Saltu al enhavo

Zamenhofa Tago

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Zamenhofa Tago
Esperantistoj festantaj la Zamenhofan Tagon en Kalio, Kolombio, 2018
Esperantistoj festantaj la Zamenhofan Tagon en Kalio, Kolombio, 2018
ĉiujara okazaĵo • konsciiga tago
Alia nomo Tago de la Esperanto-libro, tago de la Esperanto-kulturo
Festata De la esperantistoj tra la tuta mondo
Speco Esperanta
Dato 15-a de decembro
Kutimoj kaj tradicioj Renkontiĝi kun amikoj por paroli Esperanton, donaci libron.
vdr

La Zamenhofa Tago (15-a de decembro) estas la naskiĝtago de L. L. Zamenhof (1859-1917), la iniciatinto de Esperanto, kaj la plej vaste celebrata festotago en Esperantujo.

En tiu tago (aŭ en alia konvena semajntago ĉirkaŭ ĝi) esperantistoj tra la mondo okazigas specialajn renkontiĝojn por festi la okazon. La idearo de Esperanto kaj la proksimeco de la Zamenhofa tago al Kristnasko instigas la kunvenintojn interŝanĝadi donacojn (prefere librojn verkitajn en Esperanto) kaj bondezirojn. Foje okazas dum tiaj kunvenoj ankaŭ prelegoj pri L. L. Zamenhof.

Ekde 1927, tiu datreveno estas samtempe la

Alternativa dediĉo

[redakti | redakti fonton]
Naskiĝtaga kuko al L.L. Zamenhof en Bjalistoka Esperanto-Societo, 2014

La Esperanta Civito registras la Zamenhofan tagon en sia konstitucio kiel la Tagon de la Esperanto-kulturo.

La Esperanta Civito ankaŭ proponis la celebradon de la 15-a de decembro kiel Tago de Esperanto-literaturo, Tago de la Esperanto-libro aŭ la Esperanto-Librotago. Tial ili kuraĝigas Esperanto-organizaĵojn kiuj okazigas renkontiĝojn dum tiu tago aldoni libro-recenzonpoem-deklamadon al la programado, aŭ anonci publikigon de nova libro. Tradicie en tiu tago oni aĉetu almenaŭ unu libron, aŭ alian kulturaĵon en Esperanto.

Ĉe la nivelo de unuopuloj, oni povas aĉeti libron aŭ komenci novan libron aŭ per simila taŭga maniero celebri la Esperanto-literaturon en tiu tago.

Origino de la tradicio

[redakti | redakti fonton]

La tradicio devenas jam de la 1920-aj jaroj, kiam laŭ propono de diversaj intelektuloj kaj aktivuloj (interalie Julio Baghy kaj Nikolao Nekrasov), la 15-a de decembro estis elektita kiel Esperanto-festotago.

La 15-an de decembro 2009 pasis 150 jaroj ekde la naskiĝo de Zamenhof, kio estis festita per pluraj eventoj. Tiutage la urbestraro de Bjalistoko inaŭguris novan Zamenhof-centron[3] kaj en Novjorko okazis simpozio omaĝe al Zamenhof kun prelegoj de Arika Okrent, Humphrey Tonkin kaj aliaj profesoroj.[4] La serĉilo Google ornamis tiutage sian emblemon per la Esperanto-flago honore al la okazo (Google Doodle),[5][6] kio igis proksimume 2 milionojn da personoj klaki ĝin kaj legi vikipedian artikolon pri Zamenhof aŭ esperanto.[7]

Tago de Esperanto

[redakti | redakti fonton]

Sub diversaj aliaj nomoj la Zamenhof-tago estas ankaŭ konata por esti Esperantotago

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Esperanto-tago (apartigilo)

Esperanto-festotagoj

Referencoj

[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]