George Byron

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
George Gordon Noel Byron
Lord Byron en albana vestaĵo
Lord Byron en albana vestaĵo
Persona informo
Nomo George Gordon Noel Byron
Dato de naskiĝo 22-a de januaro 1788 [#]
Loko de naskiĝo Londono [#]
Dato de morto 19-a de aprilo 1824 [#]
Loko de morto Misolongi [#]
Okupo verkisto
Aĝo je morto 36
Portalo pri Homoj
v  d  r
Information icon.svg

George Gordon Noel Byron (6a Barono Byron de Rochdale , esperante Georgo Bajrono[1] ; naskiĝis la 22-an de januaro 1788, en Londono, mortis la 19-an de aprilo 1824, en Misolongi) estis angla verkisto Nomata ankaŭ Lord Byron aŭ 6a Barono Byron de Rochdale, li estis en sia tempo la plej populara anglalingva poeto. Liaj plej konataj verkoj estas la epopeoj "Childe Harold's Pilgrimage" (Pilgrimado de Childe Harold) kaj "Don Juan" (Don Johano). Ĉi lasta restis nefinita. Li estis ankaŭ nobelo kaj politikisto.

Li estis nepo de John Byron, esploristo de la Suda Pacifiko kaj brita admiralo. Lord Byron estis patro de Ada Lovelace. Li krome estas konata kiel grava partoprenanto de la greka revolucio. Sed lia graveco fontas el sia elstara figuro kiel disvastiganto de la sento de Romantismo kaj aŭtoro de mallongaj poemoj kiaj She walks in beauty, When we two parted, kaj So, we'll go no more a roving, krom pli longaj rakontaj poemoj kiaj Childe Harold's Pilgrimage kaj Don Juan. Li estas konsiderata unu el la plej grandaj britaj poetoj kaj pluestas amplekse legata kaj influa, kaj en la anglalingva mondo kaj transe.

Li veturis etende tra Eŭropo, ĉefe en Italio, kie li vivis dum sep jaroj en la urboj Venecio, Raveno kaj Pizo. Dum sia restado en Italio li ofte vizitis sian amikon la poeto Percy Bysshe Shelley.[2] Poste Byron aliĝis al la Greka milito de sendependiĝo kaj luktis kontraŭ la Otomana Imperio, pro kio la Grekoj admiras lin kiel nacia heroo.[3] Li mortis en 1824 je aĝo de 36 el febro kiun li ekhavis en Misolongi.

La graveco de Byron kuŝas ne nur sur liaj verkoj sed ankaŭ sur lia romantisma vivo, kiun karakterizis aristokrataj ekscesoj, grandaj ŝuldoj, multnombraj amaferoj (kaj kun viroj kaj kun virinoj, inklude ebla afero kun sia duonfratino),[4] kaj memdecidita ekzilo. Li estis fame priskribata de Lady Caroline Lamb kiel "mad, bad and dangerous to know" (freneza, malica kaj danĝera se konata).[5]

Lia nura legitima filo, nome Ada Lovelace, estas konsiderata kiel la unua komputilprogramisto bazita sur siaj notoj pri la Analizilo de Charles Babbage.[6][7][8] Inter ekstergeedzaj filoj de Byron estis Allegra Byron, kiu mortis en infanaĝo, kaj eble Elizabeth Medora Leigh.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Eko[redakti | redakti fonton]

Catherine Gordon, la patrino de Byron.

Naskita la 22-an de januaro 1788, li estis baptita kiel George Gordon Byron en la paroĥa preĝejo de Sankta Marylebone laŭ sia patrinflanka avo, nome Georgo Gordon de Gight, posteulo kun reĝaj ligoj, devena el la reĝo Jakobo la 1-a de Skotlando. Bedaŭrinde tiu patrinflanka avo faris memmortigon[9] en 1779. En victurno, la patrino de Byron nome Catherine devis vendi sian teron kaj titolon por pagi la ŝuldojn de sia edzo. Informita intuo indikus ke John Byron eble geedziĝis kun Catherine pro ŝia mono[10] kaj, post malŝparado de ŝia riĉaĵo kaj vendado de ŝia biendomo, pasigis tre mallongan tempon kun sia edzino kaj infano por eviti kreditorojn, li forlasis ilin kaj jaron poste mortis. Ne surprize, Catherine regule spertis humorŝanĝojn kaj atakojn de melankolio.[9]

Kiel vidvino,[11] Catherine baldaŭ poste moviĝis reen al Skotlando, kie ŝi kreskigis sian filon en Aberdeen.[9] La 21-an de majo 1798, la morto de la praonklo de Byron, la "malvirta" senjoro Byron, faris la dekjaraĝan Byron, la 6-a barono Byron, kaj li ne nur heredis la titolon, sed ankaŭ la biendomon de Newstead Abbey, en Nottinghamshire, Anglio. Fiera de sia filo, nome la nova "senjoro", Catherine portis lin al Anglio. Komence Byron loĝis ĉe sia nova biendomo nur malofte, kiam la abatejo estis luita al Lord Grey de Ruthyn, inter aliaj, dum la adoleskeco de Byron.

Post la morto de la bopatrino de Byron nome Judith Noel, la Honorinda Lordino Milbanke, en 1822, ŝia testamento postulis ke li ŝanĝu sian familian nomon al "Noel" por heredi la duonon de ŝia biendomo. Reĝa Mandato ankaŭ permesis al li "aboni la menciitan familian nomon de Noel antaŭe ĉiuj honortitoloj", kaj de tiu punkto li subskribis kiel "Noel Byron" (la kutima signaturo de kunulo estanta simple la nobeleco, en tiu kazo simple "Byron"). Estas konjektita ke tio estis tiel ke liaj inicialoj legus "N.B.", imitante tiun de lia heroo, Napoleono Bonaparte. Li ankaŭ estis foje menciita kiel "Lord Noel Byron", kvazaŭ "Noel" estus parto de lia titolo, kaj same lia edzino foje estis nomita "Lady Noel Byron". Lordino Byron poste sukcesis al la Baronlando de Wentworth, iĝante "Lady Wentworth".

Edukado kaj unuaj amaferoj[redakti | redakti fonton]

Byron ricevis sian fruan formalan edukon en Aberdeen Grammar School, kaj en aŭgusto 1799 membriĝis en la lernejon de Dro. William Glennie, en Dulwich.[12] Lokigite sub la prizorgo de Dro. Bailey, li estis instigita praktiki en modereco sed ne povis reteni sin de "perfortaj" atakoj en provo trokompensi pro sia misformita piedo. Lia patrino enmiksiĝis en liaj studoj, ofte retirante lin de lernejo, kun la rezulto ke al li mankis disciplino kaj liaj klasikaj studoj estis neglektitaj.

En 1801 li estis sendita al Harrow, kie li restis ĝis julio 1805.[9] Ordinara studento kaj nekvalifikita kriketisto, li reprezentis la lernejon dum la plej unua kriketo-matĉo Etono kontraŭ Harrow ĉe Lorda kriketejo en 1805.[13]

Lia malmodesteco ne estis limigita al korpekzercado. Byron enamiĝis al Mary Chaworth, kiun li renkontis dum en la lernejo,[9] kaj ŝi estis la kialo kial li rifuzis reveni al Harrow en septembro 1803. Lia patrino skribis, "Li havas neniun malsaneton pri kiu mi scias sed amas, malespere amas, [...] Miss Chaworth." [9] En la pli postaj memuaroj de Byron, "Maria Chaworth estas portretita kiel la unua objekto de liaj plenkreskaj seksaj sentoj."[14]

Lia amiko John FitzGibbon, dua Grafo de Clare.

