Gramatiko de Esperanto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

La gramatiko de Esperanto estas la strukturo de vortoj, esprimoj, frazoj, diroj kaj tekstoj en Esperanto. Ĝi estas intence kaj ege pli regula ol la gramatiko de aliaj lingvoj, cele al facila lerneblo.

La vortofarado estas ekstreme aglutina: sufiksoj, prefiksoj kaj kunmetado de radikoj estas abunde uzataj, permesante efikan kaj flekseblan komunikadon per relative malgranda stoko de radikoj. Ĉiuj morfemoj estas nevariaj. La ĉefaj vortospecoj havas proprajn karakterajn finaĵojn: -o por substantivoj, -a por adjektivoj, -e por adverboj (kvankam ekzistas limigita nombro da alispecaj adverboj: baldaŭ, jam, nun, ĵus, tuj ktp; "tabelvortoj" ktp), kaj ses finaĵojn por la ses bazaj formoj de verbo. Radikoj estas libere kombineblaj kun gramatikaj finaĵoj. Substantivoj kaj adjektivoj havas du kazojn kaj du nombrojn; verboj havas kvin finitivajn formojn, infinitivon kaj ses participajn variojn (tri aktivajn kaj tri pasivajn). Akordo inter verbo kaj subjekto ne ekzistas. La sintaksa rilato inter frazeroj estas markata per kazo kaj prepozicioj, ne per vortordo, kiu en Esperanto ne estas sintakse limigita kaj servas precipe al esprimado de semantikaj kaj pragmatikaj nuancoj: ekzemple, emfazo kaj remao.

Vortospecoj[redakti | redakti fonton]

La finaĵoj ‑o, ‑a, kaj ‑e indikas, ke vorto estas respektive substantivo, adjektivo, aŭ adverbo. Verboj havas plurajn finaĵojn laŭ formo. La plejparto de radikoj aperas ĉiam kun vortoklasa finaĵo. Ankaŭ ekzistas fermita klaso de radikoj, kiuj povas aperi sen finaĵo (vortetoj). La facile rekoneblaj finaĵoj permesas tre rapidan komprenon de la frazstrukturo.

Radikoj estas libere kombineblaj kun la vortospecaj finaĵoj, sed semantike havas karakteron de unu vortospeco: substantiva, adjektiva, aŭ verba. La karaktero de la radiko influas la interpreton de la vortospecaj finaĵoj. Ĉe verba radiko, la substantiva finaĵo ‑o indikas agon (ekz. parolo de verba radiko parol-), ĉe adjektivo econ (ekz. belo de adjektiva radiko bel-), dum la substantiva formo de substantiva radiko estas pleonasma. La interpreto de la adjektiva sufikso ‑a ĉe substantiva radiko multe varias laŭ la kunteksto: reĝa povas ekzemple signifi "apartenanta al reĝo" (reĝa palaco) aŭ "estanta reĝo" (reĝa persono). Ĉe adjektivaj formoj de adjektivaj radikoj la signifo estas relative stabila. Verba finaĵo ĉe adjektiva radiko signifas same kiel la verbo esti (ekz. beli "esti bela"), dum ĉe substantiva radiko la interpreto dependas de la signifo de la radiko (ekz. reĝi "ofici kiel reĝo", gasti "loĝi kiel gasto", sed brosi "froti per broso", tamburi "muziki per tamburo"). Vortaroj kutime indikas la vortospecan karakteron de radiko.

Vortetoj havas diversajn semantikajn karakterojn, kaj tre multaj estas karaktere adverbaj. Ekzistas kelkaj finaj elementoj troviĝantaj ĉe pluraj (-i ĉe personaj pronomoj, -aŭ ĉe diversaj vortetoj), sed ili estas parto de la radiko, ne aparta finaĵo. Speciala morfologia klaso de vortetoj estas la korelativoj, kiuj laŭ aparta maniero kombinas limigitan aron de antaŭpartoj kun limigita aro de postpartoj.

