Tuluzo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tuluzo
urbo
Fotomontaĵo
Panorama bildo de Tuluzo
komunumo en Francio • urbego • universitata urbo

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Statuso Urbo
Lando Francio
Regiono Sudo-Pireneoj (ĉefurbo)
Departemento Haute-Garonne (prefektejo)
Arondismento Toulouse (ĉefurbo)
Kantono Ĉefurbo de 15 kantonoj
INSEE kodo 31555 [+]
Poŝtkodo 31000, 31100, 31200, 31300, 31400, 31500
Kodo laŭ INSEE 31555
En TTT Oficiala retejo [+]
Politiko
Urbestro (ekde 2014-2020) S-ro Jean-Luc Moudenc (UMP)
Demografio
Loĝantaro 447 340  (2011)
Loĝdenso 3 781 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 43° 36′ N, 1° 27′ O (mapo)43.6044444444441.4419444444444Koordinatoj: 43° 36′ N, 1° 27′ O (mapo)
Alto De 115 al 263 mŜablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Areo 118,30 km² (11 830 ha)
Horzono UTC +1 (+2 somere)
Tuluzo (Haute-Garonne)
Tuluzo (Haute-Garonne)
DEC
Tuluzo
Tuluzo
Situo de Tuluzo
Tuluzo (Francio)
Tuluzo (Francio)
DEC
Tuluzo
Tuluzo
Situo de Tuluzo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Toulouse [+]
vdr


Tuluzo (franclingve Toulouse, okcitanlingve Tolosa) estas la kvare plej granda urbo de Francio, post Parizo, Marsejlo kaj Liono. Ĝi estas la prefektejo de la departemento Alta Garono, sed ankaŭ la ĉefurbo de la tuta regiono Sudo-Pireneoj. En la franca lingvo, la loĝantojn de Tuluzo oni kutime nomas Toulousaines (inoj) kaj Toulousains (ne nur inoj) en la franca lingvo kaj, respektive, Tolosenca kaj Tolosenc en la okcitana.

Tuluzo estis la ĉefurbo de la visigota reĝlando dum pli malpli cent jaroj[1] kaj historia ĉefurbo de Langvedoko[2], kaj hodiaŭ ĝi estas la ĉefloko de la prefektejo Alta Garono kaj la sidejo de la Urba komunumo de Metropola Tuluzo[3].

Kun 447 340 loĝantoj je la 1-a de januaro 2011[4], ĝi estas la kvara plej loĝata urbo de Francio. La urba areo de Tuluzo arigas 1 250 251 loĝantojn en 2011 kiu estas ankaŭ la kvara de la lando. Kun 892 115 loĝantoj, la loĝantaro estas la sesa post tiu de Lilo kaj Nico kaj antaŭ tiu de Bordozo.

Tuluzo estas urbo kiu sekvas la ĝeneralajn tipajn arkitekturajn trajtojn de la sudo de Francio kaj konata kiel la « rozkolora urbo » pro la koloro de la loka tradicia konstrumaterialo, la briko el terakoto. La disvolviĝo de la kulturo de la violo de Tuluzo en la 19-a jarcento igis ĝin la emblemo de la urbo kaj donis la surnomon al la urbo « urbo de violoj ». Ankaŭ ĝi estas iom malpli ofte konata kiel « cité Mondine » (la Ciutat Mondina okcitane), reference al la dinastio de la grafoj de la urbo, kelkfoje nomataj Raymond[5].

Ligante Tuluzon kun Sète, la Sud-franca Kanalo estas en la listo de Monda heredaĵo de Unesko ekde 1996. La Baziliko Sankta Saturnino, la plej granda romana kirko de Eŭropo ankaŭ troviĝas en ĉi listo ekde 1998 ene de la titolo pilgrimvojoj de Jakobo de Kompostelo.

Sidejo de Airbus, Tuluzo estas la eŭropa ĉefurbo de la kosmonaŭtika industrio. Ĝi havas pli ol 100 000 studantojn[6] kaj, laŭ L'Express ĝi estas la plej dinamika urbo en Francio en 2009[7]. La reta versio de la magazino Challenges renovigis tiun titolon en 2012[8].

La emblema sporto de Tuluzo estas la rugbeo 15, kaj ties klubo naciskale havas la plej altajn medalojn. La kasuleto kaj la kolbaso estas la emblemaj specialaĵoj de la tuluza kuirarto.

Nomo[redakti | redakti fonton]

Drakmo “al la nigra kapo” farita de la tuluzatoj. Dato: inter la 2-a a.K kaj 1-a p.K.

La nomo Tolosa aperis en la malnovaj skribaĵoj sed ne antaŭ ol la 2-a jarcento, (Τώλοσσα en la greka lingvo de Poseidonios, Tolosa en latino de Cicerono, Cezaro, Plinio etc.)[9]. Ĝin oni ligas kun la tektosaĝaj volkoj[10].

La origino de la nomo Tuluzo ankoraŭ hodiaŭ estas necerta sed plej probable ligita al la gaŭla loĝejo de la tuluzatoj.

La tuluzatoj estis branĉo de la keltoj tektosaĝaj volkoj kiu ekloĝis tie en la 3-a jarcento aŭ estis asimiliĝo kompleksa de indiĝenaj popoloj.

La enigma ligo kondukas nin al plurnombraj hipotezoj kiuj kelkfoje malakceptas ĝian keltan devenon.

Certaj lingvistoj konsideras ĝin ibera[11].

Tiu ĉi hipotezo ricevas ofte grandan subtenon ĉar la regiono kie ĝi troviĝas estas markita de keltibera influo kiu okupis la sudon de la Pireneoj.

La esploristoj pensis ke la nomo Tolosa povas deveni el * Tolso kiu signifas «torda, tordita ».

La substrato de la praeŭska, nehindeŭropa lingvo lasas plurajn spurojn en loknomoj sur vasta teritorio de la sudo de la lando pli identigebla sur la masivo pirinea aŭ en la regionoj de gaskonio okcidente de la rivero Garono.

La latina nomo de la urbo Tolosa estas ankaŭ la nomo en la okcitana lingvo por la urbo Tuluzo, kiu sin trovas en la nuntempa devizo Per Tolosa totjorn mai. Ĝi iĝis Tholose unue en la franca, poste ĝi transformiĝis en Toulouse, plejverŝajne sub la influo de la okcitana prononco, je la fino de la 17-a jarcento.

Vigla urbo[redakti | redakti fonton]

La urbo jam frue industriiĝis danke al la Borso de Bazaklo ĉe la Garono, kaj ĝi iĝis naskiĝloko de multaj aviadil-fabrikantoj kiel Latécoère, Sud-Aviado, la kompanio Airbus fondita en 1970 en Blagnac, Tuluzo, estas eŭropa teknologio kiu inkluzivas multajn altteknikajn industriojn en la sektoroj kosmonaŭtika, elektronika, komputika, kemia, farmacia, servaj kaj aliaj kiel Météopole. Ĝi ankaŭ havas multajn esplorcentrojn, kiel la Laboratorio de Analizo kaj Konstruado de Sistemoj, la Nacia Centro por Spacaj Esploroj, Agrobiopolo kaj ankaŭ ĝi fokusiĝas sur esploroj rilataj al homaj kaj veterinaraj medicino.

Ĝi estas ankaŭ grava universitata urbo, kies universitato estis fondita jam en la Mezepoko (en 1229, unu el la plej malnovaj en Francio kune kun tiuj de Parizo kaj Montpeliero), kiu gastigas 100.000 studentojn. Jean Jaurès estis docento ĉe la Fakultato de Literaturo, Paul Sabatier, Nobel-premiito pri kemio en 1912 estis dekano de la Fakultato de Sciencoj kaj Vincent Auriol, prezidento de la Franca Respubliko estis laŭreato de la Fakultato de Juro.