Byron finfine revenis en januaro 1804,[9] al pli definitiva periodo kiu vidis la formadon de cirklo de emociaj implikiĝoj kun aliaj samlernejanoj, kiujn li memoris kun granda vivececo: "miaj lernejamikecoj estis ĉe mi pasioj (ĉar mi ĉiam estis violenta)."[15] La plej eltenema el tiuj estis kun John FitzGibbon, dua Grafo de Clare - kvar jarojn pli juna ol Byron - kiun li devis renkonti neatendite multajn jarojn poste en Italio (1821).[16] Liaj nostalgiaj poemoj pri liaj Harrow-amikecoj, nome Childish Recollections (1806), esprimas klarvidan "konscion da seksaj diferencoj kiuj povas en la fino igi Anglion netenebla al li".[17]

La sekvan aŭtunon li sekvis ĉe Trinity College (Kembriĝo),[18] kie li renkontis kaj formis proksiman amikecon kun la pli juna John Edleston. Koncerne lian "protektiton" li skribis, "Li estis mia preskaŭ obstina partnero ekde oktobro 1805, kiam mi eniris Trinity College. Lia voĉo unue altiris mian atenton, lia vizaĝo fiksis ĝin, kaj lia edukado ligis min al li eterne." En lia memoro Byron kunmetis Thyrza, serion de elegioj.[19]

En pli postaj jaroj li priskribis la aferon kiel "furiozan, kvankam pura amo kaj pasio". Tiu deklaro, aliflanke, devas esti legita en la kunteksto de akraj publikaj sintenoj direkte al samseksemo en Anglio, kaj la severaj sankcioj (inkluzive de publika pendumo) kontraŭ kondamnitaj aŭ eĉ ŝajnaj leĝrompintoj.[20] La partnereco, aliflanke, eble bone estis "pura" pro respekto por la senkulpeco de Edleston, kontraste al la (verŝajne) pli sekse malkaŝaj rilatoj travivitaj en la lernejo Harrow.[21] Krome en Kembriĝo li formis dumvivajn amikecojn kun viroj kiaj ekzemple John Cam Hobhouse kaj Francis Hodgson, ulo de King's College, kun kiu li korespondis en literaturaj kaj aliaj aferoj ĝis la fino de sia vivo.

Kariero[redakti | redakti fonton]

Ekkariero[redakti | redakti fonton]

Lord Byron, pentrita de Henry Pierce Bone.

Kiam li ne estis en lernejo, Byron loĝis kun sia patrino en Southwell, Nottinghamshire, iome kverelece.[9] Tie, li kultivis amikecojn kun Elizabeth Pigot kaj ŝia frato, John, kun kiu li ludis du teatraĵojn por distrado de la ties komunumo. Dum tiu epoko, kun la helpo de Elizabeth Pigot, kiu kopiis multajn el liaj skizoj, li kuraĝis verki siajn unuajn volumojn de poezio. Fugitive Pieces estis presita ĉe Ridge de Newark, kaj enhavis poeziaĵojn verkitajn kiam Byron estis nur 17.jaraĝa.[22] Tamen, ĝi estis tuj retirita kaj bruligita laŭ konsilo de lia amiko, nome la pastro J. T. Becher, pro la plej amtemaj versoj, partikulare la poeziaĵo Al Maria.[23]

Hours of idleness (pigrohoroj), kio kolektis multajn el antaŭaj poeziaĵoj, kun pli ĵusaj komponaĵoj, estis la pinta libro. La sovaĝa, anonima kritikaro kiun tio ricevis (nuntempe konata kiel la verko de Henry Peter Brougham) en la Edinburgh Review okazigis sian unuan ĉefan satiron,[24] Ĝi estis metita en la manoj de lia konatulo, nome R. C. Dallas, kun la postulo "...esti publikigita sen lia nomo."[25] La pastro Alexander Dallas donas grandan serion de ŝanĝoj kaj modifoj, same kiel la tialojn por kelkaj el ili. Li asertas ankaŭ ke Byron origine intencis antaŭmeti enhavoresumon por tiu poemo, kaj Dallas citas ĝin.[26] Kvankam la verko estis publikigita finfine anonime, ĉirkaŭ Aprilo, R. C. Dallas skribis ke "vi estas jam tre amplekse konata kiel la aŭtoro."[27] La verko kortuŝis tiome kelkajn el liaj kritikistoj, ke ili defiis Byron al duelo; laŭlonge, en postaj okazoj, tio iĝis markilo de prestiĝo esti celo de la verkoj de Byron.[24]

Aŭtografa letero subskribita al John Hanson, advokato kaj negocagento de Byron. Fondazione Biblioteca Europea di Informazione e Cultura BEIC.

Post sia reveno el veturoj li denove fidis al R. C. Dallas kiel sia literatura agento por publikigi sian poemon Childe Harold's Pilgrimage, kiun Byron konsideris ne tro grava. La unuaj du kantoj de Childe Harold's Pilgrimage estis publikigita en 1812 kaj estis ricevitaj sukcese.[28][29] Laŭ liaj propraj vortoj, "Mi vekiĝis unu matenon kaj trovis min fama."[30] Li plue atingis sukceson per la lastaj du kantoj el la poemo, same kiel pro simile celebrataj "Oriental Tales" (Orientaj rakontoj): The Giaour, The Bride of Abydos, The Corsair kaj Lara. Ĉirkaŭ la sama epoko, li komencis sian intimecon kun sia estonta biografiisto, Thomas Moore.

Unuaj veturoj Orienten[redakti | redakti fonton]

La Ŝtono de Byron en Tepelene, Albanio.
Teresa Makri en 1870.

Byron ege enŝuldiĝis estante junulo, pro tio kion ŝia patrino nomigis "sentima maltento pri mono".[9] Ŝi loĝis en Newstead dum tiu tempo, timante la kreditorojn de sia filo.[9] Li estis planinta pasigi la komencon de 1808 navigante kun sia kuzo, George Bettesworth, kiu estis kapitano de la 32-kanona fregato Tartar. La bedaŭrinda morto de Bettesworth dum la Batalo de Alvøen en Majo 1808 malebligis tion.

