Saltu al enhavo

Preterito

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Preterito[noto 1] estas lingvoscienca termino por pasinta verbotempo. Preciza signifo de tiu termino varias laŭ la lingvoj kaj lingvosciencaj tradicioj.

Kiam temas pri lingvo havanta plurajn pasintajn tensoj, la termino «preterito» povas esti uzata kiel tegmenta supernocio, indikanta ajnan el ili; aŭ iun specifan pasintan tenson, precipe la simplan sintezan (unuvortan) verboformon, kia estas ekz‑e la is-tenso en Esperanto.

Preterito ĝenerala

[redakti | redakti fonton]

La PIVoj preferas la unuan (tegmentan) interpreton:

  • preterit²o (G) Verbotempo, esprimanta, ke la ago aŭ stato okazis en la estinteco:
    perfekta, imperfekta, predikta preterito.‑is. (PIV1970)
  • preterit²o Λ Tenso, uzata kiam oni esprimiĝas post la aludata procezo:
    perfekta, imperfekta, predikta preterito.‑is. (NPIV).

En ĉi tiuj difinoj la ekzemploj indikas ĝuste kompleksajn tensojn (kontraŭe al la 2ª tradicio; vd PAG §100):

  • perfekta preterito: estis kaptinta
  • imperfekta preterito: estis kaptanta
  • predikta preterito: estis kaptonta

Tiu tegmenta difino bone akordas kun la same tegmentaj terminoj prezenco kaj futuro. Oni uzas ĝin en la gramatikoj de la antikvaj hindeŭropaj lingvoj, kiel supernocion por aoristo, perfekto kaj imperfekto (ekz‑e la malnovgreka lingvo heredis ĉiujn tri).

En la gramatiko hispana la nomoj de pliparto da pasintaj tensoj komenciĝas per la termino pretérito: pretérito imperfecto, pretérito perfecto simple, pretérito perfecto compuesto, pretérito pluscuamperfecto ktp.

Preterito germana

[redakti | redakti fonton]

Aliflanke, ReVo ankoraŭ konservas pli germanecan difinon

  • preterito LIN Verba tempo, montranta senprecize la estintecon (= is-tempo)

Ĉi tiu «senprecize» ŝajnas aludi mankon de aspekta karakterizo en la tiunoma germana tenso[noto 2]

Tiu tenso estas uzata precipe en rakonta literaturo, kaj tial iuj alilandaj gramatikoj nomas ĝin «la rakonta preterito»[1]; ĝi ankaŭ tre similas la anglan «simplan preteriton» (Simple Past), kaj ankaŭ povus esti por ĝi taŭga nomo Esperanta.

  1. El la latina praeteritus — ‹pasinta›, ‹pasea› → tempus praeteritum = ‹pasinta tempo›. La vorto «preterito» estas oficialigita en 2OA.
  2. Germane Präteritum. Ekz‑e ich machte ‹mi faris›, ich nahm ‹mi prenis›, ich lief ‹mi kuris›, wir lachten ‹ni ridis›, es regnete ‹pluvis›.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Ekz‑e М.Е. Грабарь-Пассек, В.М. Кирзнер: Практическая грамматика немецкого языка. Москва, 1964. С. 107.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]