La urbo havas prestiĝajn kulturajn instituciojn kiel ekzemple la fama Teatro de la Kapitola Teatro pro ĝia tradicio je opero kaj belkanto. La urbo ankaŭ havas plurajn aliajn teatrojn.

Aliaj lastatempe konstruitaj instalaĵoj kiel la kongresejo Pierre Baudis, la biblioteko José Cabanis, la Zenito, la urbo de la Areo de la Spaco, la muzeo de la Plantĝardenoj, la kazino-teatro ankaŭ apartenas al tiuj centroj kiuj riĉigas kaj vigligas ĝian urbon.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Situo[redakti | redakti fonton]

Topografio de Tuluzo
Situo de Tuluzo

Tuluzo situas en la Sudo (Midi) de Francio, norde en la departemento Alta Garono, sur la komunika akso inter la Mediteraneo kaj la Atlantiko. Ĝi situas sur kubuto de la rivero Garono kiu, venanta el la Pireneoj, orientiĝas nordoriente antaŭ la direkt-ŝanĝiĝo en Tuluzo de kie ĝi iras nordokcidente ĝis la Atlantiko. Suden, kiam la vetero estas agrabla, la pireneaj montoĉenoj estas videblaj. Estas sur tiu kubuto de la Garono, natura nodo por la komercaj komunikiloj, kie la unuaj homoj ekloĝis en la praa epoko de Tuluzo[12].

Ĝi estas survoje de grandaj eŭropaj vojoj, kiel la grandaj aksoj Oriento Okcidento Romo-Lisbono, Nordo Sudo E9 Parizo-Barcelono aŭ la estonta vojo diagonala Zaragozo-Liono.

Geografio ĝi situas je 122 kilometroj de pic d'Aneto kulmina pinto de la Pireneoj, fonto de la Garono en la masivo de Maladeto (Hispanio), 144 kilometroj de la Mediteraneo al Gruissan en la departemento Aude oriente kaj 233 kilometroj de la Atlantiko al Capbreton en Landes okcidente.

La dekstra parto de Tuluzo troviĝas sur nemergebla teraso sur kiu la romia urbeto establiĝis. Estas tie ankaŭ kie la komerca urbo estis formata. Aliflanke de la rivero Garono, troviĝas la maldekstra bordo kun malnova setlejo Saint-Cyprien, dum longa tempo malriĉa kvartalo ĉar konstruita ekster la muregoj de la urbo kaj en neregebla zono : situanta je kelkaj metroj malalte ĉe la dekstra bordo, la kvartalo Sant Çubran (nun Saint-Cyprien) ofte suferas gravajn inundojn. Tiel, en 1875, la kvartalo Saint-Cyprien estis inundita kaj pluraj pontoj estis detruitaj[13].

La Sudfranca Kanalo, verko de Pierre-Paul Riquet, kiu reprenis artefaritan kurbon de la Garono al la Mediteraneo trakuras la urbon kaj la regionon ĉe la dekstra flanko.

Klimato[redakti | redakti fonton]

Laŭ la Köppen-klasifiko, la klimato de Tuluzo kongruas kun la karakterizaĵoj de la malseka subtropika klimato (mildaj temperaturoj dum la tuta jaro, atingante 22 averaĝe ĝis la somero kun abunda pluvado). Krome, tie estas mezvarma oceana klimato, kun mediteranea kaj kontinenta influo, karakterizita per sekaj someroj kaj varma suna aŭtuno, milda vintro kaj printempo markita per fortaj pluvoj kaj fulmotondroj, kiel ekzemplo, la hajlfalo en majo 2008 kaj 2009. Regantaj ventoj estas, laŭ la ordo de graveco, la okcidenta vento (ĝenerale alportante malsekecon el la Atlantiko), la suda vento (el la sudoriento) kaj la vento norda, malpli ofta kaj kutime malvarma kaj seka. La vent d'autan estas ankaŭ nomata "la vento kiu frenezigas " aŭ "diabla vento", pro la influo sur la homa kaj besta kondutoj (ĉagreniĝo, korritma malordo, ktp.) kio okazas pro la alta aer-ionigo alportita de ĝi. Kelkfoje la vento povas esti tre potenca kiel tiu de la 4-a de majo 1916, kiam ĝi renversis la trajnon Tuluzo-Revel.

Tuluzo spertis mezumon de 34 varmaj tagoj kaj 33 tagoj malvarmaj jare. La averaĝa jara temperaturo estas 13,4 . La plej varma temperaturo iam registrita en Tuluzo estas 44° en aŭgusto 1923 kiu ankaŭ estis registrita en Saint Simon (areo sude de Tuluzo) kaj en la flughaveno Francazal. Ĝi estis la franca rekordo ĝis 2003. La plej malvarmaj temperaturoj estas −19.2 registritaj la 15-an de februaro 1956. La plej pluvaj tagoj atingis 82,7 mm en 7 julio 1977 laŭ fonto de Météo - Francio. La plej humida jaro estis 1993 entute 914,9 mm kaj la plej seka estis 1967 kun 377,8 mm. Tuluzo ĝuas sunbrilon kiu ja superas 2000 horojn jare (jara averaĝa 1981-2010 ).

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

La loĝantaro de la urbo estis 440.204 je la 1-a de januaro 2009, kun 1.218.166 da loĝantoj en la metropola areo (france: aire urbaine), en marto 1999 en tiu areo loĝis 964,797, kio estis rekorda kresko je +1.87 % jare inter 1999 kaj 2009.

Tuluzo estas la kvara plej granda urbo en Francio post Parizo, Marsejlo kaj Liono, kaj la kvara plej granda metropola areo post Parizo, Liono kaj Marsejlo.

La kosmonaŭtika kaj alt-teknikaj industrioj estas la malbremsantoj por tiu senhalta kresko de la loĝantato je 1,49 % jare en la metropola areo en la 1990aj jaroj (kompare kun 0,37 % de metropola Francio), kaj rekorda 1.87 % jare en la 2000-aj jaroj (0.68 % por metropola Francio), kiu estas la plej alta demografia kresko de iu franca metropola areo pli granda ol 500.000 loĝantoj, pro kio la tuluza metropola areo superis la arean metropolon de Lilo kiel la kvara plej granda metropola areo de Francio en 2009.

Oni kalkulas ke estas ĉirkaŭ 2.500 judaj familioj en Tuluzo. Islama asocio kalkulis 35.000 islamanojn en la urbo. Aliaj grandaj grupoj estas la hispanoj, afrikanoj, latinamerikanoj kaj armenoj.

La hispana komunumo[redakti | redakti fonton]

La Ponto de la katalunoj dumnokte.

La geografia proksimeco de Tuluzo al Hispanio kaj la malnovaj historiaj rilatoj inter la Tuluza graflando kaj la Aragona reĝlando, igis ke la hispanoj havu konstantan ĉeeston en ĉi tiu urbo. Fakte, ĝi reprezentas unu el la plej gravajn komunumojn de la urbo kun ĉirkaŭ 20 aŭ 25 mil anoj. Nur sufiĉas viziti kelkajn popularajn pulbazarojn de la urbo (Cristal, Saint-Aubin, Saint-Cyprien, Saint-Sernin…) kie la kastilia lingvo estas parolata de pluraj homoj. Tuluzo altiris la atenton de hispanoj pro laboraj kialoj ekde la 1920-aj jaroj ĝis la 1930-aj, kaj ili ekloĝis en tiamaj aĉ-kondiĉaj kaj fifamaj kvartaloj kiel tiu de Saint-Cyprien, kiuj poste iĝis la ĉefa setlejo por la respublikanaj ekzilitoj dum la tridekaj jaroj. Tamen, la pure hispanaj (tio estas, tiuj kiuj naskiĝis en Hispanio) hodiaŭ estas malmultenombraj, ĉirkaŭ 2 386 laŭ la censo de 2006, t.e. 6,3 % el ĉiuj eksterlandanoj de la urbo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Frua historio[redakti | redakti fonton]

Vomitorium en la Romia Amfiteatro de Tuluzo

La Garona Valo estis fokuso por komerco inter Pireneoj, Mediteraneo kaj Atlantiko ekde minimume la Ferepoko. La historia nomo de la urbo, Tolosa (τώλοσσα, kaj de ĝiaj loĝantoj, la Tolosates, unue registrita en la dua jarcento a.K.), ĝi havas nekonatan signifon kaj originon, eventuale el la akvitanaibera lingvoj, sed ankaŭ ĝi estas ligita al la nomo de la gaŭlaj tektosaĝaj volkoj.

