Itsasondo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Itsasondo (stacidomo).
Itsasondo
municipo en Hispanio
Administrado
Poŝtkodo 20249
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 656  (2023) [+]
Loĝdenso 73 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 43° 4′ N, 2° 10′ U (mapo)43.0678266-2.1672356Koordinatoj: 43° 4′ N, 2° 10′ U (mapo) [+]
Alto 160 m [+]
Areo 9 km² ( 900 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Itsasondo (Gipusko)
Itsasondo (Gipusko)
DEC
Itsasondo
Itsasondo
Situo de Itsasondo
Itsasondo (Hispanio)
Itsasondo (Hispanio)
DEC
Itsasondo
Itsasondo
Situo de Itsasondo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Itsasondo [+]
vdr

Itsasondo (eŭske Itsasondo, hispane Isasondo) estas municipo en la Provinco Gipusko (Eŭskio), Hispanio. Ĝi havis 643 loĝantojn en 2022.

Ĝiaj loĝantoj nomiĝas itsasondoar.

Laŭ Koldo Mitxelena en sia libro pri eŭskaj familinomoj la loknomo Isasondo signifas etimologie "proksima al la maro", de la eŭskaj "itsaso" (maro) kaj sufiksa "ondo" (ĉe), tamen la loko estas en la komarko Goyerri, je 40 km de la provica ĉefurbo Donostio, kaj de la maro mem. La municipa teritorio estas trafluata de la Norda Aŭtoŝoseo N-I je la km 424.

Itsasondo kuŝas sur tereno precipe montara, inter kies altaĵoj fluas rojoj alfluantaj al la rivero Oria, kie estas la municipa ĉefurbo sur la maldekstra bordo de la rivero, je 150 m super marnivelo. La altitudo de la teritorio gamas inter 868 m en la norda montara zono (monto Murumendi) kaj 130 m borde de la rivero Oria.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]