Diskuto:Soraba lingvo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

La tabelo dekstre iom malbele aspektas, ĉar mi ne trovis ŝablonon, kiel ĝi ekzistas en la germana vikipedio. Ĉar mi maljam komencis kunlabori la 11an de januaro, mi ankoraŭ ne scias, kiel aranĝi ŝablonon. --Tlustulimu 21:06, 26. Jan 2006 (UTC)

Hazarde mi trovis uzeblan ŝablonon en la artikolo pri Esperanto. Do mi uzis ĝin por anstataŭigi la malbelaĵon. --Tlustulimu 17:32, 28. Jan 2006 (UTC)

Nomo de la lingvoj[redakti fonton]

Saluton karaj,

mi ne scias, ĉu la ĉi tie uzata traduko de dolnoserbski per malsuprasoraba kaj hornoserbski per suprasoraba estas taŭgaj. Mi mem uzus malalta soraba kaj alta soraba. Kiuj estus la preferindaj formoj? Kion diras la lingvistoj pri tio? --Tlustulimu 17:42, 28. Jan 2006 (UTC)