Volapuko kaj Esperanto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Per Volapuko kaj Esperanto oni koncize nomas demandon de interlingvistiko kaj Esperantologio, nome kiujn eblajn influojn la planlingvo Volapuko (Volapük) de Johann Martin Schleyer de 1879 havis sur la planlingvo Esperanto de L. L. Zamenhof de 1887. Oni povas distingi diversajn (eblajn) influojn de Volapuko sur Esperanto sur la kampoj de vortprovizo, sufiksoj, gramatiko kaj verbsistemo.

Deklaroj de Zamenhof pri Volapuko[redakti | redakti fonton]

Zamenhof plurloke substrekis, ke Esperanto estis de li evoluigita tute sendepende de Volapuko. Lia unua projekto de pra-Esperanto aperis en 1878, unu jaron antaŭ Volapuko, sekve, Volapuko ne influis bazan ideon aŭ bazan gramatikon de Esperanto, sed, Zamenhof certe konis la projekton post 1879, li eĉ estis abonanto de volapuka revuo “Volapük: Gased al pakam Volapüka”. Zamenhof diris

Kiam la plej granda parto de mia laboro estis jam finita, tiam sur la scenon venis Volapuk (...)

— artikolo en La Esperantisto, 1889

Eble Zamenhof konis la projekton tre malfrue, ĉar Volapuk-movado atingis Rusan Imperion nur en 1885-1886 [1]. Antaŭ tio, al li eblis koni la lingvon per gazetaro kaj Zamenhof mem deklaris:

Mi vane serĉis en la tuta libro de sinjoro Schleyer (...)

kaj:

nun mi fosis en la tuta libro de sinjoro Schleyer...

Laŭ multaj volapukistoj,[mankas fonto] Esperanto “ŝtelis” de Volapuko la ideon de facileco de gramatiko. Zamenhof simple skribas, ke estus nesaĝe konstrui artan lingvon enŝovante en ĝin komplikan gramatikon; aldone, la gramatiko de Esperanto estas sendube ege pli facila ol la Volapuka.[Dubinda teksto]

Influo al vortprovizo[redakti | redakti fonton]

Iu influo de Volapuko estas en la versio de pra-Esperanto de 1881. Tiu influo montriĝas per tendenco sisteme unusilabigi la fundamentan vortaron laŭ absolute arbitraj kriterioj. Jen ekzemple kelkaj tipaj ŝanĝoj influataj de la volapüka spirito:

nuna Esperanto dialekto de 1881
trankvila kvila
amiko miko
sinagogo engo
infano fano
facila fala
eleganta luga
demandi mandi
aromo romo
kolekti keli
ekstrema trema
respondi pondi

Gaston Waringhien[2] konkludas:

Nian detalan analizon ni povas konkludi per [la konstato], ke en tiu dialekto de 1881 la juna Zamenhof profunde ricevis la influon de la en 1879 aperinta Volapuko, kies ĉefa trajto estas ĝuste la sistema unusilabigo de la nacilingvaj radikoj. Sed li sciis tamen eviti la ekstremajn deformojn, kiuj ridindigis la lingvon de Schleyer: nim por latina animal, plim por franca compliment, nol por angla knowledge, aŭ eĉ sül por franca ciel; kaj precipe li rezervis tiun pritraktadon al la komunaj vortoj, sed lasis senŝanĝe la vere internaciajn.

Tre rapide Zamenhof rezignis pri tiuj arbitraj mallongigoj de radikoj[3]. Tamen en sia projekto de 1887 li konservis kelkajn el ili, kiam laŭ li ili alportis lingvan profiton: pro tio oni diras “spirito” kaj “sprito”, ekzemple. Li ne agnoskis la influon de Volapuko, sed de hebrea lingvo:

Ankaŭ la aŭtoro de la Esperanto deziris, ke la vortoj en tiu ĉi lingvo estu la plej mallongaj, kaj ke la esprimado de pensoj estu en ĝi almenaŭ tiel mallonga, kiel en la lingvo hebrea. Sed kelkaj tre gravaj aferoj malhelpis lin en la plenumo de sia deziro: la vortoj devis esti kompreneblaj, klare diferencaj en la parolado unu de la alia kaj bonsonaj, kaj la nombro de la vortoj ellernotaj devis esti la plej malgranda