Substantivoj kaj adjektivoj[redakti | redakti fonton]

La substantiva finaĵo estas -o. Substantivoj havas du nombrojn: ununombron (ne markatan) kaj plurnombron (-j), kaj du kazojn: nominativon (ne markatan) kaj akuzativon (-n). Ne ekzistas gramatika genro. La sinsekvo de morfemoj estas vortoklaso-nombro-kazo, t.e. la kvar eblaj kombinoj estas -o, -oj, -on, -ojn. Adjektivoj havas la vortoklasan finaĵon -a kaj akordas kun substantivoj je kazo kaj nombro, do finiĝas -a, -aj, -an, -ajn.

La nominativa kazo estas uzata por:

  • Subjekto : La bona virino trankviligis sian soifon.
  • Alvoko: Ludoviko, donu al mi panon.
  • Priskribo de subjekto: La domo estas ruĝa.
  • Iga priskribo de objekto: Mi farbis la domon ruĝa.
  • Komplemento de prepozicio: Sur la fenestro kuŝas krajono kaj plumo.

La akuzativo estas uzata por ĉiu substantiva frazero kiu havas alian sintaksan rolon ne indikatan per prepozicio, ĉefe:

  • Objekto: Mi vidas leonon.
  • Mezuro: La plej grandaj sableroj estas du milimetrojn longaj. Mi laboris multajn jarojn.
  • Tempo: Ili iros la dek-kvinan de julio.
  • Direkto: Prepozicioj, kiuj baze esprimas lokon, povas esti ŝanĝitaj al esprimoj de direkto aŭ celo de movo per akuzativigo de la komplemento: La muso kuris en la domon. Laŭ la Fundamento oni ankaŭ povas uzi akuzativon sen prepozicio por esprimi direkton: La muso kuris domon. Nuntempe tiu uzo estas "preskaŭ arĥaika".[1] Prepozicioj, kiuj en si jam signifas direkton, havas nominativajn komplementojn: La muso kuris al la domo.

Nombroj[redakti | redakti fonton]

La nombroj de unu ĝis dek, cent, kaj mil estas vortetoj, kiuj adjektive modifas la kvantigatan substantivon, tamen sen adjektivaj finaĵoj. La aldono de ordinaraj adjektivaj finaĵoj esprimas vicordon. Miliono kaj pli grandaj nombrovortoj estas substantivoj, kaj la kvantigata substantivo modifas ilin kiel prepozicia frazo kun da. Oni povas uzi kaj substantivon nulo ("Ŝparemulo elspezus nulon") kaj ordinaran adjektivon nula ("La princo dum sep tagoj fosis, sed post sep tagoj li vidis, ke la rezulto estas nula") kaj vorteton nul ("Mi vendis preskaŭ nul", "Por eviti malpacon, oni postulas nul politikon kaj nul religion en la babilrondo").

Pronomoj[redakti | redakti fonton]

Pronomoj estas malgranda, fermita klaso de vortetoj, kiuj anstataŭas substantivan frazeron, kiam la signifo estas sciata el la enlingva aŭ eksterlingva kunteksto. Esperanto havas du specojn de pronomoj: personajn pronomojn kaj pronomajn korelativojn.

Personaj pronomoj havas radikojn finiĝantajn per -i. Ili alprenas la akuzativan finaĵon -n, sed neniam la plurnombran finaĵon -j. La radiko mem esprimas nombron en la unua kaj tria persono. Laŭseksa distingo ekzistas nur en la ununombro de la tria persono.

Personaj pronomoj
ununombra plurnombra
unua persono mi ni
dua persono vi¹
tria
persono²
vira li ili
ina ŝi
aĵa ĝi
nedifinita oni
refleksiva si

¹Ekzistas ankaŭ malformala ununombra duapersona pronomo ci, sed oni preskaŭ ne uzas ĝin.