El 1809 al 1811,[31] Byron faris la Grand Tour, tiam kutima por juna nobelo. Li veturis kun Hobhouse dum la unua jaro kaj inter liaj servistoj estis la fidinda ĉambroservisto de Byron nome William Fletcher. Fletcher estis ofte la celo de la ŝercoj de Hobhouse kaj de Byron. La Napoleonaj Militoj devigis lin eviti plej parto el Eŭropo, kaj li anstataŭe turniĝis al la areo de la Mediteraneo. Tiu forveturo havigis oportunon fuĝi el kreditoroj, same kiel el iama amatino, Mary Chaworth (la celo de lia tiama poeziaĵo, nome "To a Lady: On Being Asked My Reason for Quitting England in the Spring", (Al Sinjorino: responde al demando pri kial mi lasas Anglion printempe)).[24] Leteroj al Byron el sia amiko Charles Skinner Matthews malkovras ke grava tialo estis ankaŭ la espero de samseksa sperto.[32] Ankaŭ altiro al Levantenio estis probable unu el tiaj tialoj; li estis leginte multe pri la Otomana kaj Persia landoj dum infanaĝo, estis allogita al Islamo (ĉefe al la Sufiisma mistikismo), kaj poste skribis, "Kun tiu landoj, kaj aferoj konektita al ili, ĉiuj miaj reale poeziaj sentoj ekas kaj malekas."[33][34]

Byron ekveturis en Portugalio el kie li skribis leteron al sia amiko Mr. Hodgson en kiu li priskribas sian regon de la Portugala lingvo, konsista ĉefe el sakraĵoj kaj insultoj. Byron partikulare ĝuis sian restadon en Sintra kio estas priskribita en Childe Harold's Pilgrimage kiel "glora Edeno". El Lisbono li veturis enlanden al Hispanio, nome al Sevilo, Jerez de la Frontera, Cádiz, Ĝibraltaro kaj el tie mare al Malto kaj Grekio.[35]

En Ateno, Byron renkontiĝis kun la 14-jaraĝa Nicolo Giraud, kiu iĝis tre forta amiko lia kaj instruis al li la italan. Oni sugestis, ke ambaŭ havis intiman rilaton kun seksa afero.[36] Byron sendis Giraud al lernejo en monaĥejo en Malto kaj heredigis al li konsiderindan monkvanton de sep mil sterlingaj pundoj. La testamento, tamen, estis poste nuligita.[37] "mi estas laca el pl & opt Cs, nome la lasta afero el kio mi povus laciĝi", Byron verkis al Hobhouse el Ateno (kiel mallongigo de "coitum plenum et optabilem" – kompleta kaj dezirata kopulacio, laŭ la Satirikono de Petronio), kio, kiel pli frua letero establis, estis ilia kunhavita kodo por samseksa sperto.[38] En 1810 ankoraŭ en Ateno Byron verkis Maid of Athens, ere we part por 12-jaraĝa knabino, Teresa Makri (1798–1875), kaj laŭ informoj li proponis al ŝi 500 sterlingaj pundoj. Ŝajne la propono ne estis akceptita.

Byron veturis al Smirno, kie li kaj Hobhouse veturis al Istanbulo per la ŝipo Salsette. Dum Salsette estis ankoraŭ ankrita atendante Otomanan permeson por ĉedokigi urbe, la 3an de Majo 1810 Byron kaj la Leŭtenanto Ekenhead, de la marsoldatoj de Salsette, tranaĝis la markolon Helesponto. Byron rememoris tiun faron en la dua kanto de Don Juan. Li revenis en Anglion el Malto en Julio 1811 per la ŝipo Volage.

Anglio 1811–1816[redakti | redakti fonton]

Byron iĝis famulo per la publikigo de la unua du kantoj de "Childe Harold's Pilgrimage" (1812). "Li rapide iĝis la plej brila stelulo en la brila mondo de la Regenteca Londono. Li estis celo de ajna socia evento, elektita al kelkaj selektaj kluboj, kaj oftis ĉe la plej modaj Londonaj salonoj."[39] Dum tiu periodo en Anglio li produktis multajn verkoj kiaj The Giaour, The Bride of Abydos (1813), Parisina kaj The Siege of Corinth (1815). Implikita dekomence en afero kun Lady Caroline Lamb (kiu nomigis lin "mad, bad and dangerous to know" (freneza, malica kaj danĝera se konata)) kaj kun aliaj amantoj kaj ankaŭ premite pro ŝuldoj, li ekserĉis kongruan geediĝon, konsiderante – inter aliaj – Annabella Millbanke. Tamen, en 1813 li renkontiĝis por la unua fojo en kvar jaroj sian duon-fratinon, Augusta Leigh. Onidiroj de incesto ĉirkaŭis la paron; la filino de Augusta nome Medora (n. 1814) estis supozite filino de Byron. Por fuĝi el kreskantaj ŝuldoj kaj onidiroj, Byron premis sian decidon edziĝi al Annabella, kiu laŭ onidiroj estis estis la verŝajna heredonto de riĉa onklo. Ili geedziĝis la 2an de Januaro 1815, kaj ilia filino, Ada, naskiĝis en Decembro tiun jaron. Tamen la konstanta obsedo de Byron ĉe Augusta (kaj liaj kontinuaj seksaj aferoj kun aktorinoj kaj aliaj) faris ilian geedzan vivon katastrofon. Annabella konsideris Byron freneza, kaj en Januaro 1816 ŝi abandonis lin, prenante ilian filinon, kaj ekproceduris por laŭleĝa separo. Ties separaigo estis laŭleĝigita per privata setligo en Marto 1816. La skandalo de la separo, la onidiroj pri Augusta, kaj la eĉ pli kreskantaj ŝuldoj devigis lin forlasi Anglion en Aprilo 1816, kaj neniam li revenos.[40]

Vivo eksterlande (1816–1824)[redakti | redakti fonton]

La Shelley-oj[redakti | redakti fonton]

Post tiu parentezo de hejma vivo, Byron lasis Anglion kaj neniam revenis. (Spite siajn mortontajn dezirojn, tamen, lia korpo estis revenigita por entombigo en Anglion.) Li veturis tra Belgio kaj poste al la valo de la rivero Rejno. Somere de 1816 li setliĝis en la Villa Diodati ĉe la lago Lemano, Svisio, kun sia persona kuracisto, la juna, brila kaj bela John William Polidori. Tie Byron amikiĝis kun la poeto Percy Bysshe Shelley, kaj la estonta edzino de Shelley nome Mary Godwin. Li estis aligita ankaŭ de la duonfratino de Mary, nome Claire Clairmont, kun kiu li estis havinta amaferon en Londono.[41] Kelkajn fojojn Byron iris vidi Germaine de Staël, kiu rezultis esti valida intelektulo kaj emocia subtenilo por Byron tiame.[42]

Frontispico de la eldono de ĉirkaŭ 1825 de Childe Harold's Pilgrimage.

Enfermitaj ene de Villa Diodati pro la "senĉesa pluvo" de "tiu malseka, malofta somero" dum tri tagoj en Junio, la kvinopo dediĉis sin al la legado de fantaziaj rakontoj, kiel Fantasmagoriana, kaj poste al skizado de siaj propraj rakontoj. Mary Shelley produktis tion kio poste estos Frankenstein, or The Modern Prometheus, kaj Polidori estis inspirita de fragmenta rakonto de Byron, nome "A Fragment",[43] por produkti The Vampyre, la praulo de la romantisma vampira ĝenro.[44][45]

La rakonta fragmento de Byron estis publikigita kiel postskribo al Mazeppa; li verkis ankaŭ la trian kanton de Childe Harold. Byron vintrumis en Venecio, paŭze el siaj veturoj kiam li enamiĝis de Marianna Segati, en kies domo en Venecio li loĝis, kaj kiu estis tuj anstataŭita de la 22-jaraĝa Margarita Cogni; ambaŭ virinoj estis edziniĝintaj.[46] Cogni scipovis nek legi nek skribi, kaj ŝi lasis sian edzon por translokiĝis al la domo de Byron en Venecio.[46] Iliaj kvereloj ofte kaŭzis ke Byron tranoktis en sia gondolo; kiam li petis ŝin lasi la domon, ŝi ĵetiĝis en la Venecia kanalo.[46]

Italio[redakti | redakti fonton]

Vizito de Byron al San Lazzaro pentrita de Ivan Ajvazovskij (1899).