La Esperantisto, n. 68

Influo al elekto de fontolingvoj[redakti | redakti fonton]

Bernard Golden notas ke alia influo de Volapuko al Esperanto estas la elekto de fontolingvoj: pra-esperanto havis pli latinan karakteron ol la Esperanto de 1887, kaj la elekto de ĝermandevenaj radikoj en Esperanto plej kredeble estis influita de la pli ĝermandevena vortprovizo de Volapuko.[4]

Influo al 15-a regulo[redakti | redakti fonton]

La 15-a regulo de la Fundamenta Gramatiko de Esperanto estas la sola aŭ almenaŭ la plej grava enir-pordo por novaj „vortoj“ en la Internacian Lingvon.

Diras Bernhard Pabst:

...historie la 15-a regulo de Esperanto estas reago al la spertoj faritaj per Volapuko, kiu rapide rigidiĝis, ĉar ĝia iniciinto Schleyer klopodis monopoli la decidojn pri necesa pluevoluo je si mem.[5]

Zamenhof diris:

En Volapuk, ..., ĉiu nove bezonata vorto nepre devas esti kreita de la aŭtoro ... Tio ĉi ne sole donas grandegan nombron da tute superfluaj vortoj por lernado, sed faras ĉian disvolviĝan paĝon de la lingvo ĉiam dependa de ĝia aŭtoro aŭ de ia ordonanta Akademio. Dume en Esperanto, dank'al la plena seninflueco de la gramatiko sur la vortaron kaj dank'al la regulo, ke ĉiuj vortoj "fremdaj", kiuj jam de si mem estas internaciaj, estas uzataj senŝanĝe egale kiel en la aliaj lingvoj, ― ne sole grandega multo da vortoj fariĝas tute senbezona por lernado, sed la lingvo ricevas la eblon disvolviĝadi eterne ĉiam pli kaj pli, sen ia dependo de la aŭtoro aŭ de ia Akademio.

Esenco kaj estontenco de la ideo de lingvo internacia

Sed eble tio ne garantias, ke vere la regulo estas en la lingvo nur pro influo de Volapuko.

Influo al sufiksoj[redakti | redakti fonton]

Ekzistas en Volapuko regulo, kiu volas, ke la sufiksoj komenciĝu per vokalo kaj finiĝu per konsonanto. Ŝajnas al kelkaj homoj, ke Zamenhof inspiriĝis de Volapuko, kiam li forĝis siajn sufiksojn: ankaŭ en Esperanto ili komenciĝas per vokalo kaj finiĝas per konsonanto. La granda diferenco troviĝas en tio, ke en Volapuko ili estas plejparte arbitre forĝitaj, dum en esperanto ili ofte inspiriĝas de sufiksoj aŭ vortetoj, kiuj ekzistas en la naciaj lingvoj. Plia influo de Volapuko al Esperanto estas la bezono de sufikso por la landnomoj (-uj- kaj -i-).

Sufiksoj -UJ- kaj -I-[redakti | redakti fonton]

En Lingvo kaj Vivo Waringhien [2] diras, ke

la sufikso -uj estas io unika en Esperanto: neniu alia sufikso havas tri signifojn tiel diversajn, neniu alia prezentas tian kuriozaĵon, ke ĝia memstara uzo respondas nur al unu el la tri: rusa ujo estas ia vazo, poto, ktp... uzata ĉe rusoj, ĝi estas nek rusa arbo nek rusa lando.