²La seksneŭtrala ula ununombra triapersona pronomo ri estas neoficiala kaj polemika, sed uzata de multaj parolantoj, precipe post la jaro 2000.[2]

La pronomaj korelativoj havas diversajn funkciojn. La ulaj alprenas la plurnombran finaĵon -j kaj la akuzativan -n kiel substantivoj kaj adjektivoj. La aĵaj ankaŭ alprenas la akuzativon, sed preskaŭ ĉiam estas gramatike ununombraj, eĉ kiam temas pri pluraj aĵoj.

Pronomaj korelativoj
nedifinitaj demandaj/rilataj montraj tutampleksaj neaj
ulaj iu kiu tiu ĉiu neniu
aĵaj io kio tio ĉio nenio

Difiniloj[redakti | redakti fonton]

Esperanto havas unu artikolon, la difinan artikolon la. Iujn aliajn adjektivajn vortetojn, kiujn tradicia gramatiko ne klare distingas de ordinaraj adjektivoj, nuntempe oni klasas kun la artikolo kiel difinilojn pro komunaj sintaksaj ecoj. Se substantiva frazero havas difinilon, ĝi preskaŭ ĉiam estas la unua vorto. Unu substantiva frazero nur en apartaj okazoj havas plurajn difinilojn, kaj oni neniam kombinas la kun alia difinilo. La kutimaj Esperantaj difiniloj estas:

  • la
  • ambaŭ
  • difinilaj korelativoj
  • posedaj pronomoj
Difinilaj korelativoj
nedifinitaj demandaj/rilataj montraj tutampleksaj neaj
adjektivecaj ia kia tia ĉia nenia
identecaj¹ iu kiu tiu ĉiu neniu
posedaj ies kies ties ĉies nenies

¹La identecaj korelativoj estas morfologie samaj kun la ulaj korelativoj (vidu supre) sed sintakse malsamaj, ĉar ili modifas substantivojn.

La tiel nomataj posedaj pronomoj estas la adjektivaj formoj de la personaj pronomoj (ekz. ilia "de ili"). Tiuj posedaj pronomoj, la identecaj korelativoj, kaj la ecaj korelativoj akordas kun siaj substantivoj same kiel ordinaraj adjektivoj. La, ambaŭ, kaj la posedaj korelativoj, kvankam ĉi tiuj semantike rilatas al la ulaj kaj aĵaj korelativoj same kiel la posedaj pronomoj al la personaj pronomoj (ekz. ties "de tiu, de tio"), ne akordas kun la substantivo.

Prepozicioj[redakti | redakti fonton]

Prepozicioj estas vortetoj, kiuj alprenas substantivan frazeron kiel komplementon por konsistigi prepozician frazeron. La prepozicio montras la rolon de la frazero ene de la frazo. Ĝi nepre estas la unua vorto de la prepozicia frazero, kaj ĝia komplemento estas nominativa, krom kiam oni uzas la akuzativon por doni direktan sencon al baze loka prepozicio.

La prepozicioj estas fermita klaso. Ili povas esti klasifikataj jene (iuj havas diversajn sencojn apartenantajn al malsamaj klasoj):

La prepozicio je ne havas unuecan sencon, sed estas uzata por esprimi ĉian rilaton, por kiu la aliaj prepozicioj ne taŭgas. Ekvivalenta rimedo, kiam ĝi ne malklarigas la signifon, estas uzi la akuzativon anstataŭ prepozicio: Ili iros je la tria de majoIli iros la trian de majo.

Ĉar prepozicioj kaj la akuzativa finaĵo havas similan funkcion, t.e. montri la rolon de substantiva frazero en la frazo, ili povas esti konsiderataj kune kiel "rolmontriloj."[3] La uzo de prepozicio kaj akuzativo kune por esprimi direkton ekvivalentas al la uzo de du prepozicioj, ekzemple en la domon pli-malpli samsignifas kun al en la domo.

