Fremdvorto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Fremdvorto (france xénisme, portugale Estrangeirismo) estas vorto prenita el aliaj lingvoj kaj kies elementoj ne estas parto de la Esperanta vortprovizo, do de la vortprovizo de la Fundamento de Esperanto aŭ de ties oficialaj aldonoj. Ekz-e la vorto helianto (konsistanta el la greka 'heli-' (suno) kaj 'ant-' (floro) estas fremdvorto, kvankam agnoskata kiel scienca botanika fakvorto, dum ĝia komuna nomo, konsistanta el pure Esperantaj radikoj kaj de la Esperantistoj larĝe uzata, estas sunfloro.

Simila sistemo ekzistas en ĉiu ajn lingvo de la mondo. Ju pli potenca estas lingvo en difinita epoko ĉu pro sia politika, milita, ekonomia hegemonioj, des pli oftaj estas la fremdaj vortoj derivitaj el tu lingvo kiuj venas ĉu al najbaraj lingvoj ĉu al kontaktitaj lingvoj. Tio okazis laŭlonge de la historio tra la tuta mondo pri vortoj devenaj el la greka, el la latina, el la araba, el la hispana, franca, angla, japana ktp. Plej verŝajne nuntempe estas la angla kiu "sendas" pli da vortoj al aliaj lingvoj tra la mondo.

La scienco kiu studas la devenon de vortoj estas etimologio.

En multaj lingvoj, inklude Esperanton, kaj depende de la lingvotavolo, oni konsideras evitinda la uzadon de fremdaj vortoj, konsiderinte ties neceson, utilecon, rivalecon kun propra vorto ktp. La lavango de fremdaj vortoj estas konsiderata ofte kiel atako al la pureco de la lingvo.

Ekzemplo[redakti | redakti fonton]

Eksemplo de araba fremdvorto kiu aktuale plivastiĝas en Esperanto estas hiĝabo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Yves Laroche-Claire, Évitez le franglais, parlez français !, éditions Albin Michel, collection « Les dicos d'or de Bernard Pivot », 2004 (ISBN 2-226-14382-3).
  • FARACO, Carlos Alberto. Estrangeirismos: guerras em torno da língua. São Paulo: Editora Parábola, 2001. ISBN 8588456028.
  • DUBOIS, Jean et al. Dicionário de linguística, verbete "idiotismo". Editora Cultrix
  • Rebekka Bratschi: Xenismen in der Werbung: die Instrumentalisierung des Fremden, Lang, Frankfurt am Main / Berlin / Bern / Bruxelles / New York / Oxford / Wien 2005, ISBN 978-3-631-53711-4 (Zugleich Dissertation an der Universität Mainz 2004).
  • Konrad Ehlich: Xenismen und die bleibende Fremdheit des Fremdsprachenlernens. In: Ernest W. B. Hess-Lüttich (Hrsg.): Integration und Identität, soziokulturelle und psychopädagogische Probleme im Sprachunterricht mit Ausländern. Narr, Tübingen 1986, S. 43-54, ISBN 3-87808-758-6.
  • Helmut Glück (Hrsg.): Metzler-Lexikon Sprache. Unter Mitarbeit von Friederike Schmöe. 3., neubearbeitete Auflage. Metzler, Stuttgart u.a. 2005, ISBN 3-476-02056-8.
  • Carl Theodor Gossen: Tendenzen der Wortschöpfung im heutigen Französisch. In: Ernst Pulgram (Hrsg.): Studies presented to Joshua Whatmough on his sixtieth birthday. Mouton, s'-Gravenhage 1957, 1965, 1979, 1981, S. 29-41.
  • Matthias Jung: Sprachgrenzen und die Umrisse einer xenologischen Linguistik. in: Jahrbuch Deutsch als Fremdsprache. Iudicium, München 19/1993, S. 203–230, ISSN 0342-6300.
  • Wolfgang Moser: Xenismen. Die Nachahmung fremder Sprachen. Lang, Frankfurt am Main u.a. 1996, ISBN 3-631-48883-1 (Zugleich Dissertation an der Universität Graz 1994).