Tuluzo eniras la historian periodon en la 2-a jarcento a.K., kiam ĝi iĝis romia armea bazo. Post la konkero de Gaŭlio, evoluis kiel romia urbo de Gallia Narbonensis. En la 5-a jarcento, Tuluzo falis antaŭ la visigota reĝlando kaj iĝis unu el ĝiaj plej gravaj urboj, en la frua 6-a jarcento eĉ funkciante kiel ĝia ĉefurbo, antaŭ ol ĝi falis antaŭ la frankoj sub Klodvigo la 1-a en 507 (Batalo de Vouillé). De tiu tempo, Tuluzo estis la ĉefurbo de Akvitanio ene de la franka sfero.

En 721, la duko Odo la Granda de Akvitanio venkis la invadan umajadan islaman armeon dum la Batalo de Tuluzo. La venko de Odo estis malgranda malhelpo por la islama vastiĝo en la kristana Eŭropo, kaj islamanoj finfine okupis grandan teritorion inkluzive de Poitiers. Karolo Martelo, jardekon poste, gajnis la faman Batalo de Tours, ankaŭ nomita, Batalo de Poitiers.

La franka konkero de Septimanio sekvis en la jaro 750, kaj duonsendependa Distrikto de Tuluzo aperis ene de la karolinga sub-regno de Akvitanio ekde la malfrua 8-a jarcento.

Distrikto de Tuluzo[redakti | redakti fonton]

Rajmondo la 4-a, grafo de Tuluzo estis gvidanto de la Tria Krucmilito

.

Dum la karolida renesanco, Tuluzo elstariĝis kaj estis la ĉefurbo de la samnoma Graflando. En la 12-a jarcento, konsuloj transprenis la administradon de la urbo kaj venis malfacilaj jaroj. Krome, estis epoko el religia konfuzo. En Tuluzo, la kataroj provis starigi komunumon, sed ili estis malvenkitaj de la soldatoj de Simon de Montfort. La posta enmarŝo de la Inkvizicio kondukis al periodo de religia fervoro dum kiu estis fondita la dominikana monaĥejo de la jakobenoj. Sub la rego de Rajmondo la 2-a kaj de tuluzaj nobeluloj, la urbaj limoj etendiĝis trans la murojn en la nordo kaj same longe en la sudon.

En la Paco de Parizo de 1229, Tuluzo estis formale submetita al la krono de Francio. La sola heredantino de la distrikto, Johana, estis engaĝita al Alfonso, grafo de Poitiers, pli juna frato de Ludoviko la 9-a. La geedziĝo iĝis laŭleĝa en 1241, sed ĝi restis seninfana, tiel, ke post la morto de Johana la distrikto apartenis al la krono de Francio kiel heredo. Ankaŭ en 1229, la Universitato de Tuluzo estis establita post la pariza modelo, celita kiel rimedo por disigi la herezan movadon. Diversaj monaĥaj ordenoj, kiel la parokanaro de la ordeno de predikantaj fratoj, estis komencitaj. Paralele, longa periodo de inkvizicio komenciĝis ene de la Tuluzaj muroj. La timo pro subpremo devigis la dignulojn al ekzilo, aŭ transformi sin. La inkvizicio daŭris preskaŭ 400 jarojn, kies ĉefurbo estis Tuluzo. Grafo Rajmondo la 7-a estis juĝita pro herezo kaj mortis en 1249 sen heredanto.

Ene de la Regno de Francio[redakti | redakti fonton]

Mapo de Tuluzo en la jaro 1631
Kapitolo de Tuluzo.

En 1271, Tuluzo integriĝis en la Francia reĝlando kaj deklaris ĝin "reĝan urbon". Per tiu laŭdo, ĝi komencis transformiĝi en intelektan kaj artan centron. Sed la 14-a jarcento devis marki malhaŭson en la riĉaĵoj de la urbo. Unue venis ekaperoj de pesto, poste la Centjara Milito. Malsatego kaj inundoj lasis siajn akrajn spurojn en la urbo. Malgraŭ forta enmigrado, foriris ĉirkaŭ 10,000 loĝantoj en 70 jaroj. Tuluzo nur havis 22,000 homojn en 1405. En 1323 la Konsistorio de Gai Saber estis establita en Tuluzo por konservi la lirikan arton de la trobadoroj. Tuluzo iĝis la centro de okcitana literatura kulturo dum la venontaj cent jaroj. La Konsistorio havis sian lastan aktivaĵon en 1484.

Ne estis ĝis la 15-a jarcento kiam Tuluzo komencis ĝui "oran epokon". Danke al la statuso je administra centro, la urbo kreskis kaj iĝis pli riĉa, partoprenante la komercon de Bordozo kun Anglio, same kiel cerealoj kaj tekstiloj. Parlamento estis starigita en ĝi fare de Karolo la 7-a kaj la komercistoj de la urbo daŭre pliriĉiĝis. Ilia ekonomia bonfarto estis plejparte bazita sur fabrik-bazita blua tinkturfarbo konata kiel paŝtelo, kiun ili eksportis ĉie en Eŭropo. Tiuj paŝtelkomercistoj konstruis grandiozajn domegojn kaj la arkitekturo kaj beletro prosperis en Tuluzo kiel neniam antaŭe.

La bubelo fine eksplodis en la duono de la 16-a jarcento. Alia blua tinkturfarbo alvenis de Ameriko, konata kiel indiga. Ĝi forviŝis la paŝtelkomercon kaj ĝi plonĝis. Religia konflikto eksplodis inter la katolikoj kaj la kalvinistoj. Dum la sama epoko, konstruaĵoj estis detruitaj per fajro kaj ekzistis ankoraŭ pli da ekaperoj de malsatego kaj pesto.

En 1761, tuluza komercisto, Joan Calàs, estis imputita je murdado de sia propra filo por malhelpi lian katolikiĝon. Calas estis mortigita unu jaron poste. La persekuto en Tuluzo de protestantoj kiel ekzemple, Calas, estis vaste kondamnita kaj religia maltoleremo iom post iom malaperis.

Dum la cetero de la 18-a jarcento, la urbo estis malrapide modernigita. Tio inkludis periodon de urba rekonstruado, kiu iĝis pli serioza en 1750. Nova projekto inkludis la konstruaĵon de la Reĝa Ĝardeno. La Granda Rondo ankaŭ datrilatas al tiu periodo, kune kun la Kanalo de Brienne kaj la Quai Dillon.

En la Franca respubliko[redakti | redakti fonton]

Granda Kafejo de la Komedio en Lafayette, 1905

La Batalo de Tuluzo (1814) estis unu el la lastaj bataloj de la Napoleonaj Militoj, kvar tagojn post la kapitulaco de Napoleono kaj la Franca Imperio al la nacioj de la Sesa Koalicio. Tuluzo, la regiona ĉefurbo, pruvis esti forte defendita de la Marŝalo Soult.