Adverboj[redakti | redakti fonton]

La karaktera finaĵo de adverboj estas -e. Ankaŭ korelativoj finiĝantaj per -el, -e, -am, -al, kaj -om kaj multaj aliaj vortetoj funkcias kiel adverboj. La preciza signifo multe varias, kaj indikas interalie manieron, lokon, tempon, aŭ kvanton. Adverbo normale priskribas verbon, adjektivon, aŭ alian adverbon simile kiel adjektivo substantivon. Kvanta adverbo povas roli memstare en la frazo kvazaŭ substantiva frazero. Adverbo ofte similas al prepozicia frazero uzanta la saman radikon: ekzemple, parole ofte signifas kvazaŭ "per parolo" kaj dome povas signifi "en la domo". La finaĵo -n aldonita al adverbo indikas direkton, ekzemple domen signifas "en la domon" aŭ "al la domo".

Verboj[redakti | redakti fonton]

Tabelo de verbaj finaĵoj[redakti | redakti fonton]

Finitiva Aktiva participo Pasiva participo Infinitivo
Pasinta -is -inta -ita -i
Nuntempa -as -anta -ata
Venonta -os -onta -ota
Imaga -us (-unta)¹ (-uta)¹
Vola-ordona -u –² –²

¹Imagaj participoj estas neoficialaj kaj maloftaj.

²Volaj-ordonaj participoj ne ekzistas. La sufiksoj -ind- kaj -end- havas signifon kvazaŭ ordona pasiva participo.

Finitivaj[redakti | redakti fonton]

La finitivaj formoj de verbo estas tiuj, kiuj rolas kiel ĉefverbo de frazo aŭ subfrazo. En Esperanto ĉiu verbo havas kvin, markatajn per propraj finaĵoj: -is (pasinta), -as (nuntempa), -os (venonta), -us (imaga), -u (vola-ordona). Oni kutime klasigas ilin laŭsignife tiel ke la imaga kaj vola-ordona formo estas modoj kaj la pasinta, nuntempa, kaj venonta estas tri tempoj de la reala modo. En multaj aliaj lingvoj, la formo de verbo ŝanĝiĝas ankaŭ por akordi kun ĝia subjekto, kaj iom malpli ofte kun ĝia objekto. En Esperanto tio ne okazas. Iuj distingoj, kiuj en multaj lingvoj estas gramatikaj kaj devigaj - rimarkinde aspekto - en Esperanto povas esprimiĝi nedevige per afiksoj.

La modoj esprimas la rilaton inter la enhavo de la frazo kaj la realo: por prezenti ĝin kiel efektivan, oni uzas la realan; por prezenti ĝin kiel neefektivan, oni uzas la imagan; por esprimi volon, ke ĝi iĝu aŭ restu efektiva, oni uzas la volan-ordonan. La tempoj de la reala modo ordinare montras la tempan rilaton inter la enhavo de la frazo kaj la tempo, kiam la parolanto eldiras ĝin. Tamen en nerekta parolo, t.e. en subfrazoj, kiuj rakontas ies diron aŭ penson ne citante ĝin laŭvorte, la tempo estas sama, kiel en la diro aŭ penso, pri kiu temas; ĝi montras la tempan rilaton inter la enhavo de la subfrazo kaj la tempo de ties originala diro aŭ penso, ne la eldiro de la kompleta frazo. Ekzemple, en la frazo Karolino diris, ke ŝi iros, la iro de Karolino estas futura relative al ŝia diro, sed povas esti pasea, nuntempa, aŭ futura relative al la nuna momento.

La ĉefverbo grandparte determinas, kiujn gramatikajn rolojn la substantivaj frazeroj en ĝia frazo aŭ subfrazo plenumas. Ekzemple, kreski postulas subjekton, sed neniun alian rolon; kolekti postulas subjekton kaj objekton; igi postulas subjekton, objekton, kaj priskribon de la objekto; kaj konduki postulas subjekton, objekton, kaj ofte movocelon markatan per al. Verbon, kiu povas havi objekton, oni nomas transitiva. Preskaŭ ĉiuj verboj postulas almenaŭ subjekton, sed ne ĉiuj; ekzemple, pluvas estas kompleta frazo.