Laŭ Claude [6] kaj Andrée Gacond, oni malfacile komprenas la zamenhofan uzon de la sufikso uj, se oni forgesas rigardi al la lingvo Volapuko. En tiu lingvo la landnomoj finiĝas per än. Belgio estas Beljän ; Portugalio, Bodugän ; Danlando, Dän ; Germanio, Deutän ; Alzaco, Elsasän : Francio, Flentän ; Grekio, Glikän ; Svislando Jveizän. Tiu sufikso än estas mallongigo de la radiko län, kiu korespondas al nia vorto lando (la sufiksoj komenciĝu per vokalo kaj finiĝu per konsonanto, do la sufikso por la landnomoj ne povis esti län). Fakte en Volapuko oni dirus por tiuj landnomoj Belgland, Portugalland, Danland, Germanland, Alzacland, Francland, Grekland, Svisland, se oni volus fari komparon kun niaj propraj radikoj. Laŭ la aŭtoroj, Zamenhof, kiu serĉis por la tiam forĝata lingvo rimedojn, kiuj reguligas la vortfaradon, ne povis ne rimarki tiun sufikson än. Ni scias, danke al klarigoj ĉerpitaj ĉe Gaston Waringhien[2], kiel Zamenhof forĝis la sufikson uj. Tiu sufikso ne plu signifas lando, regno, teritorio, sed entenilo, skatolo. Tio kondukos al neatenditaj konsekvencoj.

En Volapuko la radikoj ne havas precizan signifon kiel en Esperanto. Ili akiras precizan signifon nur kiam ilin kompletigas precizigaj afiksoj. Brit por signifi brito devas ricevi la sufikson el: Britel do signifas brito. Por diri Britio oni devas uzi la landnoman sufikson än: Britän; por havi la adjektivon brita oni devas uzi la adjektivan sufikson ik : Britik. Resume, el la neŭtrala radiko brit Volapuko formiĝas per precizaj sufiksoj Britel = brito, Britän = Britio kaj Britik = Brita. Ekzemple pri lando Brazilo. Unue la radiko por tiu teritorio estis Basil, poste ĝi reprenis la literon r kaj iĝis Brasil en reformo de Arie de Jong. Al Britel = brito respondas Brasilel = brazilano; al Britän = Britio respondas Brasilän = Brazilo kaj al Britik = brita korespondas Brasilik = brazila. Kiel oni konstatas, tiu paralelismo ne ekzistas en Esperanto. La esperanta strukturo ne permesas ĝin. La radiko brit en Esperanto signifas la homon, kiu loĝas en iu teritorio, parolas iun lingvon, ktp. La radiko brazil nur difinas iun teritorion. En Volapük la radikoj brit kaj brasil havas neniam memstarecon. La kunglua sistemo en la du lingvoj ne havas la saman funkcian logikon.

radiko -el -än -ik
Volapuko Esperanto Volapuko Esperanto Volapuko Esperanto Volapuko Esperanto
brit brit (homo) Britel brito Britän Britio Britik brita
brasil Brazil (teritorio) Brasilel brazilano Brasilän Brazilo Brasilik brazila

Tion ne tuj komprenis Zamenhof, opinias la aŭtoroj. Ĝis la periodo de la unua Universala Kongreso li uzis la sufikson uj iom kiel la volapukistoj uzis la sufikson än. Britujo, Brazilujo, jen du formoj, kiuj ŝajnis al li logikaj. Fakte Britlando kaj Brazillando estus logikaj, sed *Brazilujo estis vera idiotismo, tio estas peko kontraŭ la logiko de la lingvo mem. Britujo povas konveni, ĉar oni povas imagi ujon, kiu entenas la britojn. Sed oni ne povas imagi ujon, kiu entenas la teritorion Brazilo.

La volapukaj Bolivän, Nedän, Rilän, Sürän, Kanän –kiuj fakte signifis Bolivlando, Nederlando, Irlando, Sirilando, Palestinlando, se oni volas fari komparon kun niaj propraj radikoj– estis tute logikaj en la volapuka sistemo. En Esperanto ilia blinda imitado liverus sub la plumo de Zamenhof tiujn idiotismojn, kiuj hodiaŭ ŝajnas al Gacond lingvaj monstraĵoj: Bolivujo, Holandujo, Irlandujo, Sirujo, Palestinujo.

En Volapuko la sufikso än, kiu signifis lando, regno, teritorio, ne nur servis al la forĝado de landnomoj, sed de aliaj negeografiaj konceptoj. Kaj ili estis tute logikaj. Per la radiko fat (patro) Volapuko povis logike forĝi fatän, kiu signifas patrolando. Zamenhof provis imiti tiun vorton kun sia patrujo. Al paro Gacond, tiel li forĝis unu el la plej monstraj idiotismoj, kiuj ekzistas en la lingvo internacia.