En 1856, la stacio Toulouse-Matabiau estis malfermita, lanĉante novan epokon en transportado. Aliaj transport-plibonigoj inkludis la pliigon de stratoj por formi pli vastajn bulvardojn. Iom post iom, Tuluzo aperis kiel moderna franca urbo.

Dum la fruaj jardekoj de la 20jarcenta historio, Tuluzo atestis la amasan alvenon de enmigrintoj el norda Francio, Italio kaj Hispanio. Novaj industrioj alvenis en la urbo, inkluzive de aviadilproduktado kaj kemiaj fabrikoj. La franca aerpoŝtoservo estis starigita ĉi tie ankaŭ, dum en la Dua Mondmilito, Tuluzo ludis decidan rolon en la rezista movado.

En la 1960-aj jaroj, nova ondo de enmigrintoj alvenis en la urbo, en tiu epoko el Alĝerio. Novaj hejmoj estis konstruitaj kaj la limoj de la urbo ankoraŭ estis plivastigitaj. La industri-interesoj de Tuluzo ampleksiĝis por inkludi kosmoesploron kaj elektronikon, kaj hodiaŭ, ĝi estas la kvara plej granda urbo de Francio.

Registaro kaj politiko[redakti | redakti fonton]

La Kapitolo de Tuluzo kaj ties samnoma placo kun la okcitana kruco dizajnita de Raymond Moretti
La fontano dediĉita al la okcitanlingva poeto Pèire Godolin

Urba komunumo de Metropola Tuluzo[redakti | redakti fonton]

La Urba komunumo de Metropola Tuluzo estis kreita en 2001 por pli bone kunordigi la transporton, infrastrukturon kaj ekonomiajn politikojn inter la ĉefurbo Tuluzo kaj ĝiaj tujaj sendependaj antaŭurboj. Ĝi sukcedas antaŭan distrikton kiu estis kreita en 1992 kun malpli da potenco ol la nuna konsilio. Ĝi kunigas la urbon Tuluzo kaj 24 sendependajn komunumojn, kovrante areon de 380 km2, kie loĝas 583,229 homoj (laŭ la censo de 1999), 67% el ili loĝas en la ĉefurbo Tuluzo mem. En februaro 2004, la tuta loĝantaro de la urba komunumo estis 651,209 loĝantoj, 65.5% el ili loĝas en Tuluzo. Pro lokaj politikaj disputoj, la Urba komunumo nur gastigas 61% de la loĝantaro de al metropola areo, la aliaj sendependaj antaŭurboj rifuzis aliĝi. Ekde 2009, la urba komunumo fariĝis urbo (en la franca: communauté urbaine).

Administraj dividoj[redakti | redakti fonton]

Loka politiko[redakti | redakti fonton]

Unu el la plej gravaj politikaj figuroj en Tuluzo estis Dominique Baudis, la urbestro de Tuluzo inter 1983 kaj 2001, membro de la centrisma partio UDF. Unue konata kiel ĵurnalisto fama pro lia priraportado de la milito en Libano, 36 jarojn aĝa Dominique Baudis sukcedis sian patron Pierre Baudis en 1983 kiel urbestro de Tuluzo. Pierre Baudis estis urbestro de 1971 ĝis 1983. La dinastio Baudis transformis Tuluzlon en centro-dekstran fortikaĵon, ĉar la urbo estis historie maldekstrema ekde la 19-a jarcento. Dominique Baudis ankaŭ estas konata kiel verkisto kiu verkis historiajn romanojn pri la antikvaj grafoj de Tuluzo, la Krucmilitoj kaj la Albigensismo.

Dum lia epoko kiel urbestro, la ekonomio kaj la loĝantaro de Tuluzo spertis fortan kreskon kaj prosperon. Li provis fortigi la internacian rolon de Tuluzo, same kiel revivigi la kulturan heredon de la urbo. La okcitana kruco, flago de Langvedoko kaj simbolo de la grafoj de Tuluzo, estis elektita kiel la nova flago de la urbo, anstataŭante la tradician blazonon de Tuluzo (kiu inkluzivis la lifloron de la franca monarkio). Multaj kulturaj institucioj estis kreitaj, por altiri eksterlandajn elmigrantojn kaj substreki la pasinton de la urbo. Ekzemple, monumentoj el la epoko de la grafoj de Tuluzo estis reestigitaj, la simfonia koncertejo de la urbo estis plibeligita, ĉefteatro estis konstruita, Muzeo de Moderna Arto estis fondita, la Fondaĵo Bemberg (eŭropaj pentraĵoj kaj bronzoj de la Renesanco ĝis la 20-a jarcento) estis establita, grandega pop-muzik-koncertejo (Zénith, la plej granda en Francio ekster Parizo) estis konstruita, la spacmuzeo kaj instru-parko Cité de l'Espace estis fondita, ktp.

Trakti kreskon, grava loĝigo kaj transportad-projektoj estis lanĉitaj. Eble Baudis estas plej fame konata estas pro la Tuluza Metroo: linio A de la metroo estis malfermita en 1993, kaj Baudis sukcesis entrepreni la konstruon de plia linio, t.e. la Linio B (kiu malfermiĝis en 2007), malgraŭ forta loka opozicio pro la antaŭplanitaj kostoj. La kreado de sistemo de subteraj aŭtaj parkumadstrukturoj en la urbocentro estis akre kritikita de la Verda Partio.

Malgraŭ ĉi tiuj amasaj entreprenadoj, la ekonomio de la urbo estis tiel forta, ke Dominique Baudis sciigis en 1999, ke la urbo finis repagi sian ŝuldon, igante ĝin la nura granda urbo en Francio kiu iam atingis solventecon. En Eŭropo, tipa pokapa urba ŝuldo el urboj kiaj Tuluzo estas proksimume 1,200 eŭroj. Atinga solventeco estis multjara celo por Baudis, kiu diris ke li malaperigos la urban ŝuldon kaj lia elposteniĝo.

Jean-Luc Moudenc, nuna urbestro de Tuluzo

La loka opozicio, aliflanke, kritikis tiun atingon, dirante ke la tasko de registaroj estas ne prizorgi la nul-deficiton, sed certigi la bonfarton de civitanoj, tra sociaj avantaĝoj, enhavante programojn por tiuj kiuj pli bezonas ĝin.

En 2000, Dominique Baudis estis ĉe la pinto de sia populareco, kun aprobo de 85% el la loĝantaro. Li tiam anoncis ke li ne planas kandidatiĝi por la kvara (6-jara) oficperiodo en 2001. Li klarigis ke kun 3 oficperiodoj li estis la plej long-servanta urbestro de Tuluzo ekde la Franca Revolucio; li sentis ke ŝanĝo estus bona por la urbo, kaj ke la nombro da oficperiodoj devus esti limigita. Li subtenis Philippe Douste-Blazy, tiam UDF-urbestro de Lourdes kiel sian posteulon. Baudis poste estis nomumita prezidanto de la CSA (Conseil supérieur de l'audiovisuel).

Philippe Douste-Blazy mallarĝe venkis en la voĉdonado (2001). Douste-Blazy devis alfronti revigligitan politikan opozicion, same kiel la dramecan eksplodon de la fabrikejo AZF en 2001.

En marto 2004, li membriĝis en la nacia registaro, kaj lasis Tuluzon en la manoj de la vicurbestro Jean-Luc Moudenc, elektita urbestro fare de la magistrato. En marto 2008, Moudenc estis venkita de la kandidato de la Socialista Partio, Pierre Cohen. En la venontaj elektoj en 2014 Moudenc venkis Cohen en revanĉo por rekonkeri la taskon kun pli ol 52% de la voĉoj.

Kultura heredaĵo[redakti | redakti fonton]

La kultura vivo en Tuluzo estas tre vigla kaj tre bunta.