Infinitivoj[redakti | redakti fonton]

La Esperantan infinitivon indikas la finaĵo -i. Tradicie la infinitivo estas konsiderata kiel modo de la verbo. Sintakse ĝi rolas en la frazo ne kiel verbo sed kiel substantivo. Ekzemple, La infano volas manĝi havas la saman strukturon kaj preskaŭ la saman signifon kiel La infano volas manĝon. Ĝi malsamas de substantivoj je tio, ke oni povas aldoni al ĝi ĉion, kio povus troviĝi en kompleta subfrazo, kies ĉefverbo ĝi estus - objekton, prepoziciajn frazerojn, adverbojn - krom subjekto; ke ĝi ne alprenas plurnombran aŭ akuzativan finaĵon; ke ĝi tradicie ne estas uzata kun prepozicioj krom por, anstataŭ, kaj krom; kaj ke oni modifas ĝin per adverboj anstataŭ adjektivoj (ekz. Estas preferinde diri ĉi tion). Ĉar la signifo de iuj verboj (ekzemple voli kaj povi) postulas agon kiel objekton, ili troviĝas kun infinitiva objekto pli ofte ol kun substantiva.

Participoj[redakti | redakti fonton]

Participoj estas verbaj formoj, kiuj rolas en la frazo ĉefe kiel adjektivoj. Ili esprimas tempon (pasintan, nuntempan, aŭ venontan) kaj voĉon. La ses participaj sufiksoj konsistas el vokalo montranta tempon (-i- por la pasinta, -a- por la nuntempa, kaj -o- por la futura), sekvata de -nt- por la aktiva voĉo aŭ -t- por la pasiva voĉo. Post la sufikso oni aldonas ordinarajn adjektivajn finaĵojn.

Substantivo modifata de participo rolas kiel ĝia subjekto se la voĉo estas aktiva, kiel ĝia objekto se la voĉo estas pasiva. Substantivo rolanta kiel subjekto de pasiva participo estas markata per la prepozicio de.[4] La tempo de participo estas relativa al la ĉefverbo de la (sub)frazo, ne al la momento de la eldiro de la frazo.

Oni precizigas la tempan rilaton inter ago kaj iu koncerna momento, kiu povas ne esti la nuntempo, kunmetante finitivon de esti kun participo, ekzemple Mi estis kaptinta. La tempo de esti montras la rilaton inter la celata momento kaj la nuno, kaj la tempo de la participo montras la rilaton inter la ago kaj la celata momento. Per kunmeto de estus kun participo oni esprimas tempon en imaga frazo kiam tio necesas. Oni ankaŭ uzas kunmetitan verbon kun pasiva participo kiel pasivan ekvivalenton de simpla verbo, eĉ kiam oni ne celas esprimi iun temprilaton krom la rilato inter la fina plenumo de la ago kaj la nuno (t.e. kiam oni celas perfektivan aspekton). Tiam la participo normale estas pasinta, kvankam polemiko, ĉu ĝi prefere estu nuntempa, okazis meze de la 20-a jarcento.

Krom la adjektiva formo, participoj havas adverban kaj substantivan formon. La substantivo signifas ne econ, kiel ĉe ordinara adjektiva radiko, sed personon, kiun la adjektivo priskribus.

Konjunkcioj[redakti | redakti fonton]

Konjunkcioj estas vortetoj, kiuj indikas la rilaton inter subfrazoj kaj frazoj. Kunordigaj konjunkcioj, ekzemple kaj, , nek, sed, ligas elementojn de la sama gramatika rango, ĉu subfrazojn aŭ pli malgrandajn frazerojn. Subordigaj konjunkcioj, ekzemple se, ke, ligas subfrazon al ĝia ĉeffrazo. Rilataj korelativoj kombinas subordigan, kvazaŭkonjunkcian funkcion kun pronoma, adjektiva, aŭ adverba.