En 1816, Byron vizitis San Lazzaro degli Armeni en Venecio, kie li konatiĝis kun la kulturo de Armenio kun la helpo de la monaĥoj apartenantaj al la Mekitarista Ordeno. Kun la helpo de la pastro Pascal Aucher (Harutiun Avkerian), li lernis la armenan,[46] kaj ĉeestis en multaj seminarioj pri lingvo kaj historio. Li kunverkis Grammar English and Armenian (Angl-armena gramatiko) en 1817, nome anglalingva lernolibro verkita de Aucher kaj korektita de Byron, kaj A Grammar Armenian and English en 1819, projekto iniciatita de li de gramatiko de klasika armena por anglaparolantoj, kie li inkludis citaĵojn el klasika kaj moderna armena.[46]

Byron poste partoprenis en la kompilaĵo de English Armenian dictionary (Angl-armena vortaro, Barraran angleren yev hayeren, 1821) kaj verkis la prefacon en kiu li klarigis la rilatojn de la Armenoj kun la subpremado fare de turkaj "paŝaoj" kaj fare de persaj satrapoj, kaj ties lukton de liberigo. Liaj du ĉefaj tradukoj estas la Epistolo de Paŭlo al la Korintanoj, du ĉapitroj de la Historio de Armenio de Moseo de Ĥoreno kaj partoj de la Preĝoj de Nerses de Lambron.[47]

Lia fascino estis tiom granda ke li eĉ konsideris anstataŭigon de la Kain-Habela epizodo de la Biblio pere de la legendo de la Armena patriarko Hajko.[47] Ali oni atribuas ankaŭ la naskon de la Armenologio kaj ties disvastigon.[47] Lia profunda lirikismo kaj ideologia kuraĝo inspiris multajn Armenajn poetojn, kiel Ghevont Aliŝan, Smbat Ŝahaziz, Hovhannes Tumanjan, Ruben Vorberian kaj aliaj.[47]

En 1817, li veturis al Romo. Reveninte al Venecio, li verkis la kvaran kanton de Childe Harold. Ĉirkaŭ tiu epoko, li vendis Newstead kaj publikigis Manfred, Cain kaj The Deformed Transformed. La unuaj kvin kantoj de Don Juan estis verkitaj inter 1818 kaj 1820, kaj dume li konatiĝis kun la 18-jaraĝa grafino Guiccioli, kiu trovis sian unuan amon en Byron, kiu siavice petis ŝin fuĝi kun li.[46]

La "Kaverno de Byron" en Porto Venere, Italio, nomita tiele por lia honoro, ĉar laŭ la loka legendo li meditis tie kaj ekhavis inspiron el tiu loko por siaj literaturaj verkoj.

Kortuŝita pro la amo al tiu loka aristokratino, kaj ĵus edziniĝinta, nome la juna Teresa Guiccioli, Byron loĝis en Raveno inter 1819 kaj 1821. Tie li pluigis Don Juan kaj verkis la Ravenna Diary (Ravena Taglibro) kaj My Dictionary and Recollections (Miaj vortaroj kaj kolektoj). Ĉirkaŭ tiu epoko li ricevis vizitojn de Shelley, same kiel de Thomas Moore, al kiu li fidis sian membiografion aŭ "vivo kaj aventuroj", kion Moore, Hobhouse, kaj la eldonisto de Byron, John Murray,[46] bruligis en 1824, unu monaton post la morto de Byron.[28] Oni scias pri la vivo de Byron en Raveno ĉefe el Shelley, kiu dokumentis kelkajn el ties plej buntaj aspektoj en letero: "Lord Byron ellitiĝas je la dua. Mi ellitiĝas, tute kontraŭ mia kutimo … je la 12a. Post matenmanĝo ni sidas kaj babilas ĝis la sesa. El la sesa al la oka ni galopas tra la pinarbaro kiu dividas Ravenon el la maro; ni poste venas hejme kaj vespermanĝas, kaj sidas babilante ĝis la sesa matene. Mi supozas ke tio ne mortigos min en unu aŭ du semajnoj, sed mi ne klopodos tion pli plue. La stabanro de Lord B. konsistas, krom servistoj, el dek ĉevaloj, ok enormaj hundoj, tri simioj, kvin katoj, unu aglo, unu korvo, kaj unu falko; kaj ĉiuj tiuj, escepte la ĉevalojn, trairas la tutan domon, kiu de tempo al tempo resonas pro iliaj senarbitraj kvereloj, kvazaŭ ili estus ties mastroj… . [P.S.] Mi trovas ke mia nombrado de la animaloj en tiu Circea Palaco estis manka … . Mi ĵus trafis sur la granda ŝtuparo kvin pavojn, du numidojn, kaj unu Egiptan gruon. Mi gapas pri kiuj tiuj animaloj estis antaŭ esti ŝanĝitaj en tiuj formoj."[48]

Statuo de Lord Byron en Ateno.

En 1821 Byron lasis Ravenon kaj iris loĝi en Pisa kien ankaŭ Teresa translokiĝis. El 1821 al 1822, Byron finigis kantojn 6–12 def Don Juan en Pisa, kaj samjare li aliĝis al Leigh Hunt kaj Shelley por starti mallongdaŭran gazeton, nome The Liberal, en kies unua numero aperis The Vision of Judgment. Por la unua fojo ekde sia alveno en Italion, Byron trovis sin tentita organizi vesperajn festojn; liaj gastoj estis la Shelley-oj, Edward Ellerker Williams, Thomas Medwin, John Taaffe kaj Edward John Trelawny; kaj "neniam", kiel Shelley diris, "li montris sin pli avantaĝe ol en tiuj okazoj; li estis samtempe bonedukita kaj afabla, plena de socia agrablo kaj en la plej perfekta bona humoro; neniam diverĝante al sengraca diboĉado, kaj plutenante la spiriton de vigleco laŭlonge de la vespero."[49]

Shelley kaj Williams luis domon ĉe la marbordo kaj konstruigis al si skunon. Byron decidis havi sian propran jakton, kaj mendis al amiko de Trelawny, nome kapitano Daniel Roberts desegni kaj konstrui la boaton. Nomita Bolivar, ĝi estis poste vendita al la gegrafoj Blessington, nome Charles John Gardiner kaj Marguerite, kiam Byron foriris al Grekio en 1823.[50][51]

Byron ĉeestis en la funebro de Shelley, kiu estis organizita de Trelawny post Williams kaj Shelley dronis en boata akcidento la 8an de Julio 1822. Lia lasta Italia hejmo estis Ĝenovo. Loĝante tie li estis akompanita de la grafino Guiccioli kaj la gegrafoj Blessingtons. Lady Blessington bazis multon de la materialo de sia libro, Conversations with Lord Byron, sur la tempo pasigita tie kune. Tiu libro iĝis grava biografia teksto pri la vivo de Byron ĝuste antaŭ sia morto.

