Fernando León de Aranoa

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Fernando León de Aranoa
Persona informo
Naskiĝo 26-an de majo 1968 (1968-05-26) (55-jaraĝa)
en Madrido
Lingvoj hispana
Ŝtataneco Hispanio
Alma mater Komplutensa Universitato de Madrido
Okupo
Okupo filmreĝisoroscenaristoproduktoro • filma scenaristo • television writer • dokumenta verkisto • ilustristo • karikaturisto
Verkoj Mundo Alas
Familia
Barrio
Los lunes al sol
Princesas
El buen patrón
TTT
Retejo http://www.reposado.net/
vdr

Fernando LEÓN de Aranoa (Madrido, 26a de majo de 1968) estas hispana kin-reĝisoro kaj scenaristo.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Li ekkarieris kiel scenaristo por televidserioj kiel Turno de oficio, por programoj kiel Un, dos, tres... responda otra vez kaj por humoristoj kiel Martes y Trece.

Lia unua filmo estis Familia (1996), kies scenaron li ankaŭ verkis. Pro tiu filmo li ricevis Goya-premion al la plej bona nova reĝisorado, kaj aliajn premiojn. En 1998 li verkis kaj reĝisoris Barrio (kvartalo), portreto de la vivo de tri adoleskuloj en marĝena kvartalo; pro tiu li ricevis la Goya-premiojn al la plej bonaj reĝisorado kaj scenaro, inter pluraj aliaj premioj.

En 2002 li reĝisoris Los lunes al sol, protagonistigita de Javier Bardem, kiu plej sukcesis tiun jaron en la Goya-premioj (nome kvin) kaj ricevis la Oran Konkon al la plej bona filmo en la Donostia Kinfestivalo. En 2021 li reĝisoris El buen patrón, kiu denove plej sukcesis tiun jaron en la Goya-premioj (nome ses).

Filmoj[redakti | redakti fonton]

  • 2022 Sintiéndolo mucho (dokumenta filmo pri Joaquín Sabina).
  • 2021 El buen patrón
  • 2017 Loving Pablo
  • 2016 Política, manual de instrucciones (dokumenta filmo)
  • 2015 Un día perfecto
  • 2010 Amador
  • 2007 Invisibles (dokumenta filmo, ĉapitro Buenas noches Ouma)
  • 2005 Princesas
  • 2002 Los lunes al sol
  • 2001 Caminantes (dokumenta filmo)
  • 1998 Primarias (dokumenta filmo)
  • 1998 Barrio
  • 1996 Familia
  • 1994 Sirenas (kurto)