Ekkrioj[redakti | redakti fonton]

Ekkrioj ne estas parto de la strukturo de la frazo. Iuj estas arbitraj (adiaŭ, nu), iuj imitas sonojn (hm, glu glu) kaj iuj estas ordinaraj radikoj sen finaĵo (eks, krak).

Vortofarado[redakti | redakti fonton]

Esperanta morfologio estas ekstreme aglutina, t.e. vortoj ofte konsistas el pluraj morfemoj, kiuj esprimas po unu elementon de signifo kaj havas malmultajn alomorfojn (en Esperanto nur unu). Ĝi ne faras grandan distingon inter kunmetado kaj afiksado. Oni kutime nomas afiksoj tiujn radikojn, kiuj malplej ofte aperas memstare; la sola rigida malsamo estas tio, ke inter radiko kaj afikso oni neniam enmetas gramatikan finaĵon.[5] Kunmetado kaj afiksado estas ekstreme oftaj relative al la plejparto de aliaj lingvoj. Tiu eco faciligas la lernadon de la lingvo, permesante, ke oni esprimu nekutime grandan konceptaron per nekutime malgranda radikstoko.

Kunmetaĵoj normale havas la ĉefelementon fine, ekzemple akvorezervo estas speco de rezervo, dum rezervakvo estas speco de akvo. Tamen, kiam oni unuvortigas prepozician frazeron, oni konservas la originalan vortordon kun komenca prepozicio, kvankam la prepozicia radiko estas ĉefa (senvivaj personoj ne estas speco de vivaj). En iuj kunmetaĵoj la elementoj estas egalrangaj (ekz. socipolitika "samtempe socia kaj politika"), kaj iuj havas ĉefelementon implicatan sed ne esprimatan (ekz. posttagmezo "posttagmeztempo"). Iuj afiksoj sekvas proprajn principojn anstataŭ la ĝeneralajn pri kunmetado de ordinaraj radikoj. La konstruo de kunmetaĵo el pli ol du radikoj estas analizebla en sinsekvajn kunigojn ĉiufoje de du partoj, ekzemple antaŭrajtigi povas signifi antaŭe rajtigi (aŭ eventuale, laŭ kunteksto, igi antaŭrajti). Inter radikoj de kunmetaĵo oni povas konservi sence taŭgan gramatikan finaĵon aŭ forlasi ĝin laŭ konsideroj pri prononceblo kaj klaro, ekzemple proprokulepropraokule "per la propraj okuloj".

Vortordo[redakti | redakti fonton]

Partoj de substantiva frazero[redakti | redakti fonton]

La baza ordo en substantivaj kaj prepoziciaj frazeroj estas prepozicio - difinilo - nombro - adjektivo - substantivo - priskriba prepozicia frazero - priskriba subfrazo, ekzemple: al la du grandaj amikoj de Johano, kiuj estis en la ĝardeno. Adjektivoj ankaŭ ofte venas post la substantivo, kaj tio estas eĉ la pli ofta ordo por plurvortaj adjektivaj frazeroj - ekzemple vizaĝo plena de cikatroj estas pli ofta ol plena de cikatroj vizaĝo - kaj kiam la ĉefvorto de la substantiva frazero estas korelativo anstataŭ normala substantivo. Aliaj ordvarioj estas diversagrade maloftaj aŭ tute neeblaj.

