Elías Querejeta

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Elías Querejeta
Persona informo
Naskonomo Elías Querejeta Gárate
Naskiĝo 27-an de oktobro 1934 (1934-10-27)
en Hernani
Morto 9-an de junio 2013 (2013-06-09) (78-jaraĝa)
en Madrido
Mortokialo pulma kancero
Lingvoj hispana
Ŝtataneco Hispanio
Familio
Patro Elías Querejeta Insausti
Infano Gracia Querejeta
Okupo
Okupo filmproduktoro • futbalisto • scenaristofilmreĝisoroproduktoro
vdr

Elías QUEREJETA Gárate [kereĤEta GArate] (Hernani, Gipuzko, 27a de oktobro 1934 - Madrido, 9a de junio 2013)​ estis hispana futbalisto (en junaĝo) kaj poste grava produktoro. Li laboris ankaŭ kiel scenaristo, reĝisoro kaj dokumentisto. Li estis la patro de la reĝisorino Gracia Querejeta, kaj montris al ŝi la vojon al la kinetoso.

Biografio kaj kariero[redakti | redakti fonton]

Li estis filo de la politikisto de la frankisma diktaturo Elías Querejeta Insausti. Juvna li estis grava futbalisto, dum li kombinis tion kun studoj de kemio kaj juro. Kiel futbalisto, li estis avanulo de unua divizio en la teamo Real Sociedad dum ses sezonoj inter 1952 kaj 1958. En 1958 estante nur 23-jaraĝa, li lasis la etoson de futbalo, kaj translokiĝis al Madrido por dediĉi sin profesie al kino, sia granda pasio.

En 1961 li kreis sian unuan produktoran kompanion, kaj en 1964 tiun per kiu li produktoris pli ol 50 filmoj, ekde la fino de la frankismo kaj la transiro, ekzemple por la reĝisoroj Carlos Saura, Víctor Erice, Manuel Gutiérrez Aragón kaj Julio Medem. Filmoj de Saura kaj Querejeta estis ege sukcesaj, kiel La caza (La ĉasado, 1965), kiu ricevis la premion al la plej bona reĝisoro en la Berlinale; Peppermint frappé (1967), premiita per la Arĝenta Urso en sama festivalo; Stress es tres, tres (1968), La madriguera (1969) kaj El jardín de las delicias (1970). Tiu kunlaborado respegulis la transiron de la fino de la frankismo al la demokratio per filmoj kiel Ana y los lobos (1972), La prima Angélica (1973), Cría cuervos (1975), kaj Elisa, vida mía (1977). La lastaj produktoj de tiu fekunda kunlaborado estis Los ojos vendados (1978), Mamá cumple cien años (1979), Deprisa, deprisa (1980), kaj Dulces horas (1981).

Li produktoris ankaŭ gravan verkon de la reĝisoro Víctor Erice, nome El espíritu de la colmena, filmo premiita en la Donostia Internacia Kinfestivalo de 1973 per la Ora Konko al la plej bona filmo. Kaj finfine produktoris filmojn de Fernando León de Aranoa (Familia kaj Barrio) kaj de sia filino, nome Gracia Querejeta (Una estación de paso, El último viaje de Robert Rylands kaj Cuando vuelvas a mi lado).

Li ricevis la Ormedalon de la Kinakademio de Hispanio en 1998.

Li havis fortan rilaton kun la aktorino Amparo Muñoz.

Filmoj kiel produktoro[redakti | redakti fonton]

  • Cerca de tus ojos (2009).
  • El agua de la vida (2008).
  • Buscarse la vida (2007).
  • Siete mesas de billar francés (2007).
  • Goodbye, América (2006).
  • Noticias de una guerra (2006).
  • Avant l'oubli (2005) (kunproduktoro).
  • Invierno en Bagdad (2005).
  • Condenados al corredor (2003).
  • Los lunes al sol (2002).
  • Asesinato en febrero (2001).
  • La espalda del mundo (2000).
  • Cuando vuelvas a mi lado (1999).
  • Barrio (1998).
  • Shampoo Horns (1998).
  • Familia (1996).
  • El último viaje de Robert Rylands (1996).
  • La ciudad de los niños perdidos (La cité des enfants perdus) (1995).
  • Historias del Kronen (1995).
  • El aliento del diablo (1993).
  • Una estación de paso (1992).
  • Las cartas de Alou (1990).
  • El número marcado (1989).
  • 27 horas (1986).
  • Tasio (1984).
  • Feroz (1984).
  • El sur (1983).
  • Dulces horas (1982).
  • Deprisa, deprisa (1981).
  • Dedicatoria (1980).
  • Los primeros metros (1980).
  • Mamá cumple cien años (1979).
  • Los ojos vendados (1978).
  • Las palabras de Max (1978).
  • A un dios desconocido (1977).
  • Elisa, vida mía (1977).
  • El desencanto (1976).
  • Pascual Duarte (1976).
  • Cría cuervos (1976).
  • El increíble aumento del coste de la vida (1976).
  • La prima Angélica (1974).
  • El espíritu de la colmena (1973).
  • La banda de Jaider (Verflucht, dies Amerika) (1973).
  • Ana y los lobos (1973).
  • Carta de amor de un asesino (1972).
  • El jardín de las delicias (1970).
  • Las secretas intenciones (1970).
  • Los desafíos (1969).
  • La madriguera (1969).
  • Stress es tres, tres (1968).
  • Si volvemos a vernos (1968).
  • Peppermint frappé (1967).
  • De cuerpo presente (1967).
  • El próximo otoño (1967).
  • Último encuentro (1967).
  • La caza (1966).
  • Noche de verano (1962).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Elías Querejeta en la hispana Vikipedio.