Ó

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ó, ó (o kun dekstra korno) estas litero de ĉeĥa, feroa, hungara, islanda, kaŝuba, pola, slovaka kaj soraba alfabetoj. Krome la litero ekzistas en la hispana, irlanda, kataluna, okcitana, portugala kaj vjetnama lingvoj kiel variaĵo de la litero o, kaj ankaŭ povas esti aplikata en la angla lingvo pro aliaj kialoj.

Uzo en diversaj alfabetoj[redakti | redakti fonton]

Ĉeĥa, hungara kaj slovaka[redakti | redakti fonton]

Ó estas 24-a litero de la ĉeĥa alfabeto, 25-a de la hungara kaj 28-a de la slovaka. Indikas la sonon /oː/.

Ĉina[redakti | redakti fonton]

En la pinjino ó estas yángpíng-sono (ĉine 阳平, altleviĝanta tono) o.

Feroa[redakti | redakti fonton]

Ó estas 18-a litero de la feroa alfabeto. Povas indiki sonojn /œ//ɔuː/.

Hispana, kataluna kaj portugala[redakti | redakti fonton]

Ó estas uzata en la hispana, kataluna kaj portugala lingvoj por indiki akcentitan [o] kiam ne estas ordinara laŭ la reguloj. En la kataluna ĝi krome emfazas fermitecon de sono.

Irlanda[redakti | redakti fonton]

Ó estas vaste uzata en irlanda lingvo kiel prepozicio kun la signifo «el». Krome estas uzata en viraj familiaj nomoj, kie ĝi estas derivita de la vorto uaidh kio indikas nepon, distinge de mac indikanta filon. Kiam irlandaj nomoj estis angligitaj, tiu Ó, antaŭ tio ofte renkontebla en nomoj, estis jen preterlasata, jen anstataŭata per ordinara O.

Islanda[redakti | redakti fonton]

Ó estas 19-a litero de la islanda alfabeto. Indikas la sonon /oṷ/.

Kaŝuba[redakti | redakti fonton]

Ó estas 23-a litero de la kaŝuba alfabeto. Indikas la sonon /o/. En la sudaj dialektoj povas indiki la sonon /u/.

Pola[redakti | redakti fonton]

Ó estas 21-a litero de la pola alfabeto. Estas prononcata same kiel u. La diferenco inter du literoj estas nur historia: per ó estas indikataj komencaj sonoj [o] relative antaŭnelonge ŝanĝiĝintaj al [u]; en vortderivado kaj fleksiado la litero ó ofte interviciĝas kun ne ŝanĝiĝinta litero o: Kraków — w Krakowie, krakowski.

Sorabaj[redakti | redakti fonton]

Ó indikas la sonon /uʊ/ en la suprasoraba lingvo kaj /ɛ//ɨ/ en la malsuprasoraba.

Vjetnama[redakti | redakti fonton]

En la vjetnama alfabeto ó indikas la sonon sắc (alte levitan o).

Kodigo[redakti | redakti fonton]

Grafemo HTML Unikodo TeX
Ó Ó U+00D3 \acute O
ó ó U+00F3 \acute o

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]