Frazeroj en frazo[redakti | redakti fonton]

La ordo de frazeroj estas libera, influata nur de pragmatikaj faktoroj, dum kazfinaĵoj kaj prepozicioj determinas la gramatikan interpreton. La baza ordo estas Subjekto Verbo Objekto, ekzemple la hundo ĉasis la katon. Varioj de tiu ordo okazas laŭ la principo, ke unue venu la temo de la frazo kaj poste la komento; oni dirus la katon ĉasis la hundo kiam la kato estas la jam sciata temo de la parolo kaj la hundo estas nova informo. En priskribaj frazoj (kie la verbo estas kopulo) nek la subjekto nek la priskribo havas rolmontrilon; la vortordo ankoraŭ povas varii se iu malsimetrio klarigas kiu estas kiu, ekzemple se la priskribo estas adjektivo aŭ la subjekto havas difinilon, sed se ambaŭ estas nedifinitaj substantivoj, la ordo devas esti subjekto - verbo - priskribo: ekzemple, glavoj iĝu plugiloj kaj plugiloj iĝu glavoj havas malsamajn signifojn.

Neado[redakti | redakti fonton]

En nuntempa Esperanto, la vorto ne venas rekte antaŭ la vorto, kiun ĝi neas. Ekzemple, oni distingas:

Ne mi devas skribi tion (sed iu alia devas)
Mi ne devas skribi tion (mi povas libervole elekti, ĉu skribi ĝin aŭ ne)
Mi devas ne skribi tion (estus malbone, se mi skribus ĝin)
Mi devas skribi ne tion (sed mi devas skribi ion alian)

Krom la ĝenerala vorto ne, Esperanto havas la neajn korelativojn, ekzemple nenio = ne io, kaj la nean konjunkcion nek = kaj ankaŭ ne. Oni normale ne metas du neajn vortojn en saman frazon, kaj kiam oni faras tion, la duobla neo interpretiĝas kiel jeso: Mi ne faris nenion estas speciale frapa maniero diri Mi faris ion.

Demandado[redakti | redakti fonton]

Jes-neaj demandoj estas markataj per la demanda partikulo ĉu metita ĉe la komenco de la frazo, kaj normale per altiĝa intonacio. Aliaj demandoj uzas la demandajn korelativojn komencantajn per ki-, ankaŭ kun altiĝa intonacio. La ki-vorto, aŭ se ĝi estas parto de substantiva aŭ prepozicia frazero, tiu tuta frazero, transmetiĝas al la komenco de la frazo. Ĉe nerektaj demandoj, la ĉu aŭ la ki-vorto funkcias kiel subordiga konjunkcio, paralele al ke ĉe nerektaj asertoj: Ĉu ŝi venos? Mi ne scias, ĉu ŝi venos.

Fundamenta Gramatiko de Esperanto[redakti | redakti fonton]

La Fundamento de Esperanto enhavas liston de 16 reguloj, kiuj tamen ne konsistigas kompletan priskribon de la lingvo.

A. Alfabeto. Aa, Bb, Cc, Ĉĉ, Dd, Ee, Ff, Gg, Ĝĝ, Hh, Ĥĥ, Ii, Jj, Ĵĵ, Kk, Ll, Mm, Nn, Oo, Pp, Rr, Ss, Ŝŝ, Tt, Uu, Ŭŭ, Vv, Zz. Rimarko. Presejoj, kiuj ne posedas la literojn ĉ, ĝ, ĥ, ĵ, ŝ, ŭ, povas anstataŭ ili uzi ch, gh, hh, jh, sh, u. (Vidu artikolon H-sistemo)

