Soraba lingvo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Soraba
serbšćina, serbski
Parolata en Germanio
Parolantoj 60 000
Denaskaj parolantoj proksimume 60.000
Fremdlingvo / dua lingvo por ne konatas
Skribo latina kun kelkaj aldonoj
Lingvistika klasifiko
Hindeŭropa lingvaro
Slava lingvaro
Okcidentslava lingvaro
Soraba lingvo

Oficiala statuso
Oficiala lingvo en  
Reguligita de  
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-2
    Bibliografia wen (ambaŭ sorabaj lingvoj),

hsb (suprasoraba),
dsb (malsuprasoraba)

    Terminologia -
  SIL WEN (supra soraba),

WEE (malsupra soraba)

Angla nomo Sorbian
Franca nomo sorabe
v  d  r
Information icon.svg

La soraba lingvo estas komuna nomo por du slavaj lingvoj aŭ variantoj parolataj en la oriento de Germanio, de la t.n. soraboj. La sudsoraba aŭ suprasoraba (hornjoserbšćina) estas precipe parolata en la regiono de la urbo Bautzen (sorabe: Budyšin), Meißen (sorabe: Mišno) kaj la nordsoraba aŭ malsuprasoraba (dolnoserbska rěc) estas plejparte parolata ĉirkaŭ la urbo Cottbus (sorabe: Chośebuz) Ĉirkaŭ 45.000 homoj parolas la suprasoraban kaj ĉirkaŭ 25.000 la malsuprasoraban, laŭ - konsentite - optimismaj taksoj.

Proksimuma lingva teritorio
Sorabparolanta regiono en la jaro 1843
La dulingva stratindikilo en urbo Cottbus (sorabe: Chośebuz)

La lingvo apartenas al la Hindeŭropa lingvaro, pli precize al la okcidentslava grupo de la slava lingvaro.

Parolareo[redakti | redakti fonton]

La suprasoraba estas parolata en la regiono de Bautzen (sorabe: Budyšin) kaj la malsuprasoraba, ĉirkaŭ Cottbus (sorabe: Chośebuz).

La regionoj kie estas parolata la soraba lingvo
La disvastigo de la sorabaj lingvoj dum la historio (dum la jarcentoj)

Języki łużyckie – grupa obejmująca dwa blisko spokrewnione języki zachodniosłowiańskie: górnołużycki i dolnołużycki.

Gramatiko[redakti | redakti fonton]

Skribo: La soraba lingvo skribiĝas per latinaj literoj, kun iuj supersignoj, kies uzo similas al tiu en la pola lingvo (nome ć, ł, (d)ź) kaj ĉeĥa lingvo (č, š, ž).

La suprasoraba (hornjoserbšćina) konas sep kazojn. Sed la sepa kazo (vokativo) nur ekzistas ĉe la masklaj substantivoj en singularo. La malsuprasoraba (dolnoserbski) konas ses kazojn. Rimarkinde estas, ke krom la singularo kaj la pluralo ankaŭ ekzistas la dualo. La suprasoraba konas ĉe la verboj aoriston kaj imperfekton.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]