Unua Libro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Unua Libro
Origine Международный языкъ. Предисловіе и полный учебникъ
Internacia lingvo. Antaŭparolo kaj plena lernolibro
Unua Libro
La unua Unua Libro - rusa eldono, 1887
skribita verko • literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro L. L. Zamenhof
Lingvoj
Lingvo rusa lingvo
Eldonado
Eldondato 1887
Loko Varsovio, Rusia Imperio
Eldoninto Ĥaim Kelter
Trajtoj
Ĝenro lernolibro
Sekvanta verko Dua Libro
vdr
Presejo de Ĥaim Kelter ĉe la strato Nowolipie 11 en Varsovio (maldekstre), kie presiĝis la Unua Libro

Unua Libro estas konvencia nomo de la libreto, verkita de L. L. Zamenhof en 1887, kiu anoncis kaj priskribas la lingvon Esperanto (tiam nomitan Lingvo Internacia). La libro estis eldonita sub la kaŝnomo D-ro Esperanto.[1][2] La libro estas lernolibro, priskribanta la gramatikon de la nova lingvo, kaj enhavas mallongajn ekzemplojn de Esperanto, kune kun mallonga rusa–Esperanta vortaro. La libro estis poste tradukita al diversaj Eŭropaj lingvoj, kaj estis sekvita de la Dua Libro de l' Lingvo Internacia kaj ĝia Aldono.

Historio de Eldonado[redakti | redakti fonton]

Titolo[redakti | redakti fonton]

La originala titolo de la verko, en la rusa lingvo, estas „Международный языкъ. Предисловіе и полный учебникъ“ (Meĵdunarodnij jazik. Predislovie i polnij uĉebnik, Internacia lingvo. Antaŭparolo kaj plena lernolibro), sed en priskriboj de la historio de Esperanto oni kutime nomas ĝin Unua Libro[3]. Al la naskiĝo de tiu kromnomo certe kontribuis posta verko efektive titolita Dua Libro de l' Lingvo Internacia (1888). Oni uzas la nomon Unua Libro por ĉiuj lingvoversioj kaj ĉiuj eldonoj de la verko. Laŭbezone, precipe se temas pri alia versio ol la originalo rusa de julio 1887, oni precizigu, ekz. „la germana Unua Libro“, „la dua eldono de la rusa Unua libro“.

Dato de eldono[redakti | redakti fonton]

La broŝuro estis eldonita en Varsovio, sub la kaŝnomo Докторъ Эсперанто (laŭ la originala arĥaika rusa ortografio; nune Доктор). La kovrilpaĝo montras la prezon de la broŝuro kiel 15 kopekojn. La kovrilpaĝo estas komplete en la rusa lingvo, krom la indiko "por Rusˌoˌj" (kun la morfemo-dividantaj streketoj). La libro konsistas el 40 paĝoj, kovrilo kaj granda folio.

Laŭ la leĝoj de la tiama Rusa Imperio, ĉiu libro devis esti aprobita de la registara cenzuro antaŭ eldonado; por la Unua Libro, la cenzuro aprobis ĝin por presado je la 21-a de majo de 1887 (laŭ la tiama Julia kalendaro, respondanta al la 2-a de junio de 1887, laŭ la Gregoria kalendaro).

La dua aprobo de la cenzuro, por la permeso de disvastigo post la presado, portas la daton de la 14-a de julio de 1887 (laŭ la Julia kalendaro; 26-a de julio laŭ la Gregoria kalendaro).[1]

Inter Esperantistoj, la gregoria dato (la 26-a de julio) de la dua aprobo estas ĝenerale festata kiel la naskiĝtago de Esperanto.

Eldonoj en diversaj lingvoj[redakti | redakti fonton]

La originala eldono estis nur ruslingva, sed antaŭ la fino de 1887 la libro aperis ankaŭ en la pola, germana kaj franca lingvoj kaj duaeldone en la rusa.