La okcitana substrato, akademie (floraj ludoj, forta tradicio je pentrarto kaj lokaj arkitektoj) kaj universitate ĉiam vigla aldoniĝis specifa kultura situacio: en la 19-a jarcento la politika loka situacio malfermis la elitajn ejojn (operejoj, konferencejoj, muzeoj, sportejoj) al ĉiuj sociaj grupoj tuluzaj. La malproksimo de Parizo kaj ĝia miksita kulturo kondukis al la kreado de loka kulturo (eldonistoj, verkistoj, kantistoj...) tre bone identigeblaj kaj transdonitaj pere de amatoraj praktikoj riĉigitaj de diversaj tipoj de enmigrado (hispana dum la enlanda milito, nigruloj en la 1960aj jaroj, magrebaj en la 1970aj jaroj kaj ankaŭ danke al la diverseco kaj juneco de la studenta loĝantaro: tiu ĉi kreado de miksita kultura identeco estas la marko de nova movado alternativa (ekde la 1980aj Claude Sicre, pli ĵuse Motivé-e-s).

Muzeoj[redakti | redakti fonton]

La klostro kaj sonorilturo de la muzeo de la aŭgustenanoj.
Pietato Nia Damo de Grasse (muzeo de la aŭgustenanoj).

La multenombraj muzeoj de la urbo reprezentas gravan historian heredaĵon. La muzeo Sankta Rajmondo situanta proksime de la Baziliko Sankta Sernino estis kreita en 1892. Ĝi estis dediĉita al la arto kaj la arkeologio de la Antikveco. La muzeo de Malnova Tuluzo estas privata muzeo kiu montras objektojn aŭ malnovajn dokumentojn de la urbo. La muzeo Paul-Dupuy montras kolekton de objektoj kun rilatoj al la artoj grafikaj kaj dekoraciaj el la Mezepoko ĝis 1939. La muzeo Georges-Labit montras ekzotikajn objektojn kolektitajn de la aventuranto Georges Labit.

Le Muzeo de la Aŭgustenanoj estas la muzeo de belartoj de Tuluzo kreita en 1795. Temas pri la plej malnova muzeo de la urbo kaj ankaŭ de Francio por la centra muzeo de Parizo[14]. Ĝi arigas kolekton de pentraĵoj de malnovaj epokoj, kolekton de italaj pentristoj kaj alian de flandraj kaj nederlandaj tapiŝoj. Ĝi ankaŭ posedas kolekton de skulptaĵoj. La Hôtel d'Assézat gastigas ankaŭ la fondaĵo Bemberg kiu arigas kolekton de libroj, tapiŝoj kaj skulptaĵoj. La muzeo de moderna arto kaj nuntempa ĉe Abattoirs, kreita en 2000, okupas la konstruaĵojn de la iama abatejo de la urbo.

Tuluzo posedas aliajn muzeojn kiel la Muzeo de mediciniloj de la hospitaloj de Tuluzo, la Departementa muzeo de la Rezistado kaj Deportado, la Suda centro de la Arkitekturo kaj de la Urbo, la Municipa centro de la afiŝado, la poŝtkarto kaj grafikarto.

Le muzeo de la natura historio post renovigo kaj remalfermo en oktobro 2007. Fine, oni devas mencii ankaŭ la teman parkon Cité de l'espace.

La Muzeo Georges-Labit situanta en la strato de Japanio numero 17, konstruita en 1893 kun ekzotika japana kaj mediteranea ĝardeno proponas montron de aziaj artaĵoj (Barato, Kamboĝo, Tajlando, Indonezio, Nepalo, Ĉinio kaj Japanio) kaj antikvaĵoj egiptaj.

Les Abattoirs (en esperanto "La buĉejoj") estas ekspoziciejo pri moderna kaj nuntempa arto.

Teatro[redakti | redakti fonton]

Teatro Sorano

Ekde 1736, la urbo Tuluzo havas sian propran teatran trupon kiu nun havas fortan tradicion. Ĝia sidejo troviĝas en la sama konstruaĵo de la urbodomo. Hodiaŭ ĝi estas ekskluzive konsakrita al la liriko kaj baleto, administrita de aŭtonoma municipa konsilantaro ekde 1994, la teatro de la Kapitolo estas baleta grupo el 35 dancistoj plentempe dungitaj kaj miksita ĥoro el 45 kantistoj.

Tuluzo vidis la amasan aperon de surstrataj teatraj trupoj kiel Royal de luxe kaj de movado de artistoj ligitaj al la urba sceno. Sed la ĉefa teatro precipe konsakrita al la dramarto estas la Teatro de la Cité TNT kiu estas grava konstruaĵo malfermita en en 1998 konstruita de la arkitekto Alain Sarfati. Ĝi posedas amfiteatron por 898 sidantoj, malgrandan teatrejon por 250 homoj kaj studion por 74 homoj. Ĝi akceptas 100.000 spektantojn ĉiujare[15]. Du aliaj teatroj estas spaciale menciindaj: la teatro de la Digo kaj la teatro Garono. La unua montras regionajn teatraĵojn dum la dua estas teatro kiu serĉas la originalan kreadon. Pluraj aliaj teatroj kiel la Urbo-teatro, la teatro Daniel-Sorano, la teatro Pavé, la Grenier-Taetro gastigas plurajn teatraĵojn ĉiujare.

Muziko[redakti | redakti fonton]

Enirejo de la teatro de la Kapitolo

La himno de Tuluzo estas La Tuluza de la komponisto Louis Deffès.

La operaĵoj kaj baletoj estas proponitaj al la Teatro de la Kapitolo, kiu mastrumas la baletkompanion konsistanta el 35 dancistoj plentempaj kaj miksitan ĥoron el 45 kantistoj. La Nacia orkestro de la Kapitolo akiris reputacion internacian en la mondo de la klasika muziko, trovanta sin en la unuaj rangoj de la nacia sceno de la orkestrestro Michel Plasson, kaj sub la gvido de la nuna estraro de Tugan Sokhiev. En la 17-a kaj 19-a jarcentoj, grandaj voĉoj kiaj Pierre de Jélyotte kaj Victor Capoul formiĝis en Tuluzo[16]. Aliaj steluloj kiaj Mady Mesplé, Tony Poncet, Jean-Philippe LafontPierre Nougaro.

La 13-an de februaro 2008, okaze de la 15-a datreveno de la venkoj de la klasika muziko (la plej granda jara koncerto pri klasika muziko en Francio) okazis en la Halle aux Grains de Tuluzo. Dum la ceremonio, la Nacia orkestro de la Kapitolo estis longe laŭdita pro ĝia tutmonda renomo.

La Nacia Orkestro de la Kapitolo estas la franca orkestro kiu donis pli da koncertoj dum la jaro 2007 ol ĉiuj aliaj orkestroj.

Same renoma, la Ĉambra orkestro de Tuluzo, fondita de Louis Auriacombe, estas nuntempe gvidata de la violonisto Gilles Colliard. Ĝiaj pluraj iniciatoj estas la karakterizaĵo de ĉi ensemblo, kiu havas varian kaj buntan repertuaron el la baroka muziko ĝis la moderna muziko. Ĝi prezentiĝas en diversaj lokoj de la urbo, sed precipe en la aŭditorio de la Preĝejo sankta Petro de la Kuirejoj, en la kapelo Sankta Ana, en la kinejo Utopia de Tournefeuille, ktp.