B. Reguloj. La gramatiko estas resumita en 16 reguloj:

  • 1 Artikolo nedifinita ne ekzistas; ekzistas nur artikolo difinita (la), egala por ĉiuj seksoj, kazoj kaj nombroj. La uzado de la artikolo estas tia sama, kiel en la aliaj lingvoj. La personoj, por kiuj la uzado de la artikolo prezentas malfacilaĵon, povas en la unua tempo tute ĝin ne uzi.
  • 2 La substantivoj havas la finiĝon -o. Por la formado de la multenombro oni aldonas la finiĝon j. Kazoj ekzistas nur du: nominativo kaj akuzativo; la lasta estas ricevata el la nominativo per la aldono de la finiĝo n. La ceteraj kazoj estas esprimataj per helpo de prepozicioj (la genitivo per de, la dativo per al, la ablativo per per aŭ aliaj prepozicioj laŭ la senco).
  • 3 La adjektivo finiĝas per -a. Kazoj kaj nombroj kiel ĉe la substantivo. La komparativo estas farata per la vorto pli, la superlativo per plej; ĉe la komparativo oni uzas la konjunkcion ol.
  • 4 La numeraloj fundamentaj (ne estas deklinaciataj) estas : unu, du, tri, kvar, kvin, ses, sep, ok, naŭ, dek, cent, mil. La dekoj kaj centoj estas formataj per simpla kunmeto de la numeraloj. Por la signado de numeraloj ordaj oni aldonas la finiĝon de la adjektivo; por la multoblaj – la sufikson -obl-, por la nombronaj – -on-, por la kolektaj – -op-, por la disdividaj – la vorton po. Krom tio povas esti uzataj numeraloj substantivaj kaj adverbaj.
  • 5 Pronomoj personaj : mi, vi, li, ŝi, ĝi (ordinare pri objekto, besto aŭ infaneto), si, ni, vi, ili, oni; la pronomoj posedaj estas formataj per la aldono de la finiĝo adjektiva. La deklinacio estas kiel ĉe la substantivoj.
  • 6 La verbo ne estas ŝanĝata laŭ personoj nek nombroj. Formoj de la verbo : la tempo estanta akceptas la finiĝon -as; la tempo estinta -is; la tempo estonta -os; la modo kondiĉa -us; la modo ordona -u; la modo sendifina -i. Participoj (kun senco adjektiva aŭ adverba): aktiva estanta -ant-; aktiva estinta -int-; aktiva estonta -ont-; pasiva estanta -at-; pasiva estinta -it-; pasiva estonta -ot-. Ĉiuj formoj de la pasivo estas formataj per helpo de responda formo de la verbo esti kaj participo pasiva de la bezonata verbo; la prepozicio ĉe la pasivo estas de.
  • 7 La adverboj finiĝas per -e; gradoj de komparativo kiel ĉe la adjektivoj.
  • 8 Ĉiuj prepozicioj per si mem postulas la nominativon.
  • 9 Ĉiu vorto estas legata, kiel ĝi estas skribita.
  • 10 La akcento estas ĉiam sur la antaŭlasta silabo.
  • 11 Vortoj kunmetitaj estas formataj per simpla kunigo de la vortoj (la ĉefa vorto staras en la fino); la gramatikaj finiĝoj estas rigardataj ankaŭ kiel memstaraj vortoj.
  • 12 Se en frazo estas alia nea vorto la vorto ne estas forlasata.
  • 13 Por montri direkton, la vortoj ricevas la finiĝon de la akuzativo.
  • 14 Ĉiu prepozicio havas difinitan kaj konstantan signifon; sed se ni devas uzi ian prepozicion kaj la rekta senco ne montras al ni, kian nome prepozicion ni devas preni, tiam ni uzas la prepozicion je, kiu memstaran signifon ne havas. Anstataŭ la prepozicio je oni povas ankaŭ uzi la akuzativon sen prepozicio.
  • 15 La tiel nomataj vortoj fremdaj, t. e. tiuj, kiujn la plimulto de la lingvoj prenis el unu fonto, estas uzataj en la lingvo Esperanto sen ŝanĝo, ricevante nur la ortografion de tiu ĉi lingvo; sed ĉe diversaj vortoj de unu radiko estas pli bone uzi senŝanĝe nur la vorton fundamentan kaj la ceterajn formi el tiu ĉi lasta laŭ la reguloj de la lingvo Esperanto.
  • 16 La fina vokalo de la substantivo kaj de la artikolo povas esti forlasata kaj anstataŭata de apostrofo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Libro[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko
  2. Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko
  3. Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko
  4. Iuj tiucele uzas la verbecan radikon far (kiel ĉe fari) sen finaĵo kiel prepozicion.
  5. Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko