Š

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Latin alphabet Šš.png

Šš (s kun haĉeko) estas litero de latina alfabeto, uzata en slavaj, baltaj kaj kelkaj aliaj lingvoj. Ĝi signifas la sonon ŝ (laŭ IPA [ʃ]).

Deveno de litero[redakti | redakti fonton]

Šš devenas de litero Ss de klasika latina alfabeto kaj estas kreita per aldono de supersigno (ˇ) (haĉeko). Same, kiel literoj Čč, Žž kaj Řř, Šš estis enkondukita de ĉeĥa reformisto Jan Hus en sia verko De Ortographia Bohemica (1412). Unue la litero havis punkton (•) anstataŭ haĉekon. Ĉar punktetoj super la literoj Cc, Ss, Zz estis malbone videblaj, en mezo de 15-a jarcento supersigno punkto estis substituita per haĉeko.

Historio de disvastiĝo[redakti | redakti fonton]

Ekde 19-a jarcento ĉeĥaj literoj kun haĉekoj komencis esti uzataj en kodifitaj alfabetoj de diversaj naciaj "malgrandaj" lingvoj, kiuj pli frue ne havis siajn proprajn alfabetojn kaj uzis diversajn skribsistemojn bazitaj je latinaj alfabetoj de "pli grandaj lingvoj" (la germana, la hungara ktp.), kio ofte estis konektita kun tiutempa politika situacio en Eŭropo.

Slavaj lingvoj[redakti | redakti fonton]

Por ekzemplo, kroata ligvisto Ljudevit Gaj kreinte en 1830 kroatan alfabeton enkondukis en ĝi literojn Čč, Šš, Žž por signifi sonojn ĉ, ŝ kaj ĵ. Pli frue estis uzataj diversaj kombinaĵoj de literoj - sch, sh aŭ ss por š, tsch, tsh aŭ ſh por č ktp. Tiu alfabeto nomiĝas gajevica kaj pere ĝi litero Šš estis enkondukita en alfabetojn de aliaj sudslavaj lingvoj - en slovenan (en mezo de 19-a jarcento), bosnian, montenegran lingvojn kaj en serban latinan alfabeton. Literon Šš ankaŭ uzas soraba lingvo.

Baltaj lingvoj[redakti | redakti fonton]

Baltaj lingvoj enkondukis Šš en siajn alfabetojn en komenco de 20-a jarcento: litova lingvo en 1901 kaj latva lingvo en 1908.

Aliaj lingvoj[redakti | redakti fonton]

La literon Šš ankaŭ uzas estona lingvo kaj tri sameaj lingvoj: nord-samea, anar-samea kaj skolt-samea lingvoj. Ili enkondukis la literon Šš dum 20-a jarcento (ekzemple: la nord-samea en 1978). Kvankam Šš ne estas oficiala litero de la finna alfabeto, ĝi estas uzata en kelkaj fremdaj vortoj, ekzemple: šakki (ŝako).

Elparolo kaj loko en alfabeto[redakti | redakti fonton]

Kutime, la litero Šš troviĝas en alfabeto post la litero Ss kaj signifas sonon similan al Esperanta ŝ (IPA [ʃ]).

  • ĉeĥa lingvo: Šš estas 23-a litero de ĉeĥa alfabeto kaj signifas sonon [ʃ]. Ekzemploj: šálek, déšť, mluvíš.
  • slovaka lingvo: Šš estas 34-a litero de slovaka alfabeto kaj signifas sonon [ʃ] Ekzemploj: škôlka, omša, kôš.
  • suprasoraba lingvo: Šš estas 29-a litero de suprasoraba alfabeto kaj signifas sonon [ʃ]. Ekzemploj: štwórć, štož.
  • malsuprasoraba lingvo: Šš estas 27-a litero de malsuprasoraba alfabeto kaj signifas sonon [ʃ]. Ekzemploj: šula, hyšći.
  • slovena lingvo: Šš estas 20-a litero de slovena alfabeto kaj signifas sonon [ʃ]. Ekzemploj: šotor, hiša, delaš.
  • kroata lingvo: Šš estas 25-a litero de kroata alfabeto kaj signifas sonon [ʃ]. Ekzemploj: šuma, čaša, govoriš.
  • bosnia lingvo: Šš estas 25-a litero de bosnia alfabeto kaj signifas sonon [ʃ]. Ekzemploj: što, škola, naš.
  • montenegra lingvo: Šš estas 25-a litero de montenegra alfabeto kaj signifas sonon [ʃ]. Ekzemploj: škrinja, prešućeti.
  • litova lingvo: Šš estas 25-a litero de litova alfabeto kaj signifas sonon [ʃ]. Ekzemploj: šienas, nešti, .
  • latva lingvo: Šš estas 27-a litero de latva alfabeto kaj signifas sonon [ʃ]. Ekzemploj: šaurs, galdiņš.
  • estona lingvo: Šš estas 20-a litero de latva alfabeto kaj signifas sonon [ʃ]. Ekzemploj: šokolaad, šokk.
  • nord-sameaj lingvoj: Šš estas 23-a (22-a en anar-samea lingvo, 29-a en skolt-samea lingvo) litero de nord-samea alfabeto kaj signifas sonon [ʃ]. Ekzemploj: oktasaš , čuovvovaš.

Lingvoj, kiuj ne uzas literon Šš por signifi sonon ŝ, ofte uzas diversajn digrafojn aŭ trigrafojn anstataŭ. Por ekzemplo, pola kaj kaŝuba lingvoj uzas digrafon sz (szkoda), angla lingvo uzas digrafon sh (ship), franca, portugala kaj gvarania lingvoj uzas digrafon ch (cheval, chuva, che), germana lingvo - trigrafon sch (Schule). Kelkaj lingvoj uzas literon Ss kun aliaj diaktritaj signoj: Şş en turka lingvo kaj tre simila Șș en la rumana lingvo. En hungara lingvo oni uzas literon Ss por signifi sonon [ʃ].

Litero Šš samtempe estas uzata en transliterumo de cirila litero Шш.