Pluraj artistoj kaj muzikgrupok tuluzaj gajnis internacian reputacion ĉe pluraj muzikaj stiloj kiel ekzemple Claude Nougaro, Art Mengo, Diabologum, Gold, Images, Jean-Pierre Mader, Pauline Ester, Les Malpolis, Zebda kaj Cats on Trees. La repo ankaŭ estas reprezentita de artistoj kaj grupoj kiaj Dadoo, Fabulous Trobadors, KDD kaj aliaj 200 repistoj [17],[18] la skao kun Spook & The Guay, Beautés Vulgaires, rokmuziko kaj metalmuziko kun Psykup, Sidilarsen, Punish YourselfThe Dodoz kaj la elektronika muziko kun musique électronique Mondkopf, Electrosexual kaj la DĴ Laurent Wolf.

Amaskomunikiloj[redakti | redakti fonton]

Tuluzo estas la hejmo de pluraj lokaj televidkanaloj. France 3 Sud havas sian sidejon en Tuluzo kaj ĝiaj studioj situas en Cépière. Ĝi proponas ĉiutage la regionan aktualecon kaj ankaŭ televidprogramon en la okcitana lingvo, Viure al Païs. M6 havis lokan oficejon ĉe la avenuo Jean Jaurès kiu jam fermiĝis kaj Télé Toulouse estas la loka televidkanalo de la urbo, kies ejoj situas en la Mediateko José-Cabanis, en Marengo (origine ĝi troviĝis en Compans-Caffarelli)[19]. Fine, aliaj televidaĵoj estas elsendataj el Tuluzo, kiel ekzemple TV Bruits kiu arigas asociajn televidkanalojn kaj OC-TV kiu diskonigas interetan televidon.

Krom multaj naciaj radiostacioj, la urbo estas kovrita de multenombraj stacioj[20] lokaj: Sud Radio (101.4) gvidita de la grupo Start, France Bleu Toulouse (90.5), Canal Sud (92.2), FMR, Toulouse FM (92.6), Skyrock (100.0), NRJ (100.4), Fun Radio (105.9)[21], RTL (103.9), RMC (104.3), Europe 1 (106.3), Radio Plus, Radio-Radio (106.8), Booster FM, Radio Campus (94.0), Radio Mon Païs kaj Radio Occitània.

La gazetaro estas reprezentita plimulte de la ĉiutaga regionaj magazinoj, kiel ekzemple La Dépêche du Midi. Ĉe interreto ekzistas ankaŭ pluraj informiloj tuluzaj: Toulouseblog, Toulouse7.com et ToulouseInfos.

La okcitana lingvo[redakti | redakti fonton]

Okcitana flago.

Tuluzo, dua urbo de Okcitanio kie ĝi estas la nacia lingvo. La singulareco de la urbo konsistas el tio ke ĝi situas ĉe la limo inter la dialektoj langvedoka kaj gaskona. Laŭ la legendo, la gaskona estis parolata ĉe la maldekstra flanko de la rivero Garono (kvartalo Saint-Cyprien) kaj la langvedoka en la urbocentro. La langvedoka vario de Tuluzo, la « tuluza » (tolosan en okcitana), estas sud-langvedoka variaĵo[22]. La urbo donis plurajn ilustrajn verkistojn kaj poetojn en la okcitana, kiel Pèire Godolin. En 1323, estis kreitaj la Floraj Ludoj, la plej malnova poem-konkurso ankoraŭ celebrata, ĉiujare premiante aŭtoron en okcitana lingvo per orkolora violo. Kadre de la konkurso, Guilhem Molinier skribis Las Leys d'Amor (La Leĝoj de Amo)[23], lingvaj dekretoj kiuj rekomendas la tuluzan variaĵon kiel preferindan norman lingvon el inter la diversaj okcitanaj teritorioj (krom Provenco kaj Gaskonio).

Dulingva stratŝildo france/okcitane en la urbocentro de Tuluzo.

Longtempe malpermesita la instruado en la Nacia Eduksistemo, la okcitana ĉesis esti regule parolata sur la stratoj jam en la 1920aj jaroj sed restis en kelkaj periferiaj popularaj kvartaloj (Lalande kaj Saint-Cyprien) kie oni povis ĝin aŭskulti ĝis la 1960aj jaroj. La franca lingvo penetris en la altajn klasojn de la urbo fine de la Mezepoko kaj la anstataŭo de la lingvo (almenaŭ en la registroj) de la elito ekokazis inter 1500 kaj 1530. La franca parolita en Tuluzo ankoraŭ havas okcitanismojn, kiu percepteblas en la prononcado, la sintakso aŭ ĉe la vortprovizo [24]. Tio klarigas, ekzemple, ke, parolante pri verkisto strikte en franca lingvo, Pierre Gamarra, oni diris ke li estis “okcitana verkisto en la franca.”

La 16-an de decembro 2006, estis inaŭgurita la ejon Ostal d'Occitània (Domo de Okcitanio), kiu celas esti la fenestro de la okcitana en Tuluzo. Tiu ĉi ejo, konstruaĵo el la 15-a jarcento, renovigita de la lokaj publikaj instancoj, gastigas kvindekon da asocioj kiuj rilatas al la lingvo[25],[26]. Ekde oktobro 2009, la nomoj de la metrostacioj estis tradukitaj en la okcitanan.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Katedralo de Tuluzo

La Kapitolo de Tuluzo enhavas la Urbdomon de Tuluzo, Operon, kaj la Kapitol-Turon (el la 16-a jarcento). Ĝi situas sur la loko de la nuna Kapitolo. La Cité de l'espace (Spac-areo) estas amuzparko pri kosmoesploro. La Mediateko José Cabanis estas vizitinda biblioteko. La Ĝardeno de la Plantoj estas botanika ĝardeno kiun multaj vizitas precipe dum sunaj tagoj. La plej signifa palaca domo en Tuluzo estas la Hôtel d'Assézat.

La Bazaklo estas vadejo trans la Garono, konstruita en la malfrua 12-a jarcento kaj ankaŭ uzata por hidroelektraj aferoj. La rivero estas transirita de la Nova Ponto, konstruita en la 16-a jarcento, kaj de la Ponto de la katalunoj, konstruita komence de la 20-a jarcento.

Religiaj konstruaĵoj[redakti | redakti fonton]

La katedralo de Tuluzo estas la sidejo de la Romkatolika Ĉefdiocezo de Tuluzo. La Baziliko Sankta Sernino, parto de la Jakoba vojo estis inkluzivita kiel monda heredaĵo de Unesko. Ĝi estas la plej granda romanika kirko en Eŭropo. Ĝi enhavas tion, kio estas ĝenerale konsiderata la plej bela tuborgeno en Francio. La Baziliko Daurade, konstruita inter la 18-a kaj 19-a jarcentoj, estis fondita kiel templo al la romia dio Apolono, antaŭ konvertiĝo al kristanismo en 410 p.K. La Kirko de la jakobenoj en Tuluzo estas la tombo de Sankta Tomaso de Akvino.

La Preĝejo Sankta Petro de la Kuirejoj estas situanta en la strato de la Bulo, apud la placo Sankta Petro en Tuluzo; temas pri la plej malnova kirko de la sud-okcidento de Francio.

Edukado[redakti | redakti fonton]

Lycée Pierre-de-Fermat en Tuluzo.

Toulouse dependas de la samnoma akademio, unu el la plej granda de Francio. Olivier Dugrip estas la rektoro de la Akademio de Tuluzo ekde la 6-a de februaro 2008.

Lernejoj[redakti | redakti fonton]

Infanĝardenoj kaj bazlernejoj: Por la unua ŝtupo en la edukado, Tuluzo havas 104 publikajn infanĝardenojn kaj 22 privatajn[27], 93 publikaj bazlernejoj kaj 22 privataj[28].

Mezlerneja edukado: Por la merlerneja ŝtupo, Tuluzo havas 24 publikajn koleĝojn kaj 12 privatajn. La urbo posedas 12 publikajn liceojn inter kiuj la plej konataj estas la Lycée Pierre-de-Fermat, la Liceo Ozenne kaj la Liceo Déodat-de-Séverac, kaj 13 privatajn liceojn inter kiuj elstaras la Ensemble Scolaire Saint-Joseph kaj Le Caousou.

