Tolosa
Por samtitolaj artikoloj vidu la paĝojn Tolosa (stacidomo) kaj Tolosa-Centro (stacidomo). |
Tolosa | |||||
---|---|---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||||
Blazono | |||||
Administrado | |||||
Lando | Hispanio | ||||
Regiono | Eŭskio | ||||
Provinco | Gipusko | ||||
| |||||
Poŝtkodo | 20400 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Politiko | |||||
Urbestro | Olatz Peón Ormazabal (2015) | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 19 113 (2015) | ||||
Loĝdenso | 506 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 43° 8′ N, 2° 4′ U (mapo)43.138611111111-2.0722222222222Koordinatoj: 43° 8′ N, 2° 4′ U (mapo) | ||||
Alto | 75 m [+] | ||||
Areo | 37,38 km² | ||||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||||
| |||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Tolosa [+] | |||||
Tolosa estas municipo de Hispanio. Ĝi situas en provinco Gipusko kaj en Eŭska Aŭtonoma Komunumo. Ĝi estis fondita en 1256, kaj laŭ la stato de 2015 havis 19 113 loĝantojn. Tolosa estas internacie konata pro sia pupteatra internacia centro (TOPIC) kiu estas renkontiĝejo por pupteatristoj el la tuta mondo kaj pro Internacia koruso-konkurso.
Geografio
[redakti | redakti fonton]La urbo situas ĉe malĉefa flankvojo de la Jakoba Vojo kaj situas je dudek kvin kilometroj de San Sebastián. La ĉirkaŭaĵo estas montareca kaj estas multaj parkoj (ekzemple parko Zabalarreta) kaj pontoj. Ĝi havas oceanan klimaton. Ĝi situas en la valo de la rivero Oria, apud Uzturre, loka monto. La urba teritorio estas parto de la Reto Natura 2000.
Historio
[redakti | redakti fonton]En 1610 ĝi ludis rolon en la inkvizicia proceso pri la Sorĉistinoj de Zugarramurdi.
Etimologio
[redakti | redakti fonton]Tolosa heredis sian nomon de la franca urbo Tuluzo.
Famaj personoj
[redakti | redakti fonton]- Ainhoa Arteta (*1964), operokantistino
- Enrique Ugarte (* 1957), Musikisto kaj dirigento
- Eduardo Mokoroa, muzikisto
- Antonio Maria Labaien, verkisto kaj dramaturgo en la eŭska lingvo
- Jose Ariztimuño "Aitzol", ĵurnalisto kaj verkisto,
- Edurne Pasaban, montgrimpanto naskita en 1973
Kulturo
[redakti | redakti fonton]Tolosa estas konata pro siaj nigraj fazeoloj (hispane alubias de Tolosa, eŭske Tolosako babarrunak), pro siaj vafloj (Tejas de Tolosa) kaj pro sia karnavalo (eŭske Inateriak).
Internacia koruso-konkurso
[redakti | redakti fonton]Ĉiujare ekde 1969 internacia korus-konkurso okazis, ĉiam ĉirkaŭ la 1-a de novembro kun la celo arigi la plej bonajn korusojn de la mondo por ebligi interŝanĝon de stiloj, interpretado, voĉa edukado kaj kulturo de ĉiu lando, sed ankaŭ por konsciigi pri la muzika kaj kultura tradicio de Eŭskio.
Ĝi fariĝis unu el la plej gravaj korusaj eventoj en la mondo kaj ĝis nun preskaŭ 1 200 diversaj korusoj el la tuta mondo venis al Tolosa.
Festivalo por la Paco
[redakti | redakti fonton]La 19-an de septembro 2020 la LigKomitato de Neregistaraj Organizaĵoj de Unesko[1] organizas tie la Festivalon por la Paco al kiu partoprenas surloke kaj per videaĵoj korusoj el ĉiuj kontinentoj.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- UNIMA (Internacia Unuiĝo de pupteatristoj)
- Tolosa (stacidomo)
- Tolosa-Centro (stacidomo)
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- (eu, es) Oficiala retejo de la urbodomo de Tolosa
- (eu, es, en) Internacia koruso-konkurso de Tolosa
- (en) TOPIC
- (es) Asocio de la tolosa fazeolo
- (eu) Voĉoj de Eŭskio (en la eŭska vikipedio)