Grekio[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Greka milito de sendependiĝo.
Lord Byron, en albana vestaĵaro, pentrita de Thomas Phillips en 1813. Domo Venizelos, Ateno (sidejo de la Brita Ambasadoro).

Byron estis loĝanta en Ĝenovo kiam, en 1823, enua pro sia vivo tie, li akceptis postulojn por sia subteno el reprezentantoj de la movado por la Greka sendependeco el la Otomana Imperio.[52] Dekomence, Byron ne volis lasi sian 22jaraĝan amantinon la grafino Teresa Guiccioli kiu estis abandoninta sian edzon por vivi kun li; finfine la patro de Guiccioli, nome la grafo Gamba estis rajtigita lasi sian ekzilon en Romanjo sub kondiĉo ke lia filino revenu al li, sen Byron.[53] Samtempe ke la grek-amiko Edward Blaquiere estis klopodante rekruti lin, Byron estis konfuza pri tio kion oni supozis ke li faros en Grekio, kaj skribis: "Blaquiere ŝajnas pensi ke mi povus esti iel utila - eĉ ĉi tie;- kvankam kion li ne specifigis".[53] Kun helpo de sia bankisto kaj kapitano Daniel Roberts, Byron ekipis la brig-skunon Hercules pop porti lin al Grekio. Kiam Byron lasis Ĝenovon, tio okazigis "pasian doloron" al Guiccioli, kiu ege ploris kiam li fornavigis al Grekio. La ŝipo Hercules estis devigita reveni al la haveno tuj poste. Kiam ĝi elnavigis por la fina fojo, Guiccioli jam estis lasinta Ĝenovon.[54] La 16an de Julio, Byron lasis Ĝenovon kaj alvenis al Kefalonio en la Ioniaj insuloj la 4an de Aŭgusto.

Lia vojaĝo estas pritraktita detale en la verko de Donald Prell nome Sailing with Byron from Genoa to Cephalonia (Navigante kun Byron el Ĝenovo al Kefalonio).[55] Prell verkis ankaŭ pri koincido en la ekipado fare de Byron de la ŝipo Hercules. Tiu ŝipo estis lanĉita nur kelkajn mejlojn sude de Seaham Hall, kie en 1815 Byron edziĝis al Annabella Milbanke. Inter 1815 kaj 1823 la ŝipo estis serve inter Anglio kaj Kanado. Subite en 1823, la ŝipa kapitano decidis navigi al Ĝenovo kaj proponis la Hercules por privata veturado. Post porti Byron al Grekio, la ŝipo revenis al Anglio, kaj neniam plu revenis en la Mediteraneo. La ŝipo Hercules estis 37-jaraĝa kiam, la 21an de Septembro 1852, ĝi surgrundiĝis apud Hartlepool, nur 25 mejlojn sude de Sunderland, kie en 1815, ĝi estis surmarigita; Byron estis "surmarigita" naŭ monatojn antaŭ sia oficiala naskodato, de la 22an de Januaro 1788; tiele laŭ ŝip-jaroj, li estis 37-jaraĝa kiam li mortis en Misolongi.[56]

Byron dekomence restis en la insulo Kefalonio, kie li estis ĉirkaŭita de agentoj de la rivalaj Grekaj frakcioj, ĉiuj el kiuj volis rekruti Byron al sia partio.[57] La Ioniaj insuloj, inter kiuj estas Kefalonio, estis sub Brita regado ĝis 1864. Byron elspezis 4,000 pundojn por reekipi la grekan ŝiparmeon.[58] Kiam Byron veturis al la kontinenta Grekio la nokton de la 28a de Decembro 1823, la ŝipo de Byron estis surprizita de Otomana militŝipo, kiu ne atakis lian ŝipon ĉar la Otomana kapitano miskomprenis ke la ŝipo de Byron estis pafŝipo.[59] Por eviti la Otomanan Ŝiparmeon, kiun li trafis kelkajn fojojn dum sia vojaĝo, Byron devigis fari nerektan vojon kaj atingis Misolongi nur la 5an de Januaro 1824.[59]

Post alveni en Misolongi, Byron arigis fortojn kun Aleksandros Mavrokordatos, Greka politikisto kun militista povo. Byron ekloĝiĝis en la da etaĝo de duetaĝa domo kaj estis devigita ofte trakti kun ribelaj Suli-anoj kiuj postulis ke Byron pagu al ili la prokrastitan salajron ŝulditan al ili fare de la Grekia registaro.[60] Byron donis al la Suli-anoj ĉirkaŭ 6,000 pundojn.[61] Byron supozite estis estronta atakon al la Otomana fortikaĵo de Navpaktos, kies Albana soldataro estis malkontenta ĉar oni ankaŭ ŝuldis al ili salajrojn kaj ili estis pretaj fari nur malfortan reziston se Byron devigis ilin kapitulaci, sed la Otomana komandanto, Jusuf Paŝa solvis la problemon ekzekutante ribelintajn Albaniajn oficirojn kiuj estis proponintaj kapitulaci Navpaktos al Byron kaj aranĝante kelkajn el la ŝulditaj salajroj al la cetero de la soldataro.[62] Byron neniam estris la atakon al Navpaktos ĉar la Suli-anoj plue postulis ke Byron pagu al ili pli kaj pli da mono antaŭ ili ekiru, antaŭ Byron kiu laciĝis pro ilia ĉantaĝo sendis ilin hejmen la 15an de Februaro 1824.[62] Byron verkis en noto por li mem: "Klopodinte malsukcese je ajna kosto -konsiderinda problemo - kaj je ioma danĝero unuigi la Suli-anoj por la bonfarto de Grekio - kaj de ili mem - mi venis al la jena solvo - mi havos nenion pli farendan kun la Suli-anoj - ili povas iri al la Turkoj aŭ al la diablo... ili povas distranĉi min en pli da pecoj ol ili havas malkonsentojn inter ili, pli antaŭe ol ŝanĝi mian decidon".[62] Samtempe, la frato de Guiccioli, Pietro Gamba, kiu estis sekvinta Byron al Grekio kolerigis Byron pro sia malkompetenteco ĉar li konstante faris multekostajn erarojn, por ekzemplo, kiam oni komisiis al li aĉeti tolaĵojn el Korfuo, Gamba mendis malĝustajn tolaĵojn troe, rezulte en fakturo dek fojojn pli alta ol tio kion Byron volis.[63] Byron verkis pri tiu viculo: "Gamba - kiu estas ajna krom bonsorta- havis ion farendan ĉe tio - kaj kiel kutime - li havis la momenton kiam la aferoj iris malĝuste".[61]

La akcepto de Lord Byron en Misolongi.

