Hernani

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Hernani
Hernaniko erdigunea.JPG

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 20120 [+]
Retpaĝaro www.hernani.eus [+]
Demografio
Loĝantaro 20 354  (2019) [+]
Loĝdenso 511 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 43° 16′ N, 1° 58′ U (mapo)43.2661645-1.9749167Koordinatoj: 43° 16′ N, 1° 58′ U (mapo) [+]
Alto 44 m [+]
Areo 39,81 km² (3 981 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Situo de Hernani
Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Hernani [+]
Information icon.svg
vdr

Hernani [erNAni] estas hispana urbo kaj municipo de la provinco Gipusko, apartenanta al la komarko de Donostio, en la regiono (aŭtonoma komunumo) Eŭskio. Ĝi estas je 5 km de Donostio. La municipa teritorio de Hernani okupas areon proksimume de 40 km² kaj limas kun tiuj de Donostio, Astigarraga, Arano, Elduayen, Rentería, Lasarte-Oria kaj Urnieta. Ties loĝantaro estis de 19 774 loĝantoj (en 2017).[1]

El ties urba kerno (deklarita Kultura Havaĵo kun la kategorio de Monumenta Komplekso), ĉe la deklivaro de la monto Santa Bárbara, eblas rigardi al ampleksa zono de la valo de la rivero Urumeo. Ties patronaj festoj okazas inter la 23a kaj 27a de junio, honore al Sankta Johano la Baptisto; kaj inter ili menciindas la populara danco “Azeridantza” (kiu okazas ankaŭ en la festoj de Karnavalo).[2]

Historio[redakti | redakti fonton]

Hernani titoligis la samnoman teatraĵon de Victor Hugo kaj ties protagonistan rolulon, nome bandito el nobela deveno, tamen aragona kaj tute ne eŭska. Fakte la verkisto trapasis en 1811 la urbon Hernani, kie li vidis blazonojn sur la ŝtonaj fasadoj de nobelaj domegoj. La franca poeto tiam pasigis kelkajn jarojn en Hispanio kie lia patro akompanis la napoleonan armeon.

Hernani estas ekde oktobro 2010 komponita municipo, ĉar ĝi integras submunicipon Ereñozu (en eŭska Ereñotzu).[3]

En la lastaj municipaj balotoj venkis la naciisma eŭska partio Bildu, kaj antaŭe ties antaŭaĵoj kaj poste ties posteuloj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. «Web Eustat. Datos Estadísticos de Hernán.». Alirita la 14an de aprilo 2020.
  2. [[1]] Filmeto de la Danco de la Azeri-Dantza aŭ Maskuridantza San Juan 2009 (Youtube)
  3. «Ereñotzu, contará con autonomía especial, dentro de Hernani». El diario vasco, 8a de oktobro 2010, Alirita la 14an de aprilo 2020.