Eibar

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Eibar
Eibar 2.jpg

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 20600 [+]
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 27 467  (2021) [+]
Loĝdenso 1 108 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 43° 11′ N, 2° 28′ U (mapo)43.1842839-2.4732748Koordinatoj: 43° 11′ N, 2° 28′ U (mapo) [+]
Alto 121 m [+]
Areo 24,78 km² (2 478 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Situo de Eibar
Situo de Eibar

Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Eibar [+]
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Eibar (jen eŭske, hispane Éibar) estas urbo en la provinco Gipusko en la Aŭtonoma Komunumo de Eŭskio en Hispanio. Fine de 2021 en la urbo vivis 27 467 loĝantoj.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Eibar situas je 121 m de alteco en la baseno de rivero Deba en la ekstrema okcidento de la provinco Gipusko ĉe la limo kun la najbara provinco Biskajo. La klimato estas mara kun mildaj vintroj kaj malvarmetaj someroj. La urbo situas en mallarĝa valo en monteca ĉirkaŭaĵo, la altoj ĉirkaŭ la urbo havas altecojn de 700 ĝis 800 m.

La rivero Ego fluas tra la urbo kaj enfluas la riveron Deba en la urba areo.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Industriaj konstruaĵoj de la kvartalo Txonta [ĈONta].
Preĝejo de Sankta Andreo de Éibar.

Ekde longe, la ĉefa ekonomia aktiveco estis bazita sur la fabrikado de fero, kio rezultis en prospera industrio de armiloj kio havigis la kromnomon "Villa armera" (nun "Ciudad armera", armila urbo) kaj kiu diversiĝis meze de la 20-a jarcento, rezulte en multaj aliaj produktoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

En la 19-a jarcento okazis procezoj de industriigo kun la transformo de la gilda sistemo de produktado en sistemo industria. Kun tiu procezo same okazis grava socia movado. Jam en la Karlismaj Militoj la eibar-anoj ektendencis al la liberala flanko. Same, fine de la 19-a jarcento kaj en la unua duono de la 20-a jarcento la ideoj de la internacia kaj socialisma laborista movado enradikiĝis en la socio eibar-a. La 6an de Aŭgusto 1897 okazis unua striko pro laboraj tialoj kaj tuj la laborista movado faris Éibar grava referenco en la hispana socialismo. Tio kulminis mateniĝe de la mardo 14-a de Aprilo 1931 pro la proklamo de la Dua Hispana Respubliko, kiam Éibar estis la unu hispana loko kiu realigis ĝin. Tio havigis al ĝi la titolon de «Muy Ejemplar Ciudad» (Ekzempliga Urbo).

La Hispana Enlanda Milito rezultis en la fakto, ke la urbo estis praktike detruita: la armila industrio estis evidente milita celo. La rekonstruo rezultis en grava industria disvolvigo kaj en pliigo de la loĝantaro kaj ricevo de enmigrintoj, kio tuj superis la 40 000 loĝantojn, kio etendiĝis eĉ al najbaraj loĝlokoj.

Post la restarigo de la demokratio, la du unuaj urbestroj estis de la Eŭska Naciisma Partio, la sekvantaj de la socialisma partio.

Viadukto de la AP-8 super Txonta, projektita de la inĝeniero Ginés Aparicio en 1972.[1]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. La construcción de la autopista en Éibar requirió de enormes pilares. El Correo.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]