La unua angla versio aperis en 1888, tradukita de Julian Steinhaus. Laŭ Marjorie Boulton, tiu traduko estis "katastrofe malbona",[4] kaj laŭ Humphrey Tonkin, "malbone tradukita".[5] Zamenhof mem haltigis ĝian vendadon, kiam Richard H. Geoghegan, irlandano loĝanta en Britio, retradukis la libron.[6][5] Tria traduko, farita de Henry Phillips (de la Usona Filozofia Societo), eldoniĝis en 1889.[7]

En 1889, Zamenhof (sub pseŭdonimo Hemza) tradukis la Unuan Libron en la hebrean. Jida, sveda, kaj litova tradukoj ankaŭ aperis en 1889, kaj dana, bulgara, itala, hispana, kaj ĉeĥa tradukoj en 1890.[2]

Lingvo Titolo Jaro Noto
Rusa Международный языкъ. Предисловіе и полный учебникъ 1887
Pola Język Międzynarodowy. Przedmowa i podręcznik kompletny 1887
Germana Internationale Sprache. Vorrede und vollständiges Lehrbuch 1887
Franca Langue internationale. Préface et manuel complet 1887
Angla (1-a eldono) International Tongue. Preface and Complete Method 1888 Tradukita de Julian Steinhaus
Hebrea שפה אחת לכלנו (Safá ʾaḥát lə-kulánu Unu Lingvo por Ni Ĉiuj) 1888 Tradukita de Naftali Hertz Najemanoviĉ (kaj reklamita de Hemza, pseŭdonimo de Zamenhof mem)
Jida דאקטאר עספּעראַנטאָ, דיא וועלטשפּראַכע עספּעראַנטאָ: ... יעדער פֿערשטענדיגער מענש קען זיא ערלערנען אין אייניגע טעג אונד ... פֿערשטענדיגען מיט דער גאֲנצער וועלט; אומגעאַרבייטעט פֿיר דעם יודישען פֿאָלק פֿאָן הנץ, ורשה: מ' לעווינסקי, תרמ"ט (1889) 1889 Tradukita de Naftali Hertz Najemanoviĉ
Angla (2-a eldono) International Language. Introduction and Complete Grammar 1889 Tradukita de Richard Geoghegan
Angla (3-a eldono) An Attempt towards an International Language 1889 Tradukita de Henry Phillips

En Esperanto mem, la unua duono de la antaŭparolo aperis en Esperanto-versio en Fundamenta Krestomatio. La tutan Unuan Libron en Esperanto-versio publikigis Ludovikito en Unuaj Libroj por Esperantistoj, Nagoya, 1987, p. 7-41; li skribas en la 'postparolo', p. 111-112, ke la tria parto de la antaŭparolo venas el represo de s-ro Setälä (preciza fonto ne indikita). La titol-folio sur p. 7 restis en la rusa originalo - eblas do supozi, ke la tuta teksto estas tradukita el la unua rusa versio de julio de 1887.

Enhavo[redakti | redakti fonton]

La Unua Libro estas samtempe enkonduko al la origino kaj idealoj de la lingvo kaj priskribo de ĝia simpla gramatiko (kun ekzemploj el prozo kaj poezio kaj aldonita vortaro de oftaj vortoj)[8][9].

La Unua Libro konsistas el la jenaj tri partoj.

  • Antaŭparolo (28 paĝoj), en la rusa, enhavantaj malgrandajn ekzemplojn de Esperanto
  • Plena lernolibro de la Internacia Lingvo
  • Internacia-rusa vortaro (sur aparta folio) kun jena enkonduka frazo (ruse): „Ĉion, kio estas skribita en la internacia lingvo, oni povas kompreni per helpo de tiu ĉi vortaro“

Antaŭparolo: La Tri Celoj[redakti | redakti fonton]

La Antaŭparolo (ruse Предисловие), verkita en la rusa, enkondukas la lingvon Esperanto kaj la principojn de ĝia konstruado. Ĝi asertas ke ekzistas tri ĉefaj problemoj pri internacia lingvo:

Citaĵo
 
  • (Ⅰ) Ke la lingvo estu eksterordinare facila […].
  • (Ⅱ) Ke ĉiu, kiu ellernis tiun ĉi lingvon, povu tuj ĝin uzi por la kompreniĝado kun homoj de diversaj nacioj, tute egale ĉu tiu ĉi lingvo […] trovos multe da adeptoj aŭ ne […]
  • (Ⅲ) Trovi rimedojn por venki la indiferentecon de la mondo kaj igi ĝin kiel eble plej baldaŭ kaj amase komenci uzadi la proponatan lingvon kiel lingvon vivan […] 

Post la klarigo de tiuj tri celoj, la Antaŭparolo priskribas kiel Esperanto plenumas tiujn tri celojn.

Pri la unua problemo de facila lerneblo, Zamehof argumentas ke Esperanto estas facila ĉar ① ĝia gramatiko estas tre simpla; ② la sistemo de vortfarado estas ŝparema, uzante multajn afiksojn; kaj ③ ĝi uzas internaciajn formojn de vortoj troveblaj en pluraj Eŭropaj lingvoj.

Pri la dua problemo de la tuja uzeblo, Zamenhof asertas ke, se oni uzas ortografion apartigantan morfemojn (kiujn Zamenhof nomas vortoj) per streketoj, neparolantoj de Esperanto povas facile kompreni Esperantan tekston nur per uzo de Esperanta–nacilingva vortaro, ĉar oni ne devas scii la regulojn de fleksio por trovi leksemon en vortaro. Kiel pruvon de tiu aserto, Zamenhof donas la ses specimenojn de Esperanto.

Pri la tria problemo de disvastigo de la lingvo, Zamenhof proponas ke lia plano de la Promesoj ebligos kunlaboradon de la interesatoj.

Specimenoj[redakti | redakti fonton]

Paĝo 19‑a de la Unua Libro por Rusoj, montranta la Patron nian kaj la tradukon de Genezo 1.1–10a

Ene de la Antaŭparolo, la Unua Libro enhavas ses Esperantajn tekstojn kiel ekzemplojn kaj ekzercojn. Tiuj ekzemploj apartenas al diversaj ĝenroj: tri versaj, tri prozaj; tri originalaj, tri tradukitaj; iuj religiaj, iuj komercaj, iuj beletraj, montrante la esperon de Zamenhof ke Esperanto estu utila por diversaj celoj.

  • Patro nia, la fama kristana preĝo, malgraŭ tio, ke Zamenhof estis judo.
  • El la Biblio. Tio estas traduko de Genezo 1.1–10a. La traduko diferencas de la posta Biblia traduko de Zamenhof, la Londona Biblio. Ekzemple, la unua versiklo en la Unua Libro estas “Je la komenco Dio kreis la teron kaj la ĉielon.”, dum la Londona Biblio komenciĝas per “En la komenco Dio kreis la ĉielon kaj la teron.” (Notu ke la tero kaj la ĉielo okazas laŭ mala, kaj malĝusta, ordo.)
  • Letero, modelo de korespondaĵo. La letero temas pri varbado de amikoj al la Esperanta movado.
  • Mia penso, originala poeziaĵo.
  • El Heine’, traduko de la germanlingva poeziaĵo "Mir träumte von einem Königskind" de Heinrich Heine el la Libro de Kantoj (Buch der Lieder).
  • Ho, mia kor', originala poeziaĵo

La Promeso[redakti | redakti fonton]

La Promeso-kupono en la Unua Libro, sendenda al Zamenhof

La Unua Libro enhavas ok slipetojn de la Promeso, enhavantajn subskribeblajn deklarojn ke oni lernos la lingvon, se dek milionoj da personoj donis publike la saman promeson:[10]

Promesˌo.
Mi, subˌskribˌitˌa, promesˌas elˌlernˌi la proponˌitˌaˌn de d-rˌo Esperanto lingvˌoˌn interˌnaciˌaˌn, se estˌos montrˌitˌa, ke dek milionˌoˌj personˌoˌj donˌis publikˌe tiaˌn samˌaˌn promesˌoˌn.
Subˌskribˌo:
Nomˌo:
Adresˌo:

Zamenhof provis kolekti, kaj fakte ricevis, multe da tiuj Promesoj, sed ne tiom, kiom li esperis. Zamenhof plu diskutis la Promeson en la Dua Libro.