Supera edukado: En la lerneja jaro 2008-2009, la aglomerado de Tuluzo havis 92 820 studentojn. Tradicie ĝi estas la tria studenta urbo de Francio post Parizo kaj Liono, Tuluzo iĝis la kvara universitata urbo ekde 2007[29]. La universitato de Tuluzo estis fondita en 1229 post la kataraj okazintaĵoj. Ĝi spertis gravan disvolviĝon ekde la fondiĝo danke al la renomaj kursoj de juro. La tri aliaj universitatoj kreitaj post ĉi lasta estas la Universitato Tuluzo 1 Kapitolo, la Universitato Tuluzo II-Le Mirail kaj la Universitato Paul-Sabatier. Ĉi lasta estas la plej granda universitato de Tuluzo, kun 28056 studentoj. Al ĉi tiuj tri aldoniĝas la Nacia politeknika instituto de Tuluzo kiu havas universitatan statuson.

La urbo Tuluzo kalkulas je pluraj ejoj kiuj ofertas preparajn lecionojn por la grandaj lernejoj, el kiuj kelkaj estas tre famaj. La Lycée Pierre-de-Fermat zorgas pri la sciencoj, ekonomiko kaj literaturaj fakoj. Oni trovas ankaŭ lecionojn pri sciencaj aferoj en la Liceo Belvido, la ekonomikaj kaj komercaj en la Liceo Ozenne kaj la literaturaj kaj sociaj sciencoj en la Liceo Saint-Sernin.

En la privata flanko troviĝas la Katolika instituo de Tuluzo kiu estas supera lernejo konsistanta el pluraj fakultatoj (juro, filozofio, teologio, ktp.) kaj superaj lernejoj profesiaj aŭ por inĝenierado kiaj lernejo de ĵurnalismo de Tuluzo kaj la lernejo de inĝenieroj de Purpan.

Tuluzo ankaŭ havas plurajn grandajn lernejojn fakiĝintajn pri aeronaŭtiko

Kuirarto[redakti | redakti fonton]

Cachou Lajaunie de Tuluzo.
Violo de Tuluzo.

En la koro mem de la sudokcidento, Tuluzo okupas gravan strategian lokon proksime de Gaskonio. La restoracioj de la urbo servas plurajn specialaĵojn baze de anaso (grasa prefere). Dum laplado plej konata sendube estas la cassoulet, el kolbaso de Tuluzo kaj blankaj fazeoloj. Ĝi estas la centro de praa kverelo inter tri urboj: Castelnaudary, Karkasuno kaj Tuluzo. Sed la legendo situigas la kasuleton en la urbo Castelnaudary, dum la centjara milito (1337-1453) dum sieĝado de Castelnaudary fare de la angloj. La Cachou Lajaunie estis inventita en 1880 de Léon Lajaunie, apotekisto de la urbo.

Pluraj restoracioj tuluzaj gajnis stelojn en la jardekoj 1970-1980 kiel Dominique Toulousy, Pierre Roudgé kaj Lucien Vanel. Grandaj ĉefkuiristoj kiaj Michel Sarran, Patrick Donnay kaj Yannick Delpech partoprenas en la tuluza kuirarta vivo kaj en la sud-okcidento ĝenerale[30].

La urbo Tuluzo produktas sian propran vinon. Ĝi estas posedanto de vitejo, ĉe Domaine de Candie, situanta en la okcidento tuluza, kie oni produktas la blankan vinon, rozkoloran vinon kaj ruĝan vinon, kelkaj el ili estas malnovigitaj en kverkaj vinbareloj. Ĉi vino estas komercigita en Comté Tolosan (aŭ « comté de Toulouse »).

La violo estas alia simbolo forte ligita al la urbo. Pluraj sukeritaj specialaĵoj montras ĝin (violpetaloj, likvoraj bombonoj, ktp.), ĉiuj ĉi troveblaj en certaj dolĉaĵvendejoj en la urbocentro.

Transporto[redakti | redakti fonton]

Mapo kiu montras la publikan transporton en Tuluzo
Parto de la metroreto kiu estas subĉiele de la Linio A inter la stacioj Balma-Gramont kaj Argoulets.

La loĝado estas aparte vasta kaj fragmentita inter diversaj loĝareoj, komercaj zonoj kaj centro el renomaj laborejoj, la veturilo estas la ĉefa transportilo en tiuj lokoj (64 % el la moviĝoj)[31]. La tuto de la metroreto kaj la busaro povas transporti ĝis 412.000 pasaĝeroj en kelkaj tagoj de la semajno (la 10-an de dec. 2010)[32].

Busoj[redakti | redakti fonton]

La urba reto de busoj, nomata Tisséo, havis 83 busliniojn la 19-an de marto 2012 kiu ne nur funkciis en la urbo sed ligis ĝin kun la periferiaj loĝlokoj.

Metroo[redakti | redakti fonton]

La tuluza metropola loĝareo havas je sia dispono metroreton kiu funkcias aŭtomate, sen ŝoforo, konsistanta el du linioj, t.e. la linio A kaj linio B. La antaŭaj rekordoj pri uzado de la metroo tage estis 212.000 en la linio A kaj 200.000 en la linio B (16 okt 2009) sed tio malaltiĝas.

Fervojo[redakti | redakti fonton]

Tuluzo nuntempe havas kvar grandajn fervojajn liniojn kiuj estas la Linio Bordeaux-Saint-Jean al Sète-Ville, la Linio de Aubrais-Orléans al Montauban-Ville-Bourbon venanta el Parizo tra Limoĝo, la linio Tuluzo - Bayonne (kaj ĝia etendiĝo Linio Portet-Saint-Simon al Puigcerdà) kaj la Linio Saint-Agne al Auch.

La trajnstacidomo Toulouse-Matabiau, ĉefa stacidomo, situas en la kvartalo samnoma tre proksime de la urbocentro. Aliaj duarangaj stacidomoj toviĝas en la urbo, prizorgataj nur de TER Okcitanio.

La urbo ankoraŭ ne havas altrapidan linion. Dum la linio de Bordozo al Seto estas ekipita por la cirkulado de la TGV, per ku atingeblos Tuluzon je 5 horoj kaj duono el la stacidomo Parizo-Montparnaso, tra la linio Parizo-Montparnaso al Monts, sep el la stacidomo Lille-Europe kaj kvar el la stacidomo Lyon-Part-Dieu. Du projektoj en Tuluzo por konstruado de altrapidaj linioj estas farataj: la LGV Bordozo - Tuluzo kaj Linio Tuluzo- Narbono.

La abonkarto Pastel[33] permesas al la pasaĝero havi en unu fojo la eblon uzi la publikajn trasportilojn de TER, Tisséo kaj de la Ĝenerala Konsilio.

Sano[redakti | redakti fonton]

Kapelo Sankta Jozefo en la hospitalo La Grave.

Ekde la 12-a jarcento Tuluzo posedas plurajn hospitalojn kaj "domojn de Dio", kiel ĉiuj la mezepokaj ejoj similaj gastigas la malriĉulojn, la preterpasantojn kaj la pilgrimantojn. Kelkaj volis vidis specialan gastejon por la pilgrimantoj al Jakobo Kompostela sed tiu hipotezo ne estas konfirmita de la historiaj esploroj. La arkeologiaj eltrovoj evidentigis la ekziston de pluraj tomboj en kiuj oni trovis kelkajn simbolojn sed tio ne indikas rekte ke temas pri pilgrimantoj. En 1505, ĉiuj ĉi ejoj estas ligitaj al la hospitalo Sankta Jakobo kiu iĝis la Hôtel-Dieu. La hospitalo de La Grave restas sendependa ĉe la maldekstra bordo de la Garono por prizorgado de penst-malsanuloj. La hospitalistoj de la ordeno de Johanitoj instalis prioraton kaj fondis en ĝiaj dependaĵoj: la vilaĝon Goutz lernejo pri kirurgio. En la 19-a jarcento, medicinistoj kiaj Dominique Larrey kaj Jean-Étienne Esquirol laboris en la tuluzaj hospitaloj.