La landforma i-sufikso estas la vera ekvivalento de la volapuka sufikso än. Pro tio en la medioj de SAT oni daŭre parolas pri Brazilio, Kanadio kaj patrio. Tiuj konstruoj estas absolute logikaj. Brazilio, Kanadio ne signifus la lando de la braziloj, de la kanadoj, kiel asertas kelkaj kritikantoj, sed Brazillando, Kanadlando. Kaj la vorto patrio ŝajnas bona solvo al la idiotismo patrujo.

Influoj al gramatiko[redakti | redakti fonton]

Influo al demandformoj[redakti | redakti fonton]

Mankas universala maniero por esprimi la distingon inter indiko kaj demando. Zamenhof elektis, ne hazarde, uzi vorteton ĉu. Li bone sciis du etnolingvojn, kiuj havas demandan morfemon: en la pola ĝi estas czy kaj en la rusa li. Estas rimarkinde, ke Schleyer elektis la rusan morfemon kaj iom modifis ĝian enklitikan funkcion en la fontolingvo. En Volapuko ĝi fariĝas silabo ligita per streketo kun la verbo aŭ alia taŭga vorto.

a. Labob-li? (Ĉu mi havas?)

Sed, se okazas konsonantgrupiĝo konsistanta el du l-oj aŭ tri konsonantoj, la partikulo fariĝas proklitiko; ĝi staras antaŭ la verbo kaj ligiĝas kun ĝi per streketo.

b. Li-ogoloms? (Ĉu li iros?)

Zamenhof tamen preferis uzi la polan partikulon. Per la formo ĉu ĝi aperis jam en 1881-1882 en teksto de la dua pra-Esperanto. Same kiel sia pola etimo czy, la Esperanta demanda adverbo aŭ partikulo ĉu staras ĉe la komenco de aserta frazformo, ne havanta alispecan demandan adverbon. Per tiu ĉi rimedo Zamenhof evitis la bezonon uzi trian metodon formuli demandajn frazojn, nome per inversigo de la vortordo kiel en la germana lingvo.[7]

Influo al korelativoj[redakti | redakti fonton]

Gaston Waringhien [2] ankaŭ rimarkis la provon ĉe Zamenhof tabeligi la vortojn, kiujn ni hodiaŭ nomas korelativojn. Estas simileco ekzistanta inter la esperanta korelativa tabelo kaj multaj volapukaj tabeloj.

En la volapuka vortaro estas la vorto ki, kiu estas tiel difinita: demanda prefikso. Demandajn vortojn formas tiu prefikso. En Volapuko la finiĝo de la adjektivoj estas -ik. Ekvivalento en Esperanto: a. Uzante la eŭfonian literon m Volapuko formas la demandan vorton kimik, al kiu oni respondas per adjektivo. Esperanta ekvivalento: kia, al kiu oni ankaŭ respondas per adjektivo. En Volapuko la finiĝo de la adverboj estas o; kimiko atendas adverbon kiel respondon. Esperanta ekvivalento: kiel, al kiu oni respondas per adverbo.

Volapuko havas sufikson por la tempo, kiun Esperanto ne konas. Tiu sufikso üp permesis formi demandan vorton, kiu atendas tempan respondon: kiüp. Esperanta ekivalento: kian, kiu baldaŭ fariĝis nia kiam. En Volapuko kaŭzo estas kod, tiu radiko permesis formi demandan vorton por la kaŭzoj: kikod. Esperanta ekvivalento: kial. Kiom tradukiĝas en Volapuko per kimna. Jen nova ki-vorto formita per -na, nombra sufikso, kiun Esperanto ne posedas.

La paralelismo fariĝas ankoraŭ pli frapa, kiam oni rimarkas, ke en Volapuko la demonstraj vortoj formiĝas per la prefikso at- kaj et-. Esperanta ekvivalento ti-. Al la volapukaj atos kaj etos korespondas la esperantaj ĉi tio kaj tio.

La negacio formiĝas en Volapuko per n-; al la volapüka nos korespondas la esperanta nenio.

La granda diferenco inter Volapuko kaj Esperanto estas, ke en Volapuko tiuj afiksoj ne nur estas uzataj por la formado de tiuj korelativoj. En tiu lingvo al la demando kiüp oni povas respondi cilüp. Litera traduko: Kiam? *Infanam. *Infanam signifus en la tempo de la infaneco.

