Saltu al enhavo

Ż

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ż ż

Żż estas tridek dua litero de la pola alfabeto kaj tridek-kvara litero de la kaŝuba alfabetoj. Kvankam "Żż" estas kreita de latina litero Zz per aldono de supersigno punkto ·, en ambaŭ lingvoj ĝi povas aspekti ankaŭ kiel Ƶƶ - ekzemple sur reklamŝildoj.

En pola lingvo ĝi prononciĝas kiel /ʐ/ kaj en kaŝuba lingvo la prononco estas pli softa: /ʑ/. En ambaŭ lingvoj la litero ż estas uzata kiel parto de digrafo kiu prononciĝas /ʤ/.

Krome, la litero ż estas uzata en malta lingvo (prononciĝas /z/) kaj vilamovica lingvo.