1000 (nombro)
Aspekto
(Alidirektita el Mil)
- "Mil" alidirektas ĉi tien. Por la jaro, vidu la paĝon 1000.
Mil (1000) estas la natura nombro kiu sekvas de 999 kaj antaŭas de 1001.
La nombro 1000 en la dekuma sistemo havas alternativajn formojn:
- en duuma sistemo : 11111010002
- en okuma sistemo : 17508
- en deksesuma sistemo : 3E816
En matematiko
[redakti | redakti fonton]- 1000 ne estas primo. 1000 = 5·5·5·2·2·2
Laŭ skribo
[redakti | redakti fonton]Pri la nombro 1000
[redakti | redakti fonton]1000 estas la unua nombro skribita per 4 ciferoj en la dekuma sistemo.
La nombro da jaroj en jarmilo.
La obla prefikso por mezurunuoj (uzata ankaŭ en SI) por mil estas "kilo-".
Pri nombroj [1000, 10000)
[redakti | redakti fonton]Ĉi tiu ĉapitro estas pri nombroj ekde 1000 inkluzive ĝis 10000 malinkluzive.
Apartaj nombroj
[redakti | redakti fonton]- 1000 voltoj estas elektra tensio, por kiu kaj por pli grandaj tensioj homoj kiuj kun ili laboras devas havi pli grandan klerigon pri sekureco.
- 1001 noktoj estas fama kolekto de fabeloj. Pro ĝi en nomoj de la aliaj libroj iam aperas nombro 1001.
- 1024 = 210 (rigardu plu en nenegativa entjera potenco de 2).
- 1024 x 768 rastrumeroj estas unu el kutimaj distingkapabloj de komputila ekrano kaj vidkarto.
- 1440 = 24 * 60 estas kvanto de minutoj en diurno.
- 1500 kaj 3000 voltoj estas normalaj elektraj tensioj por supertraka kontakta lineo de fervojo tie kie kontinua kurento estas uzata.
- 1728 = 123 - granda "gross" aŭ granda "malneta" aŭ "maso" - estas nombro kiu estis ofte uzata por kalkulado de aĵoj antaŭ kelkaj jarcentoj, kiam uzado de bazo 12 estis kutima por ĉi tiaj celoj.
- 2048 = 211
- 4096 = 212
- 8192 = 213
- 8760 = 365 * 24 estas kvanto de horoj en normala jaro.
- 8784 = 366 * 24 estas kvanto de horoj en superjaro.
Aroj
[redakti | redakti fonton]Jenaj aroj enhavas erojn kun numeroj 1000 ... 9999:
- Normoj de ISO
- NGC-katalogo
- Normoj de GOST
- Jaroj
- Jaro 1000 apartenas al la 10-a jarcento
- Jaroj 1001 ... 1100 apartenas al la 11-a jarcento
- Jaroj 1101 ... 1200 apartenas al la 12-a jarcento
- ...
- Jaroj 9801 ... 9900 apartenas al la 99-a jarcento
- Jaroj 9901 ... 9999 apartenas al la 100-a jarcento