Por havigi monon por la revolucio, Byron vendis sian bienon Rochdale Manor en Skotlando, kio havigis ĉirkaŭ 11,250 sterlingjan pundojn, kio kondukis Byron ĉirkaŭkalkuli ke li itam havis ĉirkaŭ 20,000 sterlingjan pundojn disponeblajn, ĉion el kio li planis elspezi por la partio de la Greka sendependo.[64] En aktuala mono Byron estus milionulo multajn fojojn, kaj la novaĵoj ke fabele riĉa Brita aristokrato konata pro sia malavareco spezante monon estis alveninta en Grekion faris Byron la celo de multaj postuloj en tre malriĉa lando kiel Grekio.[64] Byron skribis al sia negocagento en Skotlando "Mi ne havigus al la Grekoj unu duonhelpan manon", dirane ke li volus elspezi sian tutan riĉon por la Grekia libereco.[64] Byron trovis sin ĉikanita de variaj personoj, kaj Grekoj kaj eksterlandanoj kiuj ĉiam klopodis konvinki Byron malfermi sian monujon por subteni ilin. Ĉirkaŭ la fino de Marto 1824, la tielnomita "Byron brigado" de 30 greki-emaj oficiroj kaj ĉirkaŭ 200 homoj estis formita, pagita tute de Byron.[65] La estreco de la Grekia partio en la regiono Rumeli estis dividita inter du rivalaj estroj, iama Kleft (bandito) Odiseas Andrucos kaj la riĉa Fanaria komercisto Aleksandros Mavrokordatos. Byron uzis sian prestiĝon por klopodi konvinki la du rivalajn estrojn kuniĝi al la celo kune venku super la Otomanoj.[66] Samtempe, aliaj estroj de la Grekaj frakcioj kiel Petro Mavromiĥalis kaj Theodoros Kolokotronis skribis leterojn al Byron sugestante al li malfidi el la Rumeli-aj estroj kaj veni al siaj respektivaj areoj en Peloponezo, kio kondukis Byron al prokrasto ĉar li plendis ke la Grekoj estas malespere malunuigitaj kaj pasigas pli da tempo kverele inter ili unu kontraŭ alia ol klopodante atingi sendependecon.[67] La amiko de Byron nome Edward John Trelawny estis aliĝinta ĉe Andrucos, kiu regis Atenon kaj estis premante Byron rompi dis Mavrokordatos favore al lia rivala Andrucos.[65] Tiu ĉi, akirinta Trelawny al sia partio, estis tiam dezirega akiri la grandan premion konvinki Byron meti sian riĉon ĉe lia postulo esti la estro de Grekio.[68] Byron verkis malplaĉe kiel unu el la Grekaj kapitanoj, iama Kleft Georgios Karaiskakis atakis Misolongi la 3an de Aprilo 1824 kun ĉirkaŭ 150 homoj subtenita de Suli-anoj ĉar li estas malkontenta kun la estreco de Mavrokordatos, kio kondukis al mallonga epizodo de inter-Greka lukto antaŭ Karaiskais estis forigita la 6an de Aprilo.[69]

Byron adoptis naŭ-jaraĝan turkan islaman knabinon nome Hato kies gepatroj estis mortigitaj de la Grekoj, kaj kiun li finfine sendis al sekureco en Kefalonio, sciante ke la religia aŭ etna malamo inter Ortodoksaj Grekoj kaj Islamaj Turkoj estis ege forta kaj ke ajna islamano en Grekio, eĉ infano, estis sub grava danĝero.[70] Ĝi 1934, plej Turkoj ne havis familinomojn, kaj tiele manko de familinomo de Hato estis tre tipa por Turka familio tiame. Dum tiu epoko, Byron persekutis sian Grekan paĝion, Lukas Ĥalandricanos, de kiu li estis enamiĝinta, sed la sento ne estis reciproka.[28][70] Byron iĝis freneza pro la junulo Ĥalandricanos, kiun li dorlotis maldiskretege, elspezante ĉirkaŭ 600 pundojn (ekvivalento al ĉirkaŭ 24,600 pundoj en aktuala mono) por akiri ĉiujn liajn kapricojn laŭlonge de ses monatoj kaj verkis siajn lastajn poemojn pri sia pasio por la greka junulo, sed Ĥalandricanos interesiĝis nur pri la mono de Byron.[70] Kiam la fama Dana skulptisto Bertel Thorvaldsen aŭdis pri la heroaĵoj de Byron en Grekio, li volonte reskulptis sian fruan buston de Byron en greka marmoro.[46]

Morto[redakti | redakti fonton]

Lord Byron sur sia mortolito (ĉirkaŭ 1826) de Joseph Denis Odevaere. Oleo sur tolo, 166 × 234.5 cm. Groeningemuseum, Bruĝo. (Notu la littukon kovrante lian misformitan dekstran piedon.)

Mavrokordatos kaj Byron planis ataki la Turki-tenitan fortikaĵon Lepanto, ĉe la elfluejo de la Golfo de Korinto. Byron dungis paf-majstron por prepari artilerion kaj li partoprenis en la ribela armeo sub sia propra komando, spite sian mankon de milita esperto. Antaŭ la ekspedicio povis eknavigi, la 15an de Februaro 1824, li ekmalsaniĝis, kaj sangelverŝigo malfortigis lin plie.[71] Li parte rekuperiĝis, sed komence de Aprilo li suferis violentan kataron, kion kuracista sangelverŝo, insistita de la doktoroj, malbonigis ĝin. Oni supozas ke tiu traktado, farita sen steriligita medicina instrumentaro, povis esti la tialo ke li disvolvigis sepson. Li suferis violentan febron, kaj mortis en Misolongi la 19an de Aprilo.[71]

Lia tiama kuracisto, nome Julius van Millingen, filo de nederland-angla arkeologo James Millingen, ne kapablis eviti lian morton. Foje oni diris ke se Byron estus vivinta ĝis la venko super la Otomanoj, li estus deklarita Reĝo de Grekio. Tamen, nuntempaj fakuloj trovas tiun rezulton malverŝajna.[28] La Brita historiisto David Brewer verkis ke iel, Byron estis malsukceso en Grekio ĉar li malsukcesis konvinki la rivalajn Grekajn frakciojn unuiĝi. Ankaŭ, li ne atingis ajnan militan venkon. Li estis sukcesa nur en bonfara sfero, uzante sian riĉon por helpi la viktimojn de la milito, kaj islamanoj kaj kristanoj, sed tio apenaŭ tuŝis la rezulton de la Greka milito de sendependiĝo.[72]

Verkoj (selekto)[redakti | redakti fonton]

Byron, 1830
1806 Fugitive Pieces
1807 Poems on Various Occasions, Hours of Idleness
1809 English Bards and Scotch Reviewers
1812 Childe Harold's Pilgrimage, Cantos 1–2
1813 The Giaour; The Bride of Abydos
1814 The Corsair; Lara; Ode to Napoleon Buonaparte
1815 Hebrew Melodies
1816 When in pain
1816 The Siege of Corinth; Parisina; Childe Harold's Pilgrimage, Canto 3; The Prisoner of Chillon
1817 Manfred
1818 Beppo; Childe Harold's Pilgrimage, Canto 4
1819 Mazeppa; Don Juan, Cantos 1–2
1821 Marino Faliero; Don Juan, Cantos 3–5; Cain; The Two Foscari; Sardanapalus
1822 The Vision of Judgment
1823 Don Juan, Cantos 6–14
1824 Don Juan, Cantos 15–16

En Esperanto aperis[redakti | redakti fonton]

