Esperantotago

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Esperantotago povas referenci al

  • la Tago de la Esperanta Lingvo aŭ la Tago de la Esperanto-lingvo en junio, pro la unua aprobo fare de la rusa cenzuro por la publikigo de la Unua Libro, la 2-an de junio 1887[1]
  • la Tago de la Unua Libro en julio pro la aperigo de la unua lernolibro de la Lingvo Internacia (la Unua Libro) verkita de D-ro Esperanto (kaŝnomo de L. L. Zamenhof). La dato (la 26-an de julio 1887 laŭ Gregoria kalendaro aŭ la 14-an de julio 1887 laŭ la rusa Julia kalendaro) estas tiu de la dua aprobo fare de la rusa cenzuro por la publikigo de la lernolibro, kun la permeso de disvastigo.
  • la pli vaste celebrata internacia tago en decembro kiu estas la Zamenhofa tago (15-a de decembro), naskiĝtago de L. L. Zamenhof, ankaŭ nomata "Tago de la Esperanta Kulturo", "Tago de Esperanto-literaturo", "Tago de la Esperanto-libro", "Tago de la Esperanta libroEsperanto-Librotago "Tago de Esperanto", "Esperanta tago" aŭ simile.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (eo) Ne la 26-an de Julio, Heroldo de Esperanto, paĝo 1, n-ro 2323, aŭgusto 2021.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.