Volapuko havas sufikson por la lokoj, kiu similas al esperanta ej-. Tiu sufikso öp ebligas konstrui demandan vorton por la lokoj: kiöp. Esperanta ekvivalento devus esti *kiej. Pro la mova akuzativo Zamenhof devis ŝanĝi tiun *kiej en kie. Pro tio li devis transformi kie en kiel.

afikso demandovorto respondvorto / ekzemplo
Volapuko Esperanto Volapuko Esperanto Volapuko Esperanto
-ik -a kimik kia ik-vorto a-vorto
-iko -e kimiko kiel iko-vorto e-vorto
-üp -am kiüp kiam üp-vorto
cilüp
tempoesprimo
infanam = en la infanaĝo
-öp (-ej-) -e kiöp kiej → kie
kod (kaŭzo) -al kikod kial
-na -om kimna kiom na-vorto nombra vorto
et- ti- etos tio
at- ĉi ti- atos ĉi tio
n- nen- nos nenio

Influo al verbsistemo[redakti | redakti fonton]

Bernard Golden [8] esploris la influon de Volapuko al Zamenhof. Al li estas evidente, ke Volapuko influis Esperanton, eble plej klare, kiam temas pri la karakterizaj vokaloj en la konjugacio de la verboj.

En Volapuko prezenco estas montrata per vokalo a (kutime ĝi falas); imperfekto per ä, preterito per e, pasinta preterito (perfekto) per i; futuro per o, preterita futuro per u ktp. Nu, oni rimarkas, ke almenaŭ kelkaj tempindikaj vokaloj de Volapuko (prezenco en a, unu el la preteritoj en i, la futuro en o) ne retroviĝas en pra-Esperanto 1881-1882, sed retroviĝas en Esperanto 1887 (imperfekta formo en -e –proksima al la litero de la sama tempindiko en Volapuko– eble ekzistis en kelkaj fazoj de Esperanto, sed estis tiam malaperinta).

Oni ne povas scii, ĉu la volapuka tempindika vokalsistemo vere influis la elekton de tiuj samvaloraj vokaloj ankaŭ en Esperanto de 1887: fakte oni povus atingi la samon surbaze de logika utiligo de la sinsekvo de la kvin vokaloj a, e, i, o, u (prezenco, imperfekto, preterito, futuro, imperativo), sed tio ne klarigas la kombinadon de precize tiuj vokaloj kun precize tia temposinsekvo (kial ne preterito, imperfekto, prezenco, imperativo, futuro, aŭ la malo?); oni povas ankaŭ imagi, ke vokalsinsekvoj de aliaj lingvosistemoj estus povintaj influi tiun elekton.

tenso Volapuko Esperanto de 1881[2] Nuna Esperanto
prezenco [-a] -é -enta -ita a (-as -ata -anta)
imperfekto -ad
preterito -e -u -aga -assa i (-is -ita -inta)
perfekto -i
futuro -o -uj o (-os -ota -onta)
preterita futuro -u
kondicionalo -as -us
imperativo -u
infinitivo -i -i

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Tresoldi, Roberto. en http://www.ipernity.com/blog/34456/62656.
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 2,4 Waringhien, Gaston. Lingvo kaj vivo, Stafeto, La Laguna 1959, p. 19-48.
  3. Boulton, Marjorie. Zamenhof, Stafeto, La Laguna de Tenerife, 1962.
  4. Kiselman, Christer. Recenzo de Konciza Gramatiko de Volapuko – Gramat brefik Volapüka. Monato, septembro 1995, p. 23
  5. Pabst, Bernhard: La 15-a regulo. Spertoj kaj konsiloj pri terminfarado en Esperanto. Bonn: La aŭtoro 2002
  6. Gacond, Claude. Historio pri la internacia lingvo, 5-a parto Influo de Volapük super esperanto, 235-a radioprelego, 1968.04.10 & 13
  7. Golden, Bernard. Demandaj formoj en Esperanto. Espero Katolika 1-2. 1984
  8. Golden, Bernard. The influence of Volapük on Esperanto as indicated by lexical data. Wiesbaden: Vieweg, 1980

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]