É

El Vikipedio, la libera enciklopedio

É, é (e kun dekstra korno) estas litero de la ĉeĥa, hungara, islanda, kaŝuba, luksemburga kaj slovaka alfabetoj. En la angla, dana, franca, galega, hispana, irlanda, itala, kataluna, norvega, okcitana, portugala, sveda kaj vjetnama alfabetoj la litero estas uzata kiel variaĵo de la litero e. En la angla lingvo ĝi povas esti uzata en pruntoj (ekzemple résumé el la franca) kaj latinigoj (ekzemple Pokémon el la japana). Krome la litero estas uzata en la navaha kaj nederlanda alfabetoj.

Uzo en diversaj lingvoj[redakti | redakti fonton]

Ĉeĥa kaj slovaka[redakti | redakti fonton]

É estas kvina litero de la ĉeĥa kaj slovaka alfabetoj, esprimas la sonon /ɛː/.

Ĉina[redakti | redakti fonton]

En la pinjino é estas uzata por esprimi duan tonon.

Dana, norvega kaj sveda[redakti | redakti fonton]

En la dana, norvega kaj sveda lingvoj la litero é estas ofte uzata por distingi homonimojn en skribita teksto. Ekzemple en la dana: én (unu) kaj en (nedifina artikolo), en la norvega ide (ursujo) kaj idé (ideo), en la sveda armé (armeo) kaj arme (kompatinda).

Kataluna[redakti | redakti fonton]

En la kataluna lingvo é esprimas fermitan akcentitan sonon [e] en tiuj kazoj, kiam sen la supersigno la akcento estus al alia silabo. Foje la litero estas uzata ankaŭ por distingi sencon; ekzemple és estas triapersona singulara formo de la verbo «esti», kaj es estas triapersona refleksiva pronomo.