Plena lernolibro[redakti | redakti fonton]

Post la Antaŭparolo kaj la ekzemploj, la Plena Lernolibro priskribas la lingvon Esperanto mem. Ĝi estas mallonga (6 paĝoj), kaj konsistas nur de listo de la 28 literoj de la Esperanta alfabeto kaj la 16 gramatikaj reguloj.

Internacia–rusa vortaro[redakti | redakti fonton]

La lasta parto de la Unua Libro estas faldita folio, titolita Internacia–Rusa Vortaro (ruse Интернационально-русский Словарь) kaj subtitolita Vortˌarˌo por Rusˌoˌj, kiu enhavas 917 radikojn de Esperanto.[11]:103, §7.4[12] Iuj radikoj uzataj aliloke en la Unua Libro erare mankas: esper/, kaf/, kaj propon/; tiuj estis aldonitaj en la pli posta ruslingva reeldono de 1904 (La Internacia lingvo Esperanto).[11]:103, §7.4 En la tradukitaj versioj, la vortaro kompreneble estis anstataŭita per alilingvaj versioj kaj retitolita Internacia–Germana Vortaro (Vortaro por Germanoj), Internacia–Franca Vortaro (Vortaro por Francoj), ktp.

Laŭ Pierfrancesco Naccarato, citanta Gaston Waringhien, la vortaro sufiĉis por "etburĝa ĝenerala komunikado", sed gravaj sciencaj fakterminoj kaj eĉ iuj ĉiutagaj terminoj mankis.[13]

Stilo[redakti | redakti fonton]

La originala Unua Libro uzas la tiaman ortografion de la rusa lingvo, antaŭ la reformo de rusa ortografio en 1918.

La Esperanta parto de la Unua Libro enhavas 947 radikojn (inkluzive de 11 propraj nomoj), el kiuj 917 troviĝas en la aldonita Internacia–Rusa vortaro. Eksterorde folio ni trovas 917 radikojn ordigitajn kaj 10 ekster la ordo. Preserara folieto donas ankoraŭ 2, sed nuligas la radikon sper. En la teksto kaj titolpaĝo ni trovas ankoraŭ 19 radikojn. Entute 947.

Arĥaikaj formoj[redakti | redakti fonton]

La unua eldono de la rusa „Unua Libro“ entenas vortojn, restojn de antaŭaj Zamenhofaj provoj aŭ pro skriberaro, kun formo alia ol en la sekvaj eldonoj franca, pola, dua rusa, ktp.: speri (esperi), vinki (venki). La vortoj ian, kian, nenian, … en ĉiuj kvin naciaj Unuaj Libroj signifas ‘iam, kiam, neniam…’; la modernaj formoj estis enkondukitaj en la Aldono al la Dua Libro (1888).

Aliaj radikoj havas modernajn formojn, sed montras (aŭ ŝajnas havi pro okaza erareto de Zamenhof) arĥaikajn sencojn: erari (ankaŭ tradukita: ‘vagi’), militi (tradukita per sama vorto kiel ‘batali’), forko (ankaŭ: ‘forkego’), stalo (‘ŝtalo’; eble temas pri preseraro), ŝtofo (‘materio, substanco’), vaksi (‘kreski’), tombi (‘fali’).

La Unua Libro ne nomas la lingvon kiun ĝi priskribas, escepte per la esprimo Internacia Lingvo. La nomo "Esperanto" por la lingvo estiĝis nur poste, laŭ la pseŭdonimo "Doktoro Esperanto" de Zamenhof, uzita en la Unua Libro.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Tiu verko estas (tute aŭ parte) entenata en la rete alirebla Tekstaro de Esperanto.


Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Korĵenkov, Aleksander. La Unua Libro. La Balta Ondo (2016-07-26). Arkivita el la originalo je 2017-01-23. Alirita 2017-04-10. “La 14an de julio 1887 (la 26an de julio, laŭ la Gregoria kalendaro) en la presejo de Ĥaim Kelter (Varsovio) aperis la 42-paĝa broŝuro Internacia lingvo. (...) Ĝia aŭtoro, la 27-jara Ruslanda judo Lazarj Markoviĉ Zamenhof (Лазарь Маркович Заменгоф), kaŝis sin sub la pseŭdonimo “D-ro Esperanto”. Ĝis la jarfino aperis pola, franca kaj germana eldonoj de la verketo, kiu poste ricevis la “popolan” titolon: la Unua Libro.”.
  2. 2,0 2,1 Korĵenkov, Aleksander. (2011) Homarano. La vivoj, verkoj kaj ideoj de d-ro L. L. Zamenhof, 2‑a eldono, Serio Scio 8 (esperante), Sezonoj.
  3. André Cherpillod, La genio Zamenhof kreis lingvon ne-Eŭropan, kaŝitan sub Eŭropa masko - grava instruo de la Unua Libro, revuo Esperanto, p. 103)104, n-ro 1225 (5), majo 2009, alirite la 26-an de januaro 2019.
  4. Boulton, Marjorie. (1960) Zamenhof: creator of Esperanto (angle). Routledge and Paul. “one of his early converts, Julius Steinhaus, thought himself qualified and produced a disastrously bad translation.”.
  5. 5,0 5,1 Tonkin, Humphrey. (2006) “Hamleto en Esperanto”, Konferenco “Vojo de interlingvistiko: de Bruno Migliorini al la nuna tempo” Organizita de Accademia della Crusca kaj la Akademio de Esperanto, Universitato de Florenco, Italio, 28 julio 2006. “Angla eldono presita en 1888 estis tiel malbone tradukita, ke li devis ĝin retiri.”.
  6. Kerziouk, Olga. La Unua Libro (angle). European Studies Blog. British Library (2013-07-26). “the editorial work of J.St. was not a total success […] This poor translation was suppressed by Zamenhof himself and is now a great rarity.”.
  7. Keyes, Gene. Dr. Esperanto’s International Language, Introduction & Complete Grammar (angle).
  8. La biblioteko de la Universitato Princeton arigas kolekton pri Esperanto kaj interlingvistiko, Informilo por interlingvistoj, p. 4, 28-a jaro (tria serio) | n-ro 106 (1/2019) | ISSN 1385-2191
  9. Jenkins, David. Humphrey Tonkin gifts rare Esperanto book to Princeton University Library (angle). Princeton University Library (2018-10-11). Alirita 2019-02-07.
  10. Löwenstein, Anna. Promes-slipoj (esperante). Facila Vento (2019).
  11. 11,0 11,1 Kiselman, Christer (2011). “Variantoj de Esperanto iniciatitaj de Zamenhof”, Esperantologio / Esperanto Studies (eo), p. 79–149. 
  12. Löwenstein, Anna. La Unua Libro (esperante). Facila Vento (2019).
  13. Naccarato, Pierfrancesco. (2009) L’Esperanto: La storia, La comunità, le problematiche, la lingua (itale). Universitato de Bolonjo. “Il vocabolario dell'Unua Libro, secondo Waringhien, conteneva il materiale necessario alla classe piccolo-borghese per portare avanti una conservazione generica, ma in questo si vede anche il suo limite: per esempio, mancava dei termini tecnici indispensabili a esprimersi con precisione in un contesto scientifico. Anche nella comunicazione di tutti i giorni certi composti chilometrici non sono pratici: qui l'autore parla soprattutto di quei settori professionali che hanno bisogno di indicare gli oggetti parte della loro quotidianità per mezzo di termini agili, veloci, per cui ad esempio komercaĵo è stato progressivamente sostituito da varo (merce) e rulbloko da pulio (puleggia).”.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Plurlingvaj
Esperanto
Rusa [Международный языкъ. Предисловіе и полный учебникъ. (por Rus·o·j)]
Angla
Franca (Dr Esperanto - Langue internationale, préface et manuel complet en français)