Kaŝuba lingvo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Kaŝuba lingvo
Kaszëbsczi jãzëk
Parolata en Pollando
Parolantoj 108 000
Denaskaj parolantoj 50.000
Skribo latina
Oficiala statuso
Oficiala lingvo en Pomeria Provinco, Pollando
Reguligita de Radzëzna Kaszëbszégò Jãzëka
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-2 csb
  ISO 639-3 csb
  SIL CSB
  Glottolog kash1274
Angla nomo Kashubian
Franca nomo cachoube
Vikipedio
v  d  r
Information icon.svg
Dulingva signo (voj-inform-tabulo) en Puck
La Sinjorpreĝo, kaŝube, en la Kapelo Pater Noster en Jerusalemo

La Kaŝuba (aŭ pomeria) lingvo estas okcidentslava lingvo, kiun oni parolas en la regiono okcidente de Gdansko. Sociologoj taksas ke estas ĉ. 500 mil kaŝuboj kaj 300 mil duon-kaŝuboj, de kiuj eble triono parolas la lingvon regule.

La lingvo parencas al la pola lingvo, kiu influis ĝin dum la longa kunvivado, ĉefe gramatikon kaj vortfaradon. La plej gravaj diferencoj inter pola kaj kaŝuba estas en la fonologio kaj en la vort-trezoro: la kaŝuba havas pli multajn vokalojn ol la pola, kaj dum la pola havas vortoakcenton kiel Esperanto (sur la antaŭlasta silabo), la kaŝubaj dialektoj havas akcenton aŭ sur la unua silabo (en la sudo), konsekvence sur radiko aŭ deriva sufikso (centre) aŭ sur diversaj vorteroj depende de fleksia finaĵo (norde). Koncerne la vort-trezoron, la kaŝubaj dialektoj retenis multajn slavajn vortojn kiuj anstataŭiĝis per alilingvaj pruntaĵoj en la pola, kaj ili havas iomete pli da pruntaĵoj el la germana ol la pola.

Kaŝubismoj aperas en la skriba lingvo ekde la 15-a jarcento, sed kaŝube skribita literaturo ekaperis nur meze de la 19-a jarcento - en latina skribo kaj laŭ modelo de la pola ortografio. Longe oni disputis pri ortografio, sed de 1995, oni havas norman ortografion kaj gramatikon, kiun oni instruas en multaj lernejoj, sed verkantoj rajtas elekti siajn vortojn laŭ la kutimoj de la propra dialekto. Inter la plej gravaj kaŝubaj verkistoj estis Florian Ceynowa, kiu unue publikigis verkojn kaŝube, Hieronim Derdowski, kiu verkis la unuan eposon en kaŝuba lingvo O panu Czorlińscim co do Pucku po sece jachol [Pri sinjoro Czorliński kiu iris al Puck por retoj],[1] Alexander Majkowski, kiu verkis la unuan romanon en la kaŝuba Żëcé i przigodë Remusa [Vivo kaj aventuroj de Remus],[2] Jan Drzezdzon, kiu verkis historion pri la kaŝuba literaturo kaj plurajn romanojn, kaj Eugeniusz Golabk, kiu tradukis la Nova testamenton[3] kaj la Psalmaron[4] en la kaŝuban kaj verkis la unuan kaŝub-lingvan gramatikon[5] kaj la unuan unulingvan kaŝuban vortaron.[6]

Tradicie, poloj vidas la kaŝuban nur kiel dialekton de la pola lingvo dum eksterlandanoj vidas ĝin kiel apartan lingvon, sed nuntempe ankaŭ polaj kaŝubologoj akceptas ke socie la kaŝuba funkcias kiel sendependa lingvo, kaj ŝtataj instancoj nun ankaŭ subtenas strebojn evoluigi kaj disvastigi kaŝub-lingvan kulturon. La kaŝuba lingvo estas instruata en cento da lernejoj, kaj ekzistas kaŝubaj revuoj, radiaj kaj televidaj elsendoj, kaj retejoj - estas eĉ kaŝuba vikipedio (vidu la ligilon ĉi-sube)!

Alfabeto[redakti | redakti fonton]

Komence por la kaŝuba lingvo oni uzis la alfabeton de la pola lingvo, tamen ĝi ne plene redonas fonetikajn ecojn de la kaŝuba. Florian Ceynowa, esploristo de la kaŝuba kulturo, kreis unikan alfabeton por la lingvo.

Ĝi enhavas jenajn literojn:

Aa

Ąą - nazala o

Ãã - nazala a

Bb

Cc

Dd

Ee

Éé - pron. e aŭ ej

Ëë - pron. kiel ŝvao

Ff

Gg

Hh

Ii

Jj

Kk

Ll

Łł - pron. kiel esp. ŭ

Mm

Nn

Ńń - pron. kiel pola ń aŭ hispana ñ

Oo

Òò - pron. kiel ŭe

Óó - pron. kiel u

Ôô - depende de la dialekto prononcata kiel o aŭ pli simila al e

Pp

Rr

Ss

Tt

Uu

Ùù - pron. ŭu

Ww - pron. v

Yy - pron. kiel pola y

Zz

Żż - pron. ĵ

Ekzistas jenaj digrafoj: ch (ĥ), cz (ĉ), dz, dż (ĝ), rz (ĵ) kaj sz (ŝ).

Ekzempla teksto (Patro Nia)[redakti | redakti fonton]

Òjcze nasz, jaczi jes w niebie,

niech sã swiãcy Twòje miono,

niech przińdze Twòje królestwò,

niech mdze Twòja wòlô

jakno w niebie tak téż na zemi.

Chleba najégò pòwszednégò dôj nóm dzysô

i òdpùscë nóm naje winë,

jak i më òdpùszcziwómë naszim winowajcóm.

A nie dopùscë na nas pòkùszeniô,

ale nas zbawi òde złégò. Amen

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Hieronim Derdowski. (1990) O panu Czorlińscim co do Pucku po sece jachol. Zrzeszenie Kaszubsko-Pomorskie.
  2. La plej vaste distribuita eldono estas tiu kun paralela pollingva traduko (de Lech Bądkowski: la pola titolo estas Źycie i przygody Remusa), Aleksander Majkowski. (1995) Żëcé i przigodë Remusa. Oficyna Czec.
  3. Eugeniusz Gołąbk, trad.. (1993) Swięté pismiona nowégo testameńtu. Zrzeszenie Kaszubsko-Pomorskie. ISBN 83-85011-65-X.
  4. Eugeniusz Gołąbk, trad.. (1997) Knéga psalmów. Oficyna Czec. ISBN 83-87408-21-2.
  5. Eugeniusz Gołąbk. (1997) Wskôzë kaszëbsczégò pisënkù. Oficyna Czec. ISBN 83-87408-02-6.
  6. Eugeniusz Gòłąbk. (2005) Kaszëbsczi słowôrz normatiwny. Oficyna Czec. ISBN 83-87408-56-5.

Aliaj projektoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]