Nuntempe Tuluzo havas la sekvajn hospitalojn:

Sporto[redakti | redakti fonton]

La Stadiono Municipa de Tuluzo, aŭ franclingve Stadium Municipal de Toulouse, estas la plej granda stadiono en la urbo Tuluzo: ĝi povas gastigi multajn spektantojn dum futbalaj aŭ rugbeaj maĉoj. La stadiono estis konstruita en 1937 kaj 1938, kaj uziĝis en la Futbala Mondpokalo 1938. Post renovigoj en 1949 kaj 1997 ĝi ankaŭ gastigis matĉojn de la Futbala Mondpokalo 1998, kaj post pliaa renovigo de 2015 estas unu el dek eventejoj de la Eŭropa Futbala Ĉampionado 2016.

Gravuloj[redakti | redakti fonton]

Iel rilatas al Tuluzo la jenaj personoj:

naskiĝintoj
loĝantoj

Partneraj urboj[redakti | redakti fonton]

Tuluzo flegas partnerajn rilatojn al jenaj urboj:

Krome ekzistas kunlaboraj rilatoj kun:

Esperanto[redakti | redakti fonton]

La strato Zamenhof

Tuluzo havas grandan historion kun Esperanto. En la plej bonaj jaroj de Esperanto ne malpli ol 4 malsamaj esperanto-kluboj ekzistis. Sed pro la malfamiĝo de Esperanto, kaj la volo centrigi ĉion, la kluboj iĝis unu unika klubo: Esperanto-Kultur-Centro[34].

Tiu Kultur-Centro estas tre aktiva kaj dungas ses volontulojn (tri el ili estas dungitaj partnere kun E@I kaj BES).

La klubo enhavas kelkajn elstarajn esperantistojn, notinde Michael-Boris Mandirola, eksestrarano de TEJO, JoMo, fama esperantista kantisto kaj muzikisto, sed ankaŭ Marion Quenut, kasisto de la asocio kaj grava aktivulo en la asocio, kaj Christophe Chazarein, esperanto-instruisto.

Ne membro de la asocio, sed ofte kunlaboras kun ĝi, Flo Martorell loĝas ankaŭ en la Tuluza regiono. Li kreis la muzikeldonejon Vinilkosmo, la plej grava el la tuta esperantujo.

Interalie, EKC okazigis: malkovrajn tagojn de Esperanto, kursojn (jarajn kaj kondesajn), Zamenhofajn Tagojn (tiu de 2019 ekzemple), SEMEO (la Semajno de Esperanto), kaj multaj aliaj eventoj.

Estas gastigantoj de Pasporta Servo tie.

Okaze de la eŭropaj balotoj, Eŭropo - Demokratio - Esperanto ricevis 197 voĉdonojn (0,21 % de voĉoj) en 2004, kaj 64 voĉdonojn (0,06 % de voĉoj) en 2009.

En 2010, la renkontiĝo de la Junulara Esperantista Franca Organizo FESTO okazis en apuda vilaĝo.

En la urbo troviĝas ankaŭ ZEO: la strato Zamenhof.

Pluraj el la membroj estas ankaŭ okcitanistoj. Ni notu la fortajn ligojn inter la defendantoj de la regiona lingvo kaj de la internacia.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2014-07-31. Alirita 2014-05-11.
  2. «Dictionnaire universel, géographique, statistique, historique et politique… Par Louis Marie Prudhomme, page 241»[rompita ligilo]
  3. [1]
  4. Insee-Midi-Pyrénées Populations légales de Midi-Pyrénées au er janvier 2011, publiées en décembre 2013.
  5. Lexique des troubadours Arkivigite je 2009-06-20 per la retarkivo Wayback Machine Consulté le 16/01/2008
  6. Atlas régional : les effectifs d'étudiants - édition 2014
  7. Palmarès des villes les plus dynamiques : la revanche de la province (france) (11-a de junio 2010).
  8. Les villes les plus dynamiques de France (france). Challenges (5-a de julio 2012).
  9. Le Nom de Toulouse de Pierre Moret, 1996, Université Toulouse le Mirail - Toulouse II paĝo
  10. Histoire de Toulouse, 1974, Éditions Privat, (ISBN 978-2-7089-4709-2), paĝo
  11. Albert Dauzat kaj Charles Rostaing, Dictionnaire étymologique des noms de lieŭ en France, 2-a eldono, Librairie Guénégaud 1978.
  12. Philippe Wolff, Histoire de Toulouse, 2e édition, 1961, édition Édouard Privat
  13. Histoire de Toulouse, paĝo
  14. la Haute-Garonne encyclopédie illustrée, page 292, (ISBN 978-2-7089-5811-1)
  15. Ib., paĝo
  16. Hervé Martin et Alain Zambeaŭ, La Haute-Garonne, éditions Privat, coll. Encyclopédie illustrée, octobre 2002, (ISBN 978-2-7089-5811-1), paĝo
  17. Blog de Toulouse prend le pouvoir. Arkivita el la originalo je 2014-08-13. Alirita 2014-07-20.
  18. TolozaZik site de rap toulousain & de la Région Midi-Pyrénées[rompita ligilo]
  19. Hervé Martin et Alain Zambeaŭ, La Haute-Garonne, p. 405
  20. Liste de fréquences de radios à Toulouse
  21. Blog de Fun Radio Toulouse[rompita ligilo]
  22. La langue occitane et le Lauragais[rompita ligilo] Consulté le 17/01/2008
  23. Les Leys d’amors de Toulouse, dépaysement de la poésie courtoise[rompita ligilo] Consulté le 17/01/2008
  24. Vocabulaire toulousain de survie
  25. Convergéncia Occitana Arkivigite je 2011-01-06 per la retarkivo Wayback Machine Consulté le 17/01/2008
  26. L’Ostal d’Occitània ouvre ses portes Arkivigite je 2021-03-23 per la retarkivo Wayback Machine Site officiel de la mairie de Toulouse, Consulté le 17/01/2008
  27. Listo de infanĝardenoj tuluzaj. Arkivita el la originalo je 2011-08-23. Alirita 2014-08-27.
  28. Listo de bazlernejoj tuluzaj. Arkivita el la originalo je 2011-03-11. Alirita 2014-08-27.
  29. Atlas 2008-2009 de l'éducation nationale[rompita ligilo] Consulté le 16/06/2011
  30. Fernand Cousteaŭ et Michel Valdiguié, Toulouse, hier aujourd'hui, demain, paĝo
  31. Fonto: Enketo farita
  32. Pénurie d'essence : système D pour les Toulousains - Toulouse : LaDépêche.fr
  33. Carte Pastel, un pass unique pour le train, l'autocar et le métro
  34. Esperanto-Kultur-Centro. Arkivita el la originalo je 2012-10-10. Alirita 2012-09-08.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • oficiala urbodoma TTT-ejo (france, angle kaj kastilie)
  • EKC, Esperanto tra Tuluzo. La gevolontuloj de EKC Tuluzo prezentas siajn asocion kaj urbon. La filmeto estis farita kadre de la 2ª Virtuala Kongreso de Esperanto 2021 organizita de la Universala Esperanto-Asocio (UEA). Ĝi ankaŭ estis prezentita dum la Internacia Junulara Kongreso (IJK) 2021 de TEJO.