Bildgalerio[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. PIV 2005
  2. Tony Perrottet (2011). "Lake Geneva as Shelley and Byron Knew It". The New York Times. [1] Alirita la 15an de Majo 2018.
  3. "Byron had yet to die to make philhellenism generally acceptable." – Plomer (1970).
  4. "Byron as a Boy; His Mother's Influence — His School Days and Mary Chaworth" (PDF). The New York Times. 26a de Februaro 1898. [2] Alirita la 15an de Majo 2018.
  5. Castle, Terry, "'Mad, Bad and Dangerous to Know'", The New York Times. Kontrolita {{subst:FormatoDato|2008-11-19}}.
  6. Fuegi, J; Francis, J (October–December 2003). "Lovelace & Babbage and the creation of the 1843 'notes'". Annals of the History of Computing, IEEE (volume 25, number 4): 16–26. doi:10.1109/MAHC.2003.1253887.
  7. Phillips, Ana Lena (November–December 2011). "Crowdsourcing Gender Equity: Ada Lovelace Day, and its companion website, aims to raise the profile of women in science and technology". American Scientist. 99 (6): 463. [3]
  8. "Ada Lovelace honoured by Google doodle". The Guardian. 10a de Decembro 2012. [4] Alirita la 15an de Majo 2018.
  9. 9,0 9,1 9,2 9,3 9,4 9,5 9,6 9,7 9,8 9,9 Byron as a Boy; His Mother's Influence — His School Days and Mary Chaworth, The New York Times, PDF, 26a de Februaro 1898 http://query.nytimes.com/mem/archive-free/pdf?_r=1&res=9E03E3D91638E433A25755C2A9649C94699ED7CF Alirita la 11an de Julio 2008.
  10. Moore, Thomas, The Works of Lord Byron: With His Letters and Journals, and His Life, John Murray, 1835.
  11. McGann, Jerome, ‘Byron, George Gordon Noel, sixth Baron Byron (1788–1824)’, Oxford Dictionary of National Biography, Oxford University Press, Sept 2004; reta eldono, Okt 2009 [5] alirita la 10an de Junio 2010
  12. McGann, Jerome (Septembro 2004). Byron, George Gordon Noel, sixth Baron Byron (1788–1824) (fee required). Oxford Dictionary of National Biography. Oxford University Press. Alirita 1a Oktobro 2007.
  13. (18a Junio 2005) “The oldest fixture of them all: the annual Eton vs Harrow match”, Cricinfo Magazine. Alirita 23a de Julio 2008.. 
  14. MACCARTHY, Fiona. Byron: Life and Legend. John Murray Publishers Ltd, p. 33. ISBN 978-0-7195-5621-0.
  15. MacCarthy, p. 37
  16. MacCarthy, p. 404
  17. MacCarthy, p. 40
  18. "Byron [post Noel], George (Gordon), Baron Byron (BRN805G)". A Cambridge Alumni Database. University of Cambridge. [6] Alirita la 14an de Majo 2018.
  19. (Summer 2003) “Bryon(sic): Revolutionary, libertine and friend”, The Hudson Review. Alirita 11a de Julio 2008.. 
  20. MacCarthy, p. 61
  21. MacCarthy, p. 39
  22. Fugitive Pieces. Alirita 2015-09-29.
  23. Lord ByronTo Mary. JGHawaii Publishing Co.. Alirita 20a de Novembro 2008.
  24. 24,0 24,1 24,2 English Bards and Scotch Reviewers (Anglaj bardoj kaj skotaj reviziantoj, 1809).
  25. Dallas (1824), p. 18.
  26. Dallas (1824), p. 46.
  27. Dallas (1824), p. 55.
  28. 28,0 28,1 28,2 28,3 Mark, "On the trail of the real Lord Byron", The Independent on Sunday, 3a de Novembro 2002. Kontrolita 22a de Julio 2008.
  29. Stabler (1999).
  30. Thomas Moore Letters and Journals of Lord Byron, 1830 vol. 1, citita en The Concise Oxford Dictionary of Quotations, eld. Susan Ratcliffe. Oxford University Press, 2006. Oxford Reference Online.
  31. Lansdown (2012).
  32. Crompton (1985), pp. 123–128.
  33. Blackstone (1974).
  34. Byron al Moore, 8a de Marto 1816, en Marchand vol. 5, p. 45.
  35. Byron's correspondence and Journals from the Mediterranean, July 1809 – July 1811 Byron al Catherine Gordon Byron, el Ĝibraltaro, 11a de Aŭgusto 1809: "I left Seville and rode on to Cadiz through a beautiful country, at Xeres where the Sherry we drink is made I met a great merchant a Mr Gordon of Scotland, who was extremely polite and favoured me with the Inspection of his vaults & cellars so that I quaffed at the Fountain head. – – Cadiz, sweet Cadiz! is the most delightful town I ever beheld..."
  36. Christensen (1993).
  37. MacCarthy (2002), p. 135.
  38. Tuite (2015), p. 156.
  39. McGann (2013).
  40. McGann (2013).
  41. Rubin, Merle, "A Hero to His Physician : LORD BYRON'S DOCTOR by Paul West (Doubleday: $19.95; 352 pp.; 0-385-26129-2)", Los Angeles Times, 1989-09-10. (en-US)
  42. Lord Byron and Germaine de Staël by Silvia Bordoni, The University of Nottingham 2005
  43. 'A Fragment', el Mazeppa de Lord George Byron. British Library.
  44. Rigby, Mair. "'Prey to some cureless disquiet': Polidori's Queer Vampyre at the Margins of Romanticism". Paragraph 2. Romanticism on the Net, 36–37, Novembro 2004.
  45. John Polidori & the Vampyre Byron. Alirita 2017-12-26.
  46. 46,0 46,1 46,2 46,3 46,4 46,5 46,6 46,7 Elze (1872).
  47. 47,0 47,1 47,2 47,3 (en Armena) Soghomonyan, Soghomon A. "Բայրոն, Ջորջ Նոել Գորդոն" (Byron, George Noel Gordon). Soveta Armenia Enciklopedio. vol. ii. Erevano, Armenia SSR: Armenia Akademio de Sciencoj, 1976, pp. 266–267.
  48. SHELLEY, Percy. (1964) Letters: Shelley in Italy.. Clarendon Press, p. 330.
  49. Moore, Thomas, Letters and Journals of Lord Byron, London, 1830, p.612
  50. Prell, Donald, A Biography of Captain Daniel Roberts, Palm Springs, CA.: Strand Publishing. 2010, p. 66.
  51. Lovell (1954), p. 368.
  52. Lovell (1954), p. 369.
  53. 53,0 53,1 Brewer (2011), p. 197.
  54. Brewer (2011), pp. 197, 199.
  55. Prell (2009a).
  56. Prell (2009b).
  57. Brewer (2011), p. 201.
  58. Brewer (2011), p. 202.
  59. 59,0 59,1 Brewer (2011), p. 205.
  60. Brewer (2011), pp. 207–208.
  61. 61,0 61,1 Brewer (2011), p. 212.
  62. 62,0 62,1 62,2 Brewer (2011), p. 210.
  63. Brewer (2011), p. 211.
  64. 64,0 64,1 64,2 Brewer (2011), p. 213.
  65. 65,0 65,1 Brewer (2011), p. 215.
  66. Brewer (2011), pp. 215–216..
  67. Brewer (2011), pp. 216–217..
  68. Brewer (2011), p. 216.
  69. Brewer (2011), p. 217.
  70. 70,0 70,1 70,2 Brewer (2011), p. 214.
  71. 71,0 71,1 Neil FraistatThe Byron Chronology. Romantic Circles. University of Maryland. Alirita 15a de Majo 2012.
  72. Brewer (2011), p. 219.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Frederick L. Beaty, Byron the Satirist (DeKalb: Northern Illinois University Press, 1985).
  • Blackstone, Bernard (1974). "Byron and Islam: the triple Eros". Journal of European Studies. 4 (4): 325–363. doi:10.1177/004724417400400401.
  • Brewer, David (2011). The Greek War of Independence. London: Overlook Duckworth. ISBN 9781585671724.
  • Christensen, Jerome (1993). Lord Byron's Strength: Romantic Writing and Commercial Society. Baltimore, MD: Johns Hopkins University Press. ISBN 9780801843563.
  • Crompton, Louis (1985). Byron and Greek Love: Homophobia in 19th Century England. University of California Press. ISBN 978-0-520-05172-0.
  • Dallas, Alexander Robert Charles (1824). Recollections of the life of Lord Byron, from the year 1808 to the end of 1814. Alirita la 18an de Majo 2018. London: Charles Knight.
  • Elze, Karl Friedrich (1872). Lord Byron, a Biography. London: John Murray.
  • Lord Byron: The Complete Poetical Works. Ed. Jerome J. McGann. 7 vols. (Oxford: Clarendon Press, 1980-1991).
  • Lansdown, Richard (2012). The Cambridge Introduction to Byron. Cambridge University Press. ISBN 978-0-521-11133-1.
  • Lovell, Ernest J., ed. (1954). His Very Self and Voice, Collected Conversations of Lord Byron. New York: MacMillan.
  • MacCarthy, Fiona (2002). Byron: Life and Legend. John Murray. ISBN 978-0-7195-5621-0.
  • Leslie A. Marchand, Byron: A Biography. 3 vols. (New York: Knopf, 1957).
  • Leslie A. Marchand, Byron's Poetry. A Critical Introduction (Boston: Houghton Mifflin, 1965).
  • William H. Marshall, The Structure of Byron's Major Poems (Philadelphia and Oxford University Press 1962; repr. 1974).
  • Prell, Donald B. (2009a). Sailing with Byron from Genoa to Cephalonia (1823). Palm Springs, CA: Strand Publishing. ISBN 0-9741975-5-6. [7] Alirita la 18an de Majo 2018.
  • Stabler, Jane (1999). "George Gordon, Lord Byron, Don Juan". In Duncan Wu. A Companion to Romanticism. Blackwell. pp. 247–257. ISBN 978-0-631-21877-7.
  • Tuite, Clara (2015). Lord Byron and Scandalous Celebrity. Cambridge Studies in Romanticism. 110. Cambridge, UK: Cambridge University Press. ISBN 978-1-107-08259-5.
  • T. J. Wise, A Bibliography of the Writings in Verse and Prose of George Gordon Noel, Baron Byron, 2 vols (Privatdruck 1933, repr. London, 1962 kaj 1972).
  • The Works of Lord Byron. Eds Ernest Hartley Coleridge und R. E. Prothero. 13 vols (London, 1898-1904; repr. New York, 1966).

Biografioj[redakti | redakti fonton]

Romanoj pri Byron[redakti | redakti fonton]

  • Federico Andahazi: Lord Byrons Schatten, Rowohlt 2001. (Romano)
  • Kasimir Edschmid: Lord Byron, P. Zsolnay 1929. (Romano)
  • Tom Holland: Der Vampyr, Econ, 1996. ISBN 3-612-27200-4 Inspirita el Polidoris Erzählung de Byron kiel vampiro
  • Reinhard Kaiser: Der kalte Sommer des Dr. Polidori, Frankfurter Verlagsanstalt 1991. ISBN 3-627-10200-2 (Romano)
  • Tanja Kinkel: Wahnsinn, der das Herz zerfrisst, Goldmann 1990. ISBN 3-442-09729-0 (Mikso el biografio kaj fikcio)
  • Tim Powers: Die kalte Braut, Heyne 1991. ISBN 3-453-05031-2 (premio Philip K. Dick Memorial al fantazia romano kun realaj vivoinformo )
  • Christoph Hardebusch: Die Werwölfe, Heyne Verlag, Septembro 2009; ISBN 978-3-453-53316-5. L

Filmoj[redakti | redakti fonton]

  • „The Bad Lord Byron“, reĝisorita de David MacDonald, GB 1949
  • „Gothic“, reĝisorita de Ken Russell, GB 1986
  • „Roger Cormans Frankenstein“, USA 1990
  • „The Modern Prometheus“ Televidserio Highlander USA 1997
  • „Haunted summer“, Usono 1988

Muziko[redakti | redakti fonton]

Klasika muziko[redakti | redakti fonton]

  • Hector Berlioz verkis en 1834 la simfonion kun konĉerta vjolo Harold en Italie, inspirita de Childe Harold's Pilgrimage de Byron.
  • Henry Rowley Bishop skribis por la postmorta unua prezentado de "Manfred" ĉe Covent Garden Theatre en Londono en 1834 la scenejan muzikon.
  • Gaetano Donizetti verkis 3 operojn laŭ Byron: »Il Diluvio Universale« (1829/30), »Parisina d Éste« (1833), »Marino Faliero« (1835)
  • Giuseppe Verdi: la opero I due Foscari unuafoje prezentata en 1845 pri libreto de Francesco Maria Piave baziĝas sur la dramo The two Foscari de Byron.
  • La opero Il corsaro de Verdi, unuafoje prezentita en 1848, denove pri libreto de Francesco Maria Piave, baziĝas sur la drama poemo The Corsair de Byron.
  • Louis Lacombe verkis "dramecan simfonion" laŭ "Manfred", 1847
  • Robert Schumann: "Manfred" sceneja muziko pri drama poemo de Lord Byron por kantsoloistoj, ĥoro kaj orkestro, op. 115, 1848
  • Adolphe Adam: Baletmuziko pri "The Corsaire" de Byron, 1856
  • Pjotr Iljiĉ Ĉajkovskij: Manfred-Simfonio op. 58, 1885
  • Franz Liszt: Simfonia poemo "Tasso" (1849), inspirita de la poemo "The Lament of Tasso" (1817) de Byron.

Aliaj muzikstiloj[redakti | redakti fonton]

  • „Byronic Man“ - Cradle of Filth (Thornography), kanto skribita el la vidpunkto de la „bajrona heroo“, kiu parte rilatas al la biografio de Byron.
  • „Go No More A-Roving“ - Leonard Cohen, sur lia albumo de 2004 nome „Dear Heather“ troviĝas muzika interpretaĵo de la samnoma poemo de Byron.
  • „Vor der Zeit“ - Schiller, sur la albumo „Sehnsucht“ Ben Becker laŭtlegas la poemon kun muzika interpretaĵo de la poemo.
  • „Dark Lochnagar“ - muzikigo de la samnoma poemo de Byron far bando Green Highland sur albumo „Farewell to a Friend“. 2007
  • „Lord Byron Blues“ - London All Star (i.a. Jimmy Page), sur albumo „British Percussion“.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Rete legeblaj verkoj[redakti | redakti fonton]

  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Lord Byron en la angla Vikipedio.