Gracia Querejeta

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gracia Querejeta
Persona informo
Naskonomo Gracia Querejeta Marín
Naskiĝo 13-an de aŭgusto 1962 (1962-08-13) (61-jaraĝa)
en Madrido
Lingvoj hispana
Ŝtataneco Hispanio
Alma mater Komplutensa Universitato de Madrido
Familio
Patro Elías Querejeta
Okupo
Okupo filmreĝisoroscenaristo
vdr

Gracia QUEREJETA Marín [KEREĥeTA] (Madrido, 13a de aŭgusto 1962) estas hispana kinreĝisorino.

Ŝi estas filino de la produktoro Elías Querejeta, kiu montris al ŝi la vojon al la kinetoso. Ŝi studis historion en la Komplutensa Universitato de Madrido.

En 1992 ŝi reĝisoris sian unuan filmon Una estación de paso, premio speciala de la Ĵurio en la Seminci de Valadolido. Sekvis El último viaje de Robert Rylands kaj Cuando vuelvas a mi lado (Kiam vi revenos ĉe min), filmo kiu rakontas la historion de tri fratinoj kiuj renkontiĝas post la morto de sia patrino. En tiu filmo partoprenis la aktorinoj Mercedes Sampietro, Julieta Serrano kaj Adriana Ozores.

En 2004 ŝi reĝisoris Héctor, premio al la plej bona filmo en la Festivalo de Malago en majo 2004. Siete mesas de billar francés de 2007 havigis al ŝi diversajn nomumojn al Goya-premio kiel plej bona reĝisorado kaj adaptado de scenaro.

Verkoj[redakti | redakti fonton]


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Gracia Querejeta en la hispana Vikipedio.