Ń

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ń ń

Ń (N kun dekstra korno), minuskle ń estas la 19-a litero de la pola alfabeto, la 20-a litero de la malsuprasoraba alfabeto kaj la 21-a litero de la suprasoraba alfabeto.

En la pola lingvo[redakti | redakti fonton]

En pola lingvo ĝi neniam komencas vorton, antaŭ vokaloj (krom i) anstataŭ ĝi estas uzata dusigno ni kaj anataŭ i oni uzas la solan literon n.

En la sorabaj lingvoj[redakti | redakti fonton]

En la sorabaj lingvoj ĝi same kiel en la pola neniam aperas en la komenco de vorto. Sed ĝi nur ŝanĝiĝas al ni, se ekzakte la vokalo i sekvas tie. Antaŭ aliaj vokaloj aperas nj, tiel ke estiĝas la sekvoj nja, nje, njo, nju. Do ĝi nur estas uzata je la vorta kaj silaba finoj. Ekz. suprasorabe kóń "ĉevalo" (komparu konja (genitivo), konik "ĉevaleto").

En aliaj lingvoj[redakti | redakti fonton]

La litero uzatas ankaŭ en latina versio de belorusa alfabeto (нь en cirila skribo ), en soraba kaj vilamovica lingvoj.

Similaj literoj kaj kombinoj[redakti | redakti fonton]

En hispana lingvo la saman sonon signas ñ, en la ĉeĥa kaj slovaka - ň; en la franca kaj la itala estas uzata dusigno gn, dum ke en la portugala kaj vjetnama estas uzata la dusigno nh.