W

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
W w

W (esperante nomata duobla vo, ĝermana vovavo[1], malofte vuvuo: Vidu ĉi-sube) estas la 23-a litero de la moderna latina alfabeto. La litero estis neniam uzata en la latina lingvo mem, sed evoluis el bezonoj de aliaj eŭropaj lingvoj. Ĝi aperis komence kiel kunigo de literparo uuvv (u kaj v estis formoj de unu sama litero en la klasika latina); la angla nomo de la litero signifas duobla u kaj naskiĝis do el la evoluo de uu al w.

En la Internacia Fonetika Alfabeto la litero w estas signo de voĉa rondigita vela alproksimiĝo, la sono kiun ĝi havas ekz. en la anglaj vortoj wit kaj weather. En la eŭropaj lingvoj ĝi estas uzata precipe en la germana, pola (en tiuj du ĝi signas la sonon v), angla, nederlanda kaj kimra; la aliaj eŭropaj lingvoj uzas ĝin preskaŭ nur en fremdvortoj.

Signifoj[redakti | redakti fonton]

Kiel mallongigo aŭ simbolo la litero W aŭ w havas interalie la jenajn signifojn:

Vuo[redakti | redakti fonton]

Vuo estas plia nomo de la litero w, proponita kaj uzata de Sergio Pokrovskij.

La nomo "vuo" entenas ambaŭ referencojn (al U kaj al V). Plue, kelkaj jarcentoj antaŭe la U kaj V estis du formoj de la sama litero en multaj lingvoj (oni origine skribis la literon kiel "v" nur je la komenco de vortoj kaj kiel "u" aliloke), kaj la W evoluis el ĝia duobligo (uu aŭ vv). Do iasence la nomo "vuo" efektive enhavas W-on, simile al kiel oni skribis ĝin, antaŭ kiam ĝi iĝis unu litero.

Aparte de sia kurteco, ĝi prezentas ankaŭ la avantaĝon ke ĝi similas al aliaj liternomoj kuo (Q) aŭ muo (μ).

Parenteze, "vuo" similas al la nomo de la litero W en la pola lingvo: wu. (prononco: Pri tiu ĉi sono [vu])

Noto[redakti | redakti fonton]

  1. Propre vavo estas tute alia litero el la alfabetoj ŝemidaj (hebrea alfabeto kaj araba alfabeto). En jido al la germana W respondas ne „vavo“, sed duliteraĵo „cvej vovn“ (t.e. „duobla vavo“, unikode U+05F0: װ). Fojfoje ankaŭ en la hebrea: רַווָק /ravák/ (fraŭlo, needziĝinto).