Saltu al enhavo

Å

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo temas pri deveno, uzo kaj prononco de la litero Å. Koncerne aliajn signifojn aliru la apartigilon Å (apartigilo).
Å å
parto de dana komputila klavaro
parto de sveda komputila klavaro

Å, minuskle å, aŭ ringa a, estas la 29-a kaj lasta litero de la alfabetoj dana kaj norvega, kaj la 26-a de la sveda. Ĝi nomiĝas kaj prononcatas [o]. Ekster Skandinavio la litero dum la 20-a jarcento enuziĝis en la ortografioj de la valona lingvo (dialekto) kaj de la ĉamora lingvo.

Å estas ankaŭ uzata en fremdvortoj de lingvoj kiuj evoluis sub skandinava influo, menciinde la finna kaj la gronlanda.

A originas el praskandinavia litero a, kiu prae havis la sonon [a:], sed poste, dum la vikinga erao, fariĝis [o:]. Oni ne volis forigi la literon a, sed oni volis esprimi la novan fonetikan prononcon. Tial oni komencis marki etan literon o sur la litero a, kaj do oni uzis skribi å. En Islando kaj kelkaj aliaj areoj, interalie Skanio, ĝi fariĝis poste [ao] (≈ Esp. ), kies prononco eble donis inspiron al la sveda skribmaniero å, iam dum Mezepoko anstataŭigante á sved-ortografie. La Islandanoj kontinuis skribi á kiel á, dum la Danoj kaj Norvegoj, forigante ankaŭ la á, í, ú ks., ekreprezentis la sonon [o:] kiel Aa, aa. Rezulte de la romantikismo kaj ties skandinavismo, kelkaj aŭtoroj danaj kaj norvegaj fine de la 19-a jarcento ekimitis la Svedojn, skribante å anstataŭ tiam oficiala aa. Tio efikegis: en 1917, ortografia reformo de la norvega oficialigis Å, kaj en 1948 tio okazis ankaŭ je la dana lingvo. En Danio Aaaa restas en multaj loknomoj, ekzemple Aalborg (aŭ: Ålborg), kaj kiam Skandinavoj faciligas siajn nomojn por eksterlandanoj, ili uzas duoblan a (kaj ne ao) por å: Åge -> Aage.

Danoj havas propran nomon por tiu ĉi litero, nome bolle-å [bole-o] aŭ "bul-kuka Å".

En la finna

[redakti | redakti fonton]

Laŭ la sveda antaŭbildo la litero å apartenas ankaŭ al la finna alfabeto, kvankam oni ne uzas ĝin en la propraj vortoj de la finna lingvo. Ĝi estas finne konata kiel ruotsalainen o, "sveda o". En la finnlingvaj tekstoj ĝi aperas precipe en svedaj familinomoj kiel Ålander, Såhlberg, Ståhlberg kaj Åkerman kaj loknomoj.


Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.