UNIMA

El Vikipedio, la libera enciklopedio
UNIMA
profesia kolegio • profesia asocio
Komenco 1929 vd
Geografia situo 49° 46′ 21″ N, 4° 43′ 18″ O (mapo)49.772444.72169Koordinatoj: 49° 46′ 21″ N, 4° 43′ 18″ O (mapo)
Sidejo Charleville-Mézières
UNIMA (Francio)
UNIMA (Francio)
DEC
UNIMA
UNIMA
Map
UNIMA
Agareo

marionetado

Fondinto(j) Otto Link • Wilhelm Löwenhaupt • Fritz Wortelmann vd
Membro de International Theatre Institute vd
Filioj UNIMA Germany vd
Retejo Oficiala retejo
vdr

La UNIMA (mallongigo pro sia franclingva nomo "Union Internationale de la Marionnette) estas internacia neregistara organizaĵo (NRO) de pupteatristoj kaj interesatoj pri pupludado, fondita en 1929 en Prago.

Tasko kaj celoj[redakti | redakti fonton]

UNIMA estas la plej malnova kaj la plej granda teatra asocio en la mondo. Pli ol 100 naciaj pupteatraj centroj aliĝis al ĝi[1].

Pro kunlaborado kun Unesko, UNIMA celas uzi pupetojn kaj la pupludan arton en la senco de homaj rajtoj kiel paco, libereco kaj reciproka kompreno ne nur en interpersonaj rilatoj sed ankaŭ por la interkompreniĝo de popoloj.

Tiusence, la asocio arigas ĉiujn elpenseblajn formojn de pupteatro sub ĝia tegmento, kiel la objekto-teatro, la ombroludo (vajango) kaj kompreneble la tradicia pupteatro en ĉiuj ĝiaj formoj kaj aspektoj.

En junio 2002 UNIMA deklaris la 21-an de marto kiel la Internacian Tagon de la Pupludado.

Inter la prezidantoj de UNIMA estis ankaŭ Max Jacob, la unua germana UNIMA-prezidanto post la Dua Mondmilito, kio gravas el la vidpunkto de interpopola interkompreniĝo, unu el al celoj de la asocio.

UNIMA-kongresoj[redakti | redakti fonton]

La pupteatra skipo el Rumanio ludis en Esperanto dum la 14-a Pupteatra Internacia Festivalo (1981).

Ĉiuj kvar jaroj okazas la internacia kongreso de UNIMA, kutime asociitaj al festivalo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Ekstera ligilo[redakti | redakti fonton]

Oficiala retejo de UNIMA

Referencoj[redakti | redakti fonton]