G
Etoso
G g
G estas la 7-a litero de la latina alfabeto kaj la 8-a de la esperanta alfabeto. Ĝia nomo en Esperanto estas go.
Signifoj
[redakti | redakti fonton]- En botaniko, G simbolas gineceon en la floroformulo.
- Pri la Internacia sistemo de unuoj, g estas la milono de kilogramo, nomata gramo, ĝi estas bazunuo de la C.G.S.-sistemo.
- En elektromagnetismo, G (pri gaŭso) estas mezurunuo por magneta kampo en la fizika sistemo de unuoj C.G.S..
- En klasika mekaniko, g estas la gravita akcelo sur Tero, dum G estas la universala gravita konstanto.
- Prefikse al unuoj ĝi signifas giga, t. e. 109.
- Prefikse al duumaj unuoj kiel bitoko en komputiko ĝi signifas gibi (aŭ ankaŭ giga), t. e. 230.
- En kemio, G estas simbolo de la aminoacido glicino.
- Pri muziko, G estas la kvina noto en la C-maĵora gamo.
Elparolo en diversaj lingvoj
[redakti | redakti fonton]Ĝibraltaro estas prononcata
- en la hungara (Gibraltár) [g]
- en la angla (Gibraltar) [ĝ]
- en la franca (Gibraltar) [ĵ]
- en la hispana (Gibraltar) en certaj situacioj [ĥ]
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]
|