Familia

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Familia
filmo
Originala titolo Familia
Originala lingvo hispana lingvo
Kina aperdato 24 jan. 1997, 1996
Ĝenro filma dramo, komedia dramo
Kameraado Alfredo F. Mayo
Reĝisoro(j) Fernando León de Aranoa
Produktisto(j) Elías Querejeta
Scenaro Fernando León de Aranoa
Loko de rakonto Madrido
Muziko de Stéphane Grappelli
Rolantoj Juan Luis Galiardo • Amparo Muñoz • Ágata Lys • Chete Lera • Elena Anaya • Raquel Rodrigo • André Falcon • Juan Querol • Béatrice Camurat
Honorigoj Goya Award for Best New Director
IMDb
vdr

Familia (familio) estas hispana drama filmo de 1996 reĝisorita de Fernando León de Aranoa, kies unua filmo kiel reĝisoro estis. La aktoraro estis elstara, kun brila Juan Luis Galiardo, iama belulino Amparo Muñoz kaj juna Elena Anaya. La filmo kaj ĉefe Fernando León de Aranoa pro ĝi ricevis diversajn premiojn

Intrigo[redakti | redakti fonton]

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

Santiago (Juan Luis Galiardo) komencas la tagon de sia 55a datreveno ĉirkaŭita de abunda familio, kiu montras al li amon kaj havigas al li donacojn. Ĉiuj atendas lin en la kuirejo por kanti al li la tipan datrevenan kanton. Sed io ne bone iras: al Santiago ne plaĉas la donaco de sia plej jun filo, ne kredas lin, kiam tiu asertas, ke ja li amas lin, pro kio la patro krias kaj maldungas la filon. Kolere li postulas alian junan filon, kiu ne estu dika, ne uzu okulvitrojn kaj se eble similu al li almenaŭ iom.

Laŭlonge de la horoj, oni malkovras, strangajn aferojn en tiu supozita familio: la filoj ne estas veraj fratoj, fremda virino subite aliĝas al la familio... Iom post iom evidenta, ke Santiago estas solulo kiu, por mildigi la solecon de la datreveno, dungis grupon de aktoroj por ke ili ŝajniĝu liaj familianoj.

La agado okazas dum la 24 horoj de la tago en ununura scenejo, nome ĉaledo de ĉirkaŭurbo.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Geaktoroj kaj roluloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Familia (película) en la hispana Vikipedio.