chete Lera kaj Verónica Echegui.

8 citas, sub reĝisorado de Peris Romano kaj Rodrigo Sorogoyen, en kiu li protagonistis kun Fernando Tejero, José Luis García Pérez, Adriana Ozores kaj Belén Rueda kaj Los girasoles ciegos, de José Luis Cuerda, kun Maribel Verdú, estas liaj ĉefaj filmoj de 2008. En 2011 li premierigis Primos, kun Quim Gutiérrez kaj Adrián Lastra.

La 2an de septembro 2016, li premierigis sian unuan filmon kiel reĝisoro nome Tarde para la ira, en la Festivalo de Venecio de 2016,​ protagonistigita de Antonio de la Torre, venkinta en la Goya-premio 2017 al la plej bona filmo, kaj li mem ricevis la premion al la plej bona nova reĝisoro.

Filmoj[redakti | redakti fonton]

  • 1999 La mujer más fea del mundo
  • 2003 Los abajo firmantes
  • 2004 Cosas que hacen que la vida valga la pena
  • 2005 Me estoy quitando
  • 2006 ¿Por qué se frotan las patitas?
    • El camino de los ingleses
    • AzulOscuroCasiNegro
  • 2007 Siete mesas de billar francés
    • Tocar el cielo
  • 2008 El patio de mi cárcel
  • 2009 Gordos
  • 2010 También la lluvia
  • 2011 Primos
  • 2012 Promoción fantasma
  • 2013 La gran familia española
  • 2014 El club de los incomprendidos
    • La isla mínima
    • Negociador
    • La vida inesperada
  • 2015 Hablar
  • 2016 Cien años de perdón
  • 2017 Oro
  • 2018 Mi obra maestra
    • Ola de crímenes
    • El aviso
    • Memorias de un hombre en pijama
  • 2019 El plan
  • 2020 Black Beach
    • Los Europeos
  • 2021 Donde caben dos
  • El lodo
  • 2022 Voy a pasármelo bien

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Raúl Arévalo